Ĥio (litero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chi uc lc.svg
Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamma uc lc.svg Digamo San uc lc.svg Sano
Stigma uc lc.svg Stigmo Sho uc lc.svg Ŝo
Heta uc lc.svg Heto Qoppa uc lc.svg Kuoppo
Sampi uc lc T-shaped.svg Sampio

1Referencoj
2Eksteraj ligiloj

Ĥio (majuskle Χ, minuskle χ; greke Χι [xiː]) estas la 22-a litero de la greka alfabeto. Ĝia elparolo en la antikva greka lingvo tre eble estis aspiraca senvoĉa velara plosivo /kʰ/ (en la okcidenta greka alfabeto: /ks/).

En la kojnea greka lingvo kaj pli malfruaj dialektoj ĝi fariĝis frikativo kiel ankaŭ fariĝis teto (Θ) kaj fio (Φ). En la moderna greka, ĥio havas du distengendajn prononcojn: antaŭ malvastaj aŭ antaŭaj vokaloj (e, i, oj, aj, y) ĝin oni prononcas kiel sevoĉan palatalan frikativon [ç], Antaŭ vastaj aŭ malantaŭaj vokaloj (a, o, oŭ) kaj konsonantoj, ĥio estas senvoĉa uvula frikativo [χ]. Iom simila situacio ekzistas en Esperanto: komparu la plej oftaj prononcoj de litero ĥ en "ĥimero" kaj "ĥaoso".

En la greka numeralsistemo ĥio havas la valoron 600.

En la antikva tempo, iuj dialektoj grekaj uzis ĥion anstatŭ ksion (Ξ) por la sono /ks/. Tion pruntis la frua latina lingvo, kaj sekve litero X uziĝis en la latina kaj en la modernaj lingvoj, kiuj uzas la latinan alfabeton.

Ĥio ankaŭ estis inkluzivita en la cirilan alfabeton kiel litero ĥa (Х) kun la fonetika valoro /h/.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]