Kiasmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kiasmo estas en retoriko kaj parolfiguro kaj stilfiguro bazita en ripeto kun partikulara strukturo. Temas pri paralelismo kun formo de kruco, tio estas, la ripeto de sintaksa strukturo kun la partikulareco ke la elementoj ripetataj aperas unue laŭ unu ordo (por ekzemplo, AB) kaj sekve en la mala ordo (por ekzemplo, BA). Tiel, en la komenco de la hispanlingva poemo de Manuel Machado Verano,

Frutales
cargados,
dorados
trigales

estas bela kiasmo, ĉar unue estas la vortordo susbtantivo + adjekto (A+B) kaj poste male, nome adjekto + substantivo (B+A). Krome la rimo estas same kiasma.

Kiam okazas ripeto ne nur de la sintaksa strukturo, sed ankaŭ de la vrtoj mem, estas kontraŭknalo, kiel en la frazo «Nek anas ĉiuj kiuj estas, nek estas ĉiuj kiuj anas».

Deveno[redakti | redakti fonton]

La nomo de la figuro devenas de la greka lingvo, nome χιασμóς, 'krucigita dispono' (reference al la forma de la greka litero χ, ĥi).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]