Teto
Aspekto
(Alidirektita el Θ)
La litero theta aŭ en plene esperantigita formo teto (greke Θήτα, majusklo Θ, minusklo θ aŭ ) estas la 8-a litero de la greka alfabeto.
En la moderna greka lingvo la litero nomiĝas "thíta" kaj prononciĝas kiel la senvoĉa sono "th" de la angla lingvo. Tiel prononciĝas teto ankaŭ en la Internacia Fonetika Alfabeto.
La litero - kiel multaj el la grekaj literoj - uziĝas en multaj difinoj de la modernaj sciencoj: en fiziko kaj meteorologio, matematiko kaj ekonomiko, fonetiko kaj medicino (ondotipo en elektroencefalografio).
- En matematiko, Θ estas unu el la simboloj uzataj en la notacio "Granda O" por priskribi asimptotan konduton de funkcioj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]