Tonos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ά έ ί

La tonos (greke τόνος, tónos) estas la "neŭtrala" akcentosigno de la moderna greka unutona ortografio, kiu en la jaro 1982 anstataŭigis la malnovajn diakritajn signojn dekstra korno, maldekstra korno kaj cirkumflekso de la antikva plurtona greka ortografio.

Alfo, Epsilono kaj Joto kun vertikala tonos

En iuj literaroj de la greka alfabeto la signo tonos estas vertikala signo, do kontraste al la dekstra kaj maldekstra korno en "neŭtrala" pozicio, foje ankaŭ nur temas pri punkto sur la koncernaj literoj, eta triangulo staranta sur unu pinto aŭ simila grafika formo. Tiu kutimo estas el la 1970-aj jaroj, do el la tempo antaŭ la oficiala enkonduko de la nova ortografio, kiam lingvaj reformistoj devis uzi "neŭtralan" akcentosignon, kiu malsamis de la ĝistiamaj signoj, por malebligi konfuzon.

Post la oficiala enkonduko de la unutona greka ortografio fare de la parlamento kaj Registaro de Grekio la diferencigo de la tonos de la malnovaj grekaj akcentosignoj tamen iĝis superflua, tial ke la nunaj stilaj konvencioj antaŭvidas ke la tonos idente aspektu kiel la malnova dekstra korno. Tiel ankaŭ estas antaŭvidate laŭ la karaktrolisto Unikodo.

Malsame ol la diakritaj signoj de la latina alfabeto la tonos en la kazo de majusklaj literoj ne tajpiĝas sur la koncerna litero, sed iom maldekstre de ĝi: Ά. Ĉe la minusklaj literoj ĝi tamen jes ja tajpiĝas sur la litero . Krome la signo kombineblas kun la tremao: ΐ.

Karaktro Nomo Unikode
΄ Greka tonos U+0374
΅ Greka tremao kaj tonos U+0385
Ά Greka majuskla litero Alfo kun tonos U+0386
Έ Greka majuskla litero Epsilono kun tonos U+0388
Ή Greka majuskla litero Eto kun tonos U+0389
Ί Greka majuskla litero Joto kun tonos U+038A
Ό Greka majuskla litero Omikrono kun tonos U+038C
Ύ Greka majuskla litero Upsilono kun tonos U+038E
Ώ Greka majuskla litero Omego kun tonos U+038F
ΐ Greka minuskla litero Joto kun tremao kaj tonos U+0390
ά Greka minuskla litero Alfo kun tonos U+03AC
έ Greka minuskla litero Epsilono kun tonos U+03AD
ή Greka minuskla litero Eto kun tonos U+03AE
ί Greka minuskla litero Joto kun tonos U+03AF
ΰ Greka minuskla litero Upsilono kun tremao kaj tonos U+03B0
ό Greka minuskla litero Omikrono kun tonos U+03CC
ύ Greka minuskla litero Upsilono kun tonos U+03CD
ώ Greka minuskla litero Omego kun tonos U+03CE