Alveolo-palatalo
| Lokoj de artikulacio | |
| Labialo | |
| Bilabialo | |
| Labial-velaro | |
| Labial-alveolaro | |
| Labial-dentalo | |
| Koronalo | |
| Lango-labialo | |
| Interdentalo | |
| Dentalo | |
| Alveolaro | |
| Apeksa konsonanto | |
| Laminalo | |
| Postalveolaro | |
| Alveolo-palatalo | |
| Retroflekso | |
| Dorsalo | |
| Palatalo | |
| Labial-palatalo | |
| Velsono | |
| Uvularo | |
| Uvular-epiglotalo | |
| Radikalo | |
| Faringalo | |
| Epigloto-faringalo | |
| Epiglotalo | |
| Glotalo | |
| Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
| [Helpon!] | |

En fonetiko, alveolo-palataloj (aŭ alveolo-palataj konsonantoj, aŭ pleonasme alveolo-palatalaj konsonantoj) estas palataligitaj postalveolaraj frikativoj, artikulaciataj per la lango malantaŭ la alveolara kresto, kaj la korpo de a lango levita al la palato.
Ili similas al palato-alveolaraj kaj retrofleksaj frikativoj, sed estas laminalaj anstataŭ apikalaj aŭ subapikalaj kiel estas la retrofleksaj frikativoj, kaj estas pli plene palataligitaj ol la "kupolaj" palato-alveolaraj frikativoj.
Troviĝo en lingvoj
[redakti | redakti fonton]Alveolo-palatalaj siblantoj troveblas en ĉinaj lingvoj kiaj la normĉina (mandarina) (cmn), hakaa (hak), kaj wu (wuu)[1], aldone al la abĥaza (abk), pola, rusa, sveda, ubiĥa (uby), japana, korea, kaj serba. Kinnauri uzas alveolo-palatalan nazalon.
Transskribado per IFA
[redakti | redakti fonton]La alveolo-palatalaj konsonantoj en la Internacia Fonetika Alfabeto estas:
| IFA | Priskribo | Ekzemplo | |||
|---|---|---|---|---|---|
| Lingvo | Ortografio | IFA | Signifo | ||
| Senvoĉa alveolo-palatala frikativo | Normĉina (Mandarina) |
小 (xiǎo) | [ɕiɑu˨˩˦] | malgranda | |
| Voĉa alveolo-palatala frikativo | Pola | zioło | [ʑɔwɔ] | herbo | |
| ʨ | Senvoĉa alveolo-palatala afrikato | Serba | кућа (kuća) | [kuʨa] | domo |
| ʥ | Voĉa alveolo-palatala afrikato | Japana | jishin | [ʥiɕĩɴ] | tertremo |
Notu: La tabelo montras nur siblantojn. En sinologiaj cirkloj oni uzas simbolojn por alveolo-palatalaj plozivoj (ȶ, ȡ), nazaloj (ȵ), kaj likvidoj (ȴ), sed tiuj ofte prezentas simplajn palatalajn aŭ palataligitajn konsonantojn, kaj do ne estas agnoskitaj de la IFA.
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ISO 639-3
