Origeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Origeno (185-254) (latine, Origenes Adamantius), kristana intelektulo kaj instruisto de Aleksandrio, estis unu el la plej influaj pensintoj de frua kristanismo, grave influinte Aŭgustenon, Ambrozion, Hieronimon, Bernardon, inter aliaj. Lia alegoria interpretado de la Biblio profunde influis kristanismon en la latina okcidento en la jaroj 600-1200. Origeno ankaŭ reviziis la Septuaginton kaj redaktis la Heksaplan, du grave influaj versioj de la Biblio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la Aleksandrio de la 3-a jarcento produktis Origenon, la unuan ĉefan kristanan intelektulon, ĝi ankaŭ produktis la finan originalan paganan pensinton, Plotino. Plotino fondis novplatonismon, la ĉefa filozofia rivalo de kristanismo en la 3-a kaj 4-a jarcento.

Kvankam Origeno estis tre fervora kristano (ekzemple, li sin kastris kaj estis torturita pro sia kredo), li ne estas konsiderata kiel sanktulo: li estis kondamnita pro herezo de la imperiestro Justiniano en la 6-a jarcento, tamen kontraŭ la volo de la papo. Dum la komdamno estis politike instigita, kelkaj tezoj en lia libro De principiis klare estis ekster la doktrino de ortodoksa kristanismo de la 6-a jarcento (kvankam ili eble estis senrimarkinda en Aleksandrio en la tempo de Origeno).

Kiam Origeno havis 17 jarojn, lia patro estis martirigita de la imperiestro Severus kaj la familio perdis la bienon. Sed lia patro havis grandan bibliotekon kaj per tiu, per legado kaj vendado, Origeno povis kleriĝi.

Kvankam Origeno (ankoraŭ) ne estis pastro, li fariĝis la estro de la katekisma lernejo de Aleksandrio. En tio, li estis la posteulo de Klemento de Aleksandrio, ne nur laŭ posteno, sed ankaŭ laŭ penso. El Klemento, Origeno lernis la alegorian metodon de interpreto de la Biblio kaj sintezon de greka kaj kristana penso.

Laŭ Porfiro, Origeno vaste legis (inter aliaj) en Platono, Numenio, Kronio, Apolofano, Longino, Moderato, Nikomaĥo, Ĥeremono la stoiko kaj Kornuto.

"El tiuj," diris Porfiro, "li prenis la alegorian metodon de interpreto, la kutimon de la misteroj de la grekoj, kaj aplikis ĝin al la judaj skriboj". Sed tio estas la vidpunkto de greka filozofo. Origeno ŝajne lernis la alegorian metodon ne el la grekoj, sed el Klemento kaj ankaŭ la juda filozofo Filono de Aleksandrio.

Origeno skribis en la greka lingvo, sed li plejparte nun ekzistas en latina traduko, ĉar lia influo estis pli granda en la latina okcidento, kiu ne tute komprenis la kondamnon de Justiniano. Sed eĉ la okcidentanoj estis dusentaj pri Origeno: dum ili admiris lian komentaron de la Biblio kaj liajn predikojn, ili estis perturbitaj de la libro De principiis, kiu ŝajnis tro idolkulta al ili.

Origeno verkis pli ol cent librojn. Famas tiu skribita kontraŭ Celso la epikurano, kiu en sia libro La Vera Doktrino atakis kristanismon. Rilate la oponan reziston de kristanoj antaŭ iuj juraj institucioj, Origeno tiel senkulpigis tiun sintenon de kristanoj: “Se iu sin trovus ĉe la popolo de Skikcio, kiu havas kontraŭreligiajn leĝojn, kaj estus devigata loĝi ene de ĝi... tiu sendube agadus laŭmaniere tre raciĥava se, je nomo de la leĝo de la vero kiu ĉe la skikcia popolo estas ĝuste kontraŭleĝo, kune kun aliaj samopiniantoj, establus asocion ankaŭ kontraŭ la aktuala jura sistemo...” (Contra Celsun GCS Orig, 428).

Interpreto de la Biblio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Origeno, sur la tero estas du lumoj: la lumo de Jesuo Kristo kaj la lumo de la Eklezio, kiu spegulas la lumon de Kristo, kiel la luno spegulas la lumon de la suno. Tial tiu, kiu interpretas la Biblion laŭ sia propra juĝo kontraŭ la interpreto de la Eklezio, iras en mallumo. Origeno, kvankam genia interpretisto de la Biblio, ne tenis sin super la aŭtoritato de la Eklezio.

La Biblio, laŭ Origeno, ĝuste interpretita, estas tute vera kaj tute profita al nia fido. Kie la laŭvorta interpreto estas absurda, kontraŭdiranta aŭ kontraŭ la digno de Dio, Origeno interpretis ĝin alegorie. Li, kaj sia urbo, Aleksandrio, estis fama por tia alegoria interpreto de la Biblio. La rivalo de Aleksandrio en tio estis Antioĥio, kiu favoris laŭvortan interpreton de la Biblio.

Ofte la sama vortoj de la Biblio havas intepreton kaj alegorian kaj historian. Ekzemple, la ligno de la arkeo de Noa historie estas ligno de reala ŝipo, sed alegorie ĝi estas la ligno de savo, tial la ligno de la kruco de Kristo. Origeno ne originis tian interpreton (tiele ankaŭ Sankta Paŭlo interpretis), sed Origeno popularigis ĝin kaj emfazis ke la sama verso povas havi multajn tavolojn de interpreto.

Per la influo kaj ekzemplo de Origeno, la mezepoka okcidento tiele interpretis la Biblion kaj, ne nur la Biblion, sed la tutan universon mem.

Notu: en la tago de Origeno, la kanono aŭ agnoskita aro de libroj de la Nova testamento (la kristana parto de la Biblio) ankoraŭ ne estis fiksita. La Nova testamento de Origeno ne enhavis:

  • Jakobo
  • 2 Petro
  • 2 Johano
  • 3 Johano

dum Origeno rigardas la jenajn kiel die inspiritaj:

  • Agoj de Paŭlo
  • 1 Klemento
  • Barnabaso
  • Didaĥeo
  • Paŝtisto de Hermas

Li konsentis kun la Eklezio, ke la nombro de evangelioj estis kvar: Mateo, Marko, Luko kaj Johano.

Origeno rigardis la Apokalipson kiel la verkon de Sankta Johano. La Apokalipso estas dubinda kiel la verko de Johano ĉar la stilo de la greka estas pli malalta ol tiu de lia evangelio.

Tia Nova Testamento tiutempe ne estis rimarkinda en Aleksandrio. Komparu ĝin al la Nova testamento de Sankta Ireneo de la 3-a jarcento.

De principiis kaj herezo[redakti | redakti fonton]

Origeno estis alte klerigita en greka filozofio, sed ankaŭ estis fervora kaj genia kristano. Do, al la grekoj, li estis tro kristana, dum al la kristanoj, li ŝajnis tro greka kaj idolkulta. Kiel diris la greka filozofo Porfiro, Origeno "intermiksis grekan literaturon kun fremdaj fikcioj".

Eĉ en lia tago, la suspekto de herezo ekzistis, kaj tia suspekto nur grandiĝis en la sekvintaj jarcentoj kiam veraj herezuloj ekspluatis la penson de Origeno por pravigi sin. En defendo de Origeno, kristanismo de tiu tempo estis pli flua kaj nefiksita, malpli dogmema.

La plejparto de la hereza penso de Origeno, la penso kiun estis kondamnita de la 6-a jarcento, estas trovita en la libro De principiis ("Pri la komenco"). Inter aliaj, Origeno tezis la jenajn:

  • La eterneco de la kreitaro de Dio, sen komenco, sen fino. Dio eble kreis kaj detruis multajn mondojn, sed kiel Dio ekzistas eterne, tiel ankaŭ ĉiam ekzistas kreitaro. Dio neniam ekzistas aŭ ekzistos sen iu ajn kreitaro. Laŭ la Eklezio, la kreitaro ne estas eterna sed havis klaran startpunkton.
  • Libervolo kaj la neegaleco de intelektaj estaĵoj: Dio kreis ĉiun intelektan estaĵon -- anĝelo, stelo, diablo, homo -- egala al ĉiuj aliaj. La malsameco devenas ne de la mano de Dio, sed de la ago de libervolo de ĉiu.
  • Materio: laŭ Origeno, ĉiu spirita estaĵo havas materian naturon—pli densa por la malpli perfekta (ekzemple, homoj), malpli densa por la pli perfekta (ekzemple, anĝeloj).
  • Universala savo: ĉar la universo estas senlima en tempo, ĉiu spirita estaĵo estas reenkarnigata ĝis li atingas savon kaj iras al la ĉielo. Ĉiu homo kaj eĉ ĉiu diablo. Laŭ la Eklezio, ne estas reenkarniĝo. Tiuj tezoj proksimigas lin al la Ĝajnismanoj.

La defendintoj de Origeno diris, ke De principiis estis frua, juneca verko de Origeno kaj ne reprezentas lian maturan penson.

Eŭsebio de Cezareo multe admiris Origenon kaj verkis libron por defendi lin.

Post morto[redakti | redakti fonton]

Kiel kristanismo estis disvastigita tra la romian imperion, la plago de herezoj multe kreskis, herezoj kiuj ofte nomis Origenon kiel inspiron. Fine, en la 6-a jarcento, Origeno estis kondamnita de la Eklezio pro la instigo de la imperiestro Justiniano. Tio finis la influon de Origeno en la greka oriento de la imperio (la bizanca imperio), sed ne en la latina okcidento, kie la kondamno ne estis tute komprenita, kie libroj tiam estis tre raraj kaj la libroj de Origeno estis lumoturo al la kompreno de la Biblio kaj estis fonto de multe de bonaj predikoj. La origena interpreto de la Biblio floris en la okcidento dum la jaroj 600-1200, kiam li estis unu el la ĉefaj aŭtoroj de la okcidenta biblioteko. Tamen en la 13-a jarcento, la okcidenta eklezio decidis eksigi for de prediko kaj preĝado iun ajn verkon ne verkitan de sanktulo. Pro la kondamno de Justiniano, Origeno neniam estis deklarita sanktulo (sanktulo devas esti tute doktrine ortodoksa). Tial Origeno falis al ne-uzateco. Sed spite de tio, lia influo estas ankoraŭ granda.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Origen.jpg