Saltu al enhavo

Upsilono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamo Sano
Stigmo Kuoppo
Heto Sampio
Ŝo

1Referencoj
2Eksteraj ligiloj

Upsilonoipsilono (majuskla Υ, minuskla υ; greke Ύψιλον) estas la 20-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas la valoron 400. Ĝi estas derivita de la litero waw de la fenica alfabeto.

En la frua greka ĝi estis prononcata simile al la angla oo [u]. En la klasika greka lingvo ĝi estis prononcata simile al la franca ugermana ü, [y]. En la novgreka lingvo ĝi estas prononcata kiel [i], kaj en diftongoj [f][v]. En la antikva greka lingvo ĝi ekzistis en ambaŭ longa kaj mallonga versioj, sed ĉi tiu distingo perdiĝis en la novgreka.

Kiel komenca litero en la klasika greka, ĝi ĉiam portis la aspiron (ekvivalento al h) kaj tial troviĝas en multaj vortoj de greka fonto, kiuj komenciĝas per ekzemple hiper-. Ĉi tiu aspiro estis derivita de pli malnova prononco, kiu uzis ŝuŝon anstataŭe; ĉi tiu ŝuŝo estis ne perdita en la latina lingvo, donante formojn kiel super- (por hiper-) kaj sub- (por hipo-).

Upsilono partoprenis kiel la dua ero en malkreskaj diftongoj. Ekzemple post alfoepsilono ĝi estas prononcata kiel [f] aŭ [v].

La romia imperiestro Klaŭdio proponis aldonon de nova litero al la latinan alfabeton por la sono de la greka upsilono, sed fine la litero Y estis adoptita anstataŭe.

La nomo de la litero estis originale nur υ. Ĝi ŝanĝis al υ ψιλόν, (u psilon, kies signifo estas 'simpla u') por distingi ĝin de ο&joto;, kiu havis la saman prononcon [y]. La nomo de la litero en la novgreka lingvo estas prononcata kiel [iː'psɪlɒn] (en kontrasto al Ε, kiu estas prononcata [ɛ'psɪlɒn]). Ĝi estas ankaŭ malofte nomata angle "ypsilon" ([ɪ'psɪlɒn]) pro ĝia simileco al la latina litero Y.

Kvar literoj de la latina alfabeto kreiĝis el ĝi: V kaj Y kaj, multe poste, U kaj W. En la cirila alfabeto, la literoj U (у) kaj iĵica (ѵ) baziĝas sur ĝi.

  • En partikla fiziko la majuskla upsilon estas la upsilona partiklo. Notu, ke la simbolo devas ĉiam aspekti kiel ϒ por eviti konfuzon kun la latina Y uzata por la hiperŝargo.
  • En la diskuto de spacaj dimensioj, "movanta upsilono" estas la movado de suba dimensio al pli alta.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]