Historio de la teksto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carmina Cantabrigiensia, Manuskripto C, folio 436v, 11-a jarcento
Folio el Papiruso 46, enhavanta versegojn 11,33-12,9 de la 2 Korintoj.

Historio de la teksto aŭ ankaŭ teksta kritiko, en filologio estas la kritiko pri la teksto kies celo estas alproksimigi tekston plej eble al sia originan formon, nome al tiu de la aŭtoro. [1]

La historio de la teksto koncernas ĉiun tekston, ekde tiu literatura al muzika. Tiu kritiko bezonas aliajn sciencajn kampojn, inter kiu la historion, literaturon kaj filozofion subkuŝantajn en la teksto mem. Kaze de literatura teksto, celo de la historio de la teksto estas malkovri la eldonon de la teksto, laŭeble kritikan eldonon.

Historiaj alestiĝoj de la tekniko restaŭradi tekstojn[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en la helenisma epoko kun la celo restaŭradi tekstojn,[2] Historio de la teksto pliriĉiĝis dum la humanisma periodo per la kontribuoj de diversaj disciplinoj, de tiuj pri historio al tiuj juraj. La historio de tiu scienco estas multe ligita kaj pliriĉigita de la esploro pri la Bibliaj tekstoj, jen grekaj jen alilingvaj; Erasmo de Roterdamo kun la kompilistoj de la Kompluta Biblio aktivadis kiel pioniroj.

Ĉirkaŭ la fino de 18-a jarcento, danke al progreso de la filologio, de la formala tekniko kaj de la ellaborado de referencoj kaj raciaj modeloj, fakulo de tiu scienco leviĝis, eĉ pli konscie, al la rango de historiisto de la transdono de la libro koncernata.[3]

Fazoj de tiu esplora scienco[redakti | redakti fonton]

Kutime, la ekdotiko sekvas la sekvajn fazojn:

  • Esploro de la filologia tradicio, nome rekupero kaj kolekto de ĉiuj materialoj taŭgaj por la rekonstruo de la teksto. La transdono specifiĝas en “rekta”, okaze de presaĵoj, manuskriptoj kaj presprovaĵoj, kaj “malrekta” kiam temas pri komentoj, citaĵoj, imitaĵoj kaj tradukaĵoj.
  • Datigo de la kopio, rimarkoj pri la skribotipo kaj pri la materiala subporto, kaj lokigo de la “rekta” transdono.
  • Komparo de la variantoj kaj elimino de la kopioj kies oni disponas pri la originaloj.
Kodeksa kadro de la dokumenta hipotezo, koncernanta parton de la Malnova Testamento (Levidoj, Readmono, Josuo, Juĝistoj, Samuelo, Reĝoj).
  • Difino de la tieldirita kodeksa kadro aŭ (latine) “Stemma codicum”, genealogia arbo, aŭ dokumenta amplekso, nome reprezentado de la diversaj modifaj stadioj de la teksto okazintaj dum la transdono.
  • Supozo. Kaj tie ĉi intervenas la “malrekta” tradicio, pere de operacioj intuiciaj, interpretaj kaj eklektikaj.

Hodiaŭ ekzistas manlibroj kiu preparas ĉiam pli perfekte al tiu scienco-arto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La franca filologo Dom Henri Quentin (1872-1935) aranĝis por tiu scienco la terminon “ekdotiko”.
  2. Origeno, ekzemple, per sia Heksapla konscie serĉas la plejbonan tekston konparante ses diversajn eldonojn manuskriptan (kaj definitive triumfigas la kodekson kompare kun la papiruso)
  3. ”Le Muse", De Agostini, Novara, 1965, Vol.IV, pag.13-14

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giorgio Pasquali, Storia della tradizione e critica del testo, Firenze, 1954
  • Gianfranco Contini, Breviario di ecdotica [1986], Torino, Einaudi, 1990
  • Cesare Segre, Due lezioni di ecdotica, Pisa, Scuola normale superiore, 1991
  • Giorgio Inglese, Come si legge un'edizione critica. Elementi di filologia italiana, Roma, Carocci, 2003

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]