Siblanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manieroj de artikulacio
Obstruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frikativo
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Likvido
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
[Helpon!]
redaktu

Siblanto (aŭ sibla konsonanto) estas tipo de frikativaafrikata konsonanto, farata per ĵetigado de aero tra streta kanalo en la voĉa aerfluejo ale al la akra rando de la dentoj.

La termino[redakti | redakti fonton]

La terminon sibla oni ofte traktas sinonima kun la termino strida, kvankam tio estas neĝusta - estas diverseco en uzmanieroj. La termino siblanto emas havi artikulacianaerodinamikan definon koncernantan la produkton de neperioda bruo ĉe obstaklo. Strideco signifas la perceptan kvaliton intenseco kiel determinita de amplitudaj kaj frekvencaj trajtoj de la rezulta sono (t.e. aŭda, aŭ eble akustika, defino).

Siblantoj estas pli laŭtaj ol siaj ne-siblaj respektivaĵoj, kaj la plejparto de ilia akustika energio okazas je pli altaj frekvencoj ol tiu de ne-siblaj frikativoj. [s] havas la plejan akustikan forton je po ĉirkaŭ 8 000 Hz, sed povas atingi tiel alten kiel po 10 000 Hz. [ʃ] havas la plejon de sia akustika energio je po ĉirkaŭ 4 000 Hz, sed povas gami ĝis ĉirkaŭ 8,000 Hz.

La idaj (en:"spin-off") terminoj "ŝiblanto", kaj rare "thiblanto", estas uzataj por priskribi apartajn specojn de siblanto.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

El la siblantoj, la sekvaj havas proprajn simbolojn en la IFA:

Alveolaro:
Postalveolaro:

Diakritoj uzeblas por pli fajna detaligo. Ekzemple,

  • apikalaj kaj laminalaj alveolaroj specifigeblas kiel [s̺] kontraŭ [s̻];
  • dentala (aŭ pli probable dento-alveolara) siblanto kiel [s̪];
  • palataligita alveolara kiel [sʲ]; kaj ĝeneralaj postalveolaroj kiel [s̠], transskribado ofte uzata kiam neniu el la supraj taŭgas (tio estas, por laminala sed ne-palataligita, aŭ "plata", postalveolaro).
  • Ankaŭ iuj el la nordokcidentaj kaŭkaziaj lingvoj havas ferman laminalan postalveolaron, sen IFA-simboloj sed provizore transskribitaj per [ŝ ẑ].

Inventaroj[redakti | redakti fonton]

Nur la alveolaraj kaj palato-alveolaraj siblantoj estas distingataj en la angla; la antaŭaj povas esti aŭ apikalaj aŭ laminalaj, dumke la lastaj kutime estas apikalaj, iomete labialigitaj kaj ĝenerale nomataj simple "postalveolaraj": [s̺ z̺][s̻ z̻] kaj [ʃʷ̜ ʒʷ̜]), kiel en sin [s̻ɪn] (~"peko") kaj shin [ʃʷ̜ɪn] (~"tibia parto de la kruro"). Kvankam laminalaj kaj apikalaj siblantoj ne estas distingataj en la angla, la eŭska ja foneme distingas tiujn du, kaj ankaŭ havas verajn postalveolarojn ([s̺] [s̻] [ʃ]). La pola kaj la rusa havas laminalajn dento-alveolarojn, palataligitajn dento-alveolarojn, platajn postalveolararojn, kaj alveolo-palatalojn ([s̪ z̪] [s̪ʲ z̪ʲ] [s̠ z̠] [ɕ ʑ]), dumke la normĉina (mandarina) havas apikalajn alveolarojn, platajn postalveolarojn, kaj alveolo-palatalojn ([s̺ z̺] [s̠ z̠] [ɕ ʑ]).

Malmultaj lingvoj distingas pli ol tri seriojn da siblantoj sen sekundara artikulacio, sed la ubiĥa havas kvar seriojn de simplaj siblantoj, [s z], [ŝ ẑ ŝʷ ẑʷ], [ɕ ʑ ɕʷ ʑʷ], [ʂ ʐ], kiel havas ankaŭ la Bzyp-a dialekto de la parenca abĥaza, kaj la czina dialekto de la Qinan-a, en la provinco Ŝandong, estas onidirata havi kvin. La toda havas laminalan alveolaron, apikalan postalveolaron, laminalajn kupolajn postalveolarojn, kaj sub-apikalajn palatalojn. Ĉar du el tiuj povus nomiĝi 'retrofleksaj', Ladefoged & Maddieson 1996 revivigis la malnovan IFA-diakriton for retrofleksoj, la subpunkto, por apikalaj retrofleksoj, kaj rezervas la literojn <ʂ, ʐ> por sub-apikalaj retrofleksoj. Tiel la todaj siblantoj transskribeblas per [s̪] [ṣ] [ʃ̻ ʒ̻] [ʂ ʐ], kvankam la oficialaj simboloj de la IFA, [s̪] [s̠] [ʃ̻ ʒ̻] [ʂ ʐ], ankaŭ sufiĉas. (En iuj eldonaĵoj la subpunkto kaj la substango interŝanĝiĝas.)

Aliaj difinoj de siblanto[redakti | redakti fonton]

Iuj aŭtoroj, kiel ekzemple Chomsky & Halle (1964), klasigas [f] kaj [v] kiel siblantojn. Tamen, ili ne havas la sulkan artikulacion kaj altajn frekvencojn de aliaj siblantoj, kaj la plejmulto da fonetikistoj (ekzemple Ladefoged & Maddieson 1996), daŭrigas klasigi ilin kunen kun la bilabialaj frikativoj ⁠[ɸ], [β] kiel ne-siblaj anterioraj frikativoj. Iuj esploristoj juĝas, ke ⁠[f] estas strida en unu lingvo, ekz. la afrika lingvo evea (ewe), laŭ determino de eksperimentaj mezuroj de amplitudo, sed ne-strida en alia lingvo, ekz. la angla.

La naturo de siblantoj kiel tiel-nomataj 'obstaklaj frikativoj' estas komplika - estas kontinuaĵo de eblaĵoj rilataj al la angulo je kiu la ĵeto de aero povas bati obstaklon. La sulkeco ofte konsiderata necesa por klasigado kiel siblanton estas observata en ultrasonaj esploroj de la lango por supozita ne-siblanto [θ], senvoĉa alveolara ne-sibla frikativo.[1] Pli da esploro super la fonetikaj bazoj de la terminoj siblado kaj stridado, kaj ilia interrilato, bezoniĝas.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stone kaj Lundberg, 1996, Journal of the Acoustical Society de America, vol. 99: 3728-3737

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]