Heksapla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Heksapla (greke, Hexapla, "sesobla") estis la multlingva eldono de la Malnova testamento de la 3-a jarcento de Origeno. La Heksapla prezentis ses versiojn de la Biblio en ses kolumnoj:

  1. la originala hebrea teksto (verŝajne la Masora Biblio)
  2. greka transskribo de la hebrea teksto
  3. la greka traduko de Aquila el Sinopo
  4. la greka traduko de Symmachus
  5. la greka traduko de la Septuaginto, kiel reviziita de Origeno
  6. la greka traduko de Theodotion

En la tempo de Origeno, la Septuaginto estis la ĉefa versio inter la kristanoj kaj la Masora Biblio inter la judoj. La Heksapla montras la rilaton inter la du versioj.

La Septuaginto ne estas traduko de la Masora Biblio, sed de alia, antikva hebrea teksto, kiu ne jam ekzistas. Estis gravaj diferencoj inter tiu teksto kaj la Masora. Tio instigis Origenon ellabori la Heksaplan.

Aquila, kiu estis kristano, tradukis la Masoran Biblion laŭvorte. Symmachus, kiu estis Ebionito, poluris kaj elegantigis la tradukon de Aquila. La traduko de Theodotion (li eble estis judo), ŝajne estis revizio de la Septuaginto por pliproksimigis ĝin al la Masora.

En iuj partoj de la Biblio, estas aliaj kolumnoj por du aŭ tri aliaj grekaj tradukoj.

Sankta Hieronimo utilis la Heksaplan, inter aliajn tesktojn, por ellabori sian latinan tradukon de la Biblio, la Vulgaton. Ĝenerale, li favoris la tradukon de Symmachus. La Heksapla ankaŭ estis disponebla al Eŭsebio de Cezareo kaj Epifanio.

La Heksapla ŝajne malaperis en la 7-a jarcento post la araba venko super Palestino, kie la manuskripto(j) ekzistis.

El la Heksapla, ni nur havas iujn psalmojn kaj la citaĵoj de antikvuloj.

Ortodoksismo agnoskas la Septuaginton kiel la pli ĝusta teksto de la Malnova testamento, katolikismo la Vulgaton, kaj protestantismo kaj moderna judismo la Masoran Biblion.