Greka alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arkaika greka alfabeto. NAcia Arkeologia Muzeo de Ateno.
Ŝosea signalaro de en greka.
Paĝo el la Codex Argenteus Arĝenta Libro, 6a-jarcenta biblia manuskripto en gota litertiparo.

La greka alfabeto estas la alfabeto, per kiu la greka lingvo estas skribata ekde la 9-a jarcento al 8-a jarcento a. K.[1] Ĝi estiĝis el la konsonanta fenica alfabeto,[2] kaj tiele la grekoj adoptis la unuan kompletan alfabeton de la historio, komprenante ĝin kiel la skribmaniero kiu esprimas la unuopajn sonojn de la lingvo, tio estas, ke praktike al ĉiu vokalo kaj al ĉiu konsonanto korespondas aparta simbolo. Ĝi estas la bazo de la etruska (el kiu estiĝis la latina) kaj cirila alfabetoj.[3] Ĝi estas la alfabeto de la nuna moderna greka lingvo. Sonvaloroj kaj konvenciaj transkriboj por kelkaj el la literoj diferencas inter la uzadoj de la antikva greka kaj de la moderna greka, ĉar la prononco de greka estis ŝanĝinta signife grande inter la 5a jarcento a.K. kaj nuntempe. La moderna kaj la antikva greka uzas diferencajn diakritajn signojn. Plurtona ortografio, kiu estas uzata por antikva greka kaj foje por moderna greka, havas multajn diakritajn signojn, kiaj akĉentajn markilojn por tonakĉento, la spiraj markiloj por la esto kaj foresto de la sono /h/, kaj la subskribita joto por la historia sono /i/. En normiga moderna greka literumado, la ortografio estis simpligita al unutona sistemo, kiu uzas nur du diakritajn signojn: nome la dekstra korno kaj la tremao.

La grekaj literoj estas gravaj ankaŭ en la modernaj sciencoj kiaj la logiko, la matematiko, la fiziko, la astronomio kaj la informadiko, en kiuj ĝi estas uzataj ekzemple kiel variabloj kaj konstantoj kaj por indiki operaciojn (ekzemple la sumon).

La literoj[redakti | redakti fonton]

La klasika greka alfabeto entenas 24 literojn, ordigitaj el la alfa al la omego. Kiel ĉe la latina kaj ĉe la cirila, la greka alfabeto origine havis nur ununuran formon de ĉiu litero; ĝi disvolvigis la usklan distingon inter majuskloj kaj minuskloj paralele kun la latina dum la moderna epoko. La grekaj literoj ĉiuj ankaŭ havas ciferan signifon. Antaŭ la klasika periodo estis uzataj sep pluaj literoj, kiuj – parte – daŭre estis uzataj kiel ciferoj. En la suba tabelo steleto montras la arĥaikajn literojn. En la kolumno nomo de la tabelo troviĝas tri kampoj: la malnovgreka nomo, la proksimuma Esperanta prononco kaj la plene esperantigita nomo laŭ PMEG[4][5].

Ligilo Litero Nomo Klasika prononco laŭ IFA Numera valoro
Α Α α ἄλϕα ALfa alfo [a], [a:] 1
Β Β β βῆτα BEta beto [b] 2
Γ Γ γ γάμμα GAma gamo [g] 3
Δ Δ δ δέλτα DELta delto [d] 4
Ε Ε ε ἒ ψιλόν e psilON epsilono [e] (mallonga "e" malvasta) 5
Ϝ* Ϝ ϝ ϝαύ, δίγαμμα VAŬ, DIgama digamo [w] 6
Ζ Ζ ζ ζῆτα ZEta zeto [dz]; malfrue [z:] 7
Η Η η ήτα Eta eto [ɛ:] (longa "e" vasta) 8
Θ Θ θ θῆτα TEta teto [tʰ]; malfrue /θ/ kiel en la angla thin 9
Ι Ι ι ἰῶτα IOta joto [i], [i:] 10
Κ Κ κ κάππα KApa kapo [k] 20
Λ Λ λ λάμβδα LAMB da lambdo [l] 30
Μ Μ μ μῦ mu muo [m] 40
Ν Ν ν νῦ nu nuo [n] 50
Ξ Ξ ξ ξῖ ksi ksio [ks] 60
Ο Ο ο ὂ μικρόν omikrON omikrono [o] malvasta kaj mallonga 70
Π Π π πῖ pi pio [p] 80
Ϻ* Ϻ ϻ ϻάν san sano [s] 90
Ϙ* Ϙ ϙ ϙόππα KOpa kopo [q] 90
Ρ Ρ ρ ῥῶ ro roto [r] 100
Σ Σ σ/ς σίγμα/σῖγμα SIGma sigmo [s] 200
Τ Τ τ ταῦ taŭ taŭo [t] 300
Υ Υ υ ὖ ψιλόν upsilON upsilono [y], [y:] (pli frue [u], [u:]) 400
Φ Φ ϕ ϕῖ fi fio [pʰ] ("p" spira; malfrue /ϕ/, simila al "f" sendenta) 500
Χ Χ χ χῖ ĥi ĥio [kʰ] ("k" spira; malfrue /x/, "ĥ") 600
Ψ Ψ ψ ψῖ psi psio [ps] 700
Ω Ω ω ὦ μέγα O MEga omego [ɔ:] (longa "o" vasta) 800
ϡ* praaj formoj: Ͳ, Ͳ σάμπι SAMpi sampio [s:] (longa "s" vasta) 900

La moderna alfabeto[redakti | redakti fonton]

La alfabeto de la moderna greka lingvo
LITEROJ KAJ LITERAJ AROJ NOMO PRONONCO
α άλφα (álfa) [a]
αι [ɛ]
αυ [af] (antaŭ κ, π, τ, χ, φ, θ, σ, ξ, ψ), [av] (antaŭ β, γ, δ, ζ, λ, μ, ν, ρ kaj vokaloj)
β βήτα (víta) [v]
γ γάμμα (gámma) [ɣ] antaŭ /a/, /ɔ/ kaj /u/; [ʝ] antaŭ /i/ kaj /ɛ/
γγ, γκ [g], [ŋɟ] vortmeze
δ δέλτα (dhélta) [ð] kiel en la angla this
ε έψιλον (épsilon) [ɛ]
ει [i]
ευ [ɛf] (antaŭ κ, π, τ, χ, φ, θ, σ, ξ, ψ), [ɛv] (antaŭ β, γ, δ, ζ, λ, μ, ν, ρ kaj vokaloj)
ζ ζήτα (zíta) [z]
η ήτα (íta) [i]
ηυ [if] (antaŭ κ, π, τ, χ, φ, θ, σ, ξ, ψ), [iv] (antaŭ β, γ, δ, ζ, λ, μ, ν, ρ kaj vokaloj)
θ θήτα (thíta) [θ] kiel en la angla thin
ι ιώτα (ióta) [i]
γι [ʝ]
κ κάππα (káppa) [k]
λ λάμδα (lámdha) [l]
λι [ʎ] kiel en la itala aglio
μ μι (mi) [m]
μπ [b], [mb] vortmeze
ν νι (ni) [n]
νι [ɲ] kiel en la hispana español
ντ [d], [nd] vortmeze
ξ ξι (ksi) [ks]
ο όμικρον (ómikron) [ɔ]
οι [i]
ου [u]
π πι (pi) [p]
ρ ρω (ro) [ɾ]
σ σίγμα (sígma) [ss]
τ ταυ (taf) [t]
τσ [ʦ]
τζ [ʣ]
υ ύψιλον (ípsilon) [i]
ϕ φι (fi) [f]
χ χι (ĥi) [ç] antaŭ /i/ kaj /ɛ/, [x] antaŭ /a/ kaj /u/
ψ ψι (psi) [ps]
ω ωμέγα (oméga) [ɔ]

Specifaj uzoj[redakti | redakti fonton]

En matematiko kaj scienco[redakti | redakti fonton]

Grekaj simboloj estas tradicie uzataj kiel nomoj en matematiko, fiziko kaj aliaj sciencoj. Multaj simboloj havas tradiciajn uzojn, kiaj la minuskla epsilono (ε) por hazarda malgranda pozitiva nombro, minuskla pi (π) por la proporcio de cirkumferenco de cirklo al sia diametro, majuskla sigma (Σ) por adicio de sekvenco de nombroj, kaj minuskla sigma (σ) por norma devio.

En astronomio[redakti | redakti fonton]

Grekaj literoj estas uzataj por referenci al la pli brilaj steloj el ĉiu el la okdek ok konstelacioj. En plej konstelacioj la plej brila stelo estas aludita Alfa kaj la venonta plej brila Beta ktp. Por ekzemplo, la plej brila stelo en al konstelacio Centaŭro estas konata kiel Alfa Centaŭro. Tamen, pro historiaj tialoj, la grekaj nomigoj de kelkaj konstelacioj ekas per pli malalte rangita litero.

Internacia Fonetika Alfabeto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cook, B. F. (1987). Greek inscriptions. University of California Press/British Museum. Paĝo 9.
  2. The Development of the Greek Alphabet within the Chronology of the ANE (2009), Citaĵo: "Naveh gives four major reasons why it is universally agreed that the Greek alphabet was developed from an early Phoenician alphabet.
    1 Laŭ Herodoto “the Phoenicians who came with Cadmus... brought into Hellas the alphabet, which had hitherto been unknown, as I think, to the Greeks.”
    2 La grekaj literoj, alfa, beta, gimmel ne havas signifon en Greka sed la signifo de plej el ties semidaj ekvivalentoj estas konata. Por ekzemplo, ‘alef’ signifas ‘okso’, ‘beta’ signifas ‘hejmo’ kaj ‘gimmel’ signifas ‘ĵeti bastono’.
    3 Fruaj grekaj leteroj estas tre similaj kaj foje identaj al la okcidentaj semidaj literoj.
    4 La litersekvenco inter la semida kaj greka alfabetoj estas identa. (Naveh 1982)"
  3. Coulmas, Florian (1996). The Blackwell Encyclopedia of Writing Systems. Oxford: Blackwell Publishers Ltd. ISBN 0-631-21481-X.
  4. http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/neoficialaj_vortetoj.html#i-n8l Grekaj literoj en PMEG §19
  5. http://bertilow.com/pmeg/aldonoj/ne-pivaj_elementoj.html#i-tgp Grekaj literoj en PMEG §43

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle L. Hamilton Jeffery: The Local Scripts of Archaic Greece: A Study of the Origin of the Greek Alphabet and its Development from the Eighth to the Fifth Centuries B.C. (La lokaj skriboj de de arĥaika Grekio: studo pri la origino de la greka alfabeto kaj ĝia evoluo de la oka ĝis la kvina jarcentoj a.K.). Oxford: Clarendon Press 1990, ISBN 978-0-19-814061-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Tabelo (PDF) de unikodaj kodoj por grekaj kaj koptaj literoj sur www.unicode.org