Uncialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il Libro de Kells, ĉirkaŭ 800 p.K., estas skribita per literoj konataj kiel "insula majusklo", unciala tipo de skribo uzataj en la britaj insuloj.

Uncialo estas antikva skribmaniero majuskla. Ĝi estis uzata ekde la 3-a ĝis la 8-a jarcentoj en la manuskriptoj de la kopiistoj latinaj kaj bizanciaj, kaj poste ekde la 8-a ĝis la 12-a jarcentoj precipe en la inicialoj kaj titoloj.

Latina uncialo[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Il Codex Bezae

La vorto uncialo, do, priskribas precizan tipon de skribmanieron kiu uziĝis inter la 3-a kaj 4-a jarcentoj de la kristana erao surekzemple de la majuskla roma kursiva skribmaniero; la termino estas rezervita precipe al latina alfabeto. La unua ekzemplo troviĝas en papiruso ĉe la 3-a jarcento entenanta epitomon (resumon) de verkoj de Tito Livio (en kiu ĉeestas tamen ankaŭ kursivaj literoj). La uncialo estis la preferata skribmaniero en la miniaturitaj kodeksoj, pli taŭga por la uzo de la anserplumo kaj sur la pergameno jam anstataŭinta papiruson, ĉar malpli angulforma ol la majusklakvadrata [1] aŭ aliaj skribmanieroj (uzataj ankoraŭ hodiaŭ).

Ĉirkaŭ la 4-a jarcento, uncialo ekis fariĝi la skribtipo plej konvencia kaj ornamebla: la pendaĵoj kaj malpendaĵoj estis la unuaj kiuj ricevis formŝanĝojn, kiuj poste etendiĝis al la centra litera korpo, kiun oni igis iom post iom pli "densa". La unciala skribmaniero estis uzita ĝis la fino de la 9-a jarcento, kiam la karolida minuskla skribo komencis ĝin anstataŭis. Inter la 8-a kaj 13-a jarcentoj uncialo estis uzata precipe por la libra titoloj, por la komenca litero de la ĉapitroj aŭ paragrafoj, kiel hodiaŭ okazas por la majusklaj literoj; en la manuskriptoj tiu skribmaniero estis uzita kune kun la minuskla karolida aŭ kune kun gotika minuskla skribo, du skribmanieroj kiuj ricevis el la uncialo la formon de iuj literoj kiel la d aŭ la a.

Kvankam post sia ora epoko ĝi estis destinita nur al ornama funkcio, la uncialo foje estis uzita ankaŭ en postaj periodoj por reskribi la tutan enhavon de aliaj kodeksoj, aparte por eldonoj de la Biblio; nur kun la alveno de la pressistemo oni konstatis la definitivan malaperon de la uncialo. Nune supervivas nur ĉirkaŭ 500 manuskriptoj unciale skribitaj, kies plejparto troveblas inter la verkoj antaŭantaj la karolidan renesancon. Iuj el tiuj manuskriptoj estas taksataj aparte altvaloraj.

Rimarkindas ke la skribmaniero nomata duonuncialo ne devenas el la uncialo sed el nova roma kursviva skribsistemo kaj ĉar naciaj skribmanieroj naskiĝis post la falo de Romia imperio, nome lombarda, visigota, merovida, insula ktp. Duonuncialo, do, devenas precipe el tiu nova kursiva aŭ de la duonuncialo uzita en Anglio kaj Irlando.

Signoj[redakti | redakti fonton]

Kompleta alfabeto de aparta versio de uncialo.

La latina uncialo karakterizas per siaj kurboj. La literoj plej reprezentaj estas A, D, E, H, M, Q kaj V, malsamaj el iliaj samsignifaj qvadratformaj.

Ili semis sian stampon el la formo de minusklaj nune uzataj (tra kompleksa trairo, tamen, niaj minusklaj ne devenas, fakte, rekte de la uncialo). En la unciala skribmaniero ankoraŭ ne ekzistis la litero J distinkta el I (kiu ne havis la superstarantan punkton; U kaj V estis egalsonaj, la W ankoraŭ ne prezentiĝis.

La literoj ne havis devige alton laŭregule de tipografia okulo: iuj transsaltis la referencan linion, kion oni klare vidas en D, H, K kaj L pro la alto de la tipografia okulo, kaj F, G, N, P, Q, R, X kaj Y (kiu foje prezentas punkton superskribitan rilate la bazan linion. Foje en manuskriptoj, iuj en tiuj literoj estas pli okulregulaj: temas pri la kazo de N, kiu povas resti ĉirkaŭskribita ene de la du linioj.

La vortoj, dekomence, ne estis apartigitaj, sed eta spaco enŝovita aŭ punkto faris dividon de la frazoj. La interpunkcio estis, krom la punkto, preskaŭ tute malĉeesta kaj la skribo ne distingis la majusklojn de la minuskloj, enŝovante foje literon pli grandan por rimarkigi la paĝkomencon, tamen sen uzi malsamajn desegnoformojn.

La mallongigoj estis maloftaj en la antikva manuskriptoj: ili prefere koncernis la Sanktajn Nomojn kaj la nazan suspendon (la M ĉe la liniofino estis anstataŭita per superskribita streketo kiu povis esti, aŭ ne, akompanata de punkto, la N per subskribita streketo). La enklitika konjunkcio -que (kiu signifis "kaj" latinlingve) kaj la finaĵo -bus de la dativo/ablativo pluralaj de la tria kaj kvara deklinacioj estis, kiel en la kvadrata, foje mallongigitaj per Q. kaj B.; tamen, la manuskriptaj tekstoj pri juro tion fenomenon prezentis jam de antaŭe.

La ligaturoi aŭ ligoj ĉe la liniofino, same kiel la E vostohava (Ę), kiu foje anstataŭas AE, ek aperas komence de la 6-a jarcento.

Regionaj stiloj[redakti | redakti fonton]

Specialistoj rimarkigas ke fine diversaj regionoj elpensis siajn variantojn en sia skribmanieroj. Kaj tiukaze la studo fariĝas vere komplika ĉar oni distingas la stilon afrikan, bizancan, italan, insulan, francan ktp. Ĉiam en uncialo.

Greka Uncialo[redakti | redakti fonton]

Codex Sinaiticus

Kiam oni parolas pri greka alfabeto, oni desegnas unu el siaj skribmanieroj per la termino "uncialo". Temas ĉiuokaze pri nomado malpli preciza kompare kun la latina alfabeto: efektive, ne estas ĝuste la signo aŭ la tipo de litero kiu ĝin estigas, ĝin estigas prefere la uzo de la teksto tiel skribita. La greka uncialo estis, fakte, tipo de majuskloj uzitaj en la librigado de tekstoj ekde la helenisma epoko: fine tiu uncialo estis kromnomata «libreca». Ĝi, fakte, kontraŭmetiĝis al tiu kancelaria kaj al tiuj de la minuskloj. (Hodiaŭ oni emas forlasi la terminon “uncialo” avantaĝe de “majusklo”, eble pli taŭga).

Ekde la duono de la 4-a jarcento

  • la litero sigma akiris la formon de signa lunforma: Σ → С;
  • la epsilono kurbiĝis al epsilono lunforma: Ε → Є;
  • la omego prenis la formon kiu enkondukos al la naskiĝo de la minuskla: Ω → Ѡ.

Rilate aliajn literojn, oni rimarkas, kiel jam en la latina, neregulecon en la alto (kiu prezentiĝis precipe per la kovro de la bazan linion) kaj plioftan simpligon en la trajtoj de iuj literoj, kiel en la Α kiu, dekomence, proksimis al la "lapidara-kapitala" modelo kaj kiu, iom post iom, fariĝis simila al la unciala latina A; en la “Ξ, en kiu la tri streketoj estis unugitaj, aŭ ankoraŭ la Λ, en kiu la maldekstra stangeto mallongiĝis. La lastaj du estas foje similaj al la nunaj minusklaj λ kaj ξ (minuskloj kiuj ŝuldas al miksaĵo de formoj formiĝintaj laŭlonge de jarmiloj.

Fiksita la modelo, ĝi restos senŝanĝa laŭlonge de jarmilo en la uzo por manuskriptoj librecaj kaj estos anstataŭita nur en la kapitaj lapidaraj uzoj

Skiza ekzemplo de greka alfabeto de la unciala skribmaniero.

Pri la origino de la vorto uncialo[redakti | redakti fonton]

La vorto eliras el la latina adjektivo uncialis, «de dekduono».

La deveno povas indiki ne tute similajn signifojn:

  • ĝi povus aludi al skribsignoj grandaj kiel dekduono de piedo, do malpli grandaj ol polekso, antaŭ ol pasi indiki literojn dimensie malpligrandajn;
  • ĝi povas indiki la dimension okupitan de la linio sur la manuskripto (1/12);
  • ĝi povas esti la kosto aŭ la pezo de la materialo necesa por miniaturi literon orume aŭ ore kaj arĝente.

En Sankta Hieronimo troviĝas la unua atestaĵo pri tiu termino, uzita en la prefaco de la Vulgata traduko de la Libro de Ijob.

La termino, fakte kaj krome, indikas kodeksojn (precipe kristanajn skribitajn per tiu skribmaniero aŭ almenaŭ en la literoj grekaj, kontraste al tiuj kursivaj minusklaj grekaj. La precipaj el tiuj estas:

Moderna uzo de uncialo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ la uncialo estas uzata en skriboj artaj kiel en laŭdaj dokumentoj aŭ atestaĵoj pro gravaj meritoj ktp aŭ en monumentoj. En tiaj okazoj uncialo akiras novajn kaj fantaziajn literajn ellaboraĵojn. Ĉe Vatikano, ekzemple, ekzistas aparta laboratorio por tiu arta afero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Temas pri la "kapitala kvadrata roma" aŭ "eleganta Kapitala (Capitalis elegans) majuskla skribmaniero uzita en antikva tempo kaj dum mezepoko. Estis uzata en la libroj de aparta valoro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle AA.VV., The World's Writing Systems, zorge de Peter T. Daniels e William Bright, Oxford University Press, New York, 1996.
  • angle Elias Avery Lowe u. E.K. Rand, A Sixth-Century Fragment of the Letters of Pliny the Younger. A Study of Six Leaves of an Uncial Manuscript preserved in the Pierpont Morgan Library New York, Washington D.C. 1922.
  • angle Elias Avery Lowe, English Uncial, Oxford 1960.
  • germane Hans Butzmann, Corpus Agrimensorum Romanorum. Codex Arcerianus A der Herzog-August Bibliothek zu Wolfenbüttel (Cod. Guelf. 36.23 A), Lugdunum Batavorum 1970 (Codices Graeci et Latini photographice depicti. 22).
  • Guglielmo Cavallo, Ricerche sulla maiuscola biblica, Firenze 1967.
  • Guglielmo Cavallo u. F. Magistrale, Libri e scritture del diritto nell'età di Giustiniano in Il mondo del diritto nell'epoca giustinianea. Caratteri e problematiche, Bologna 1986, pp. 43–58.
  • Émile Châtelain, Uncialis scriptura codicum latinorum, novis exemplis illustrata, 2 voll., Parigi 1901.
  • angle Nicolete Gray, A History of Lettering. Creative Experiment and Letter Identity, Oxford 1986.
  • france Charles Higounet, L'écriture, Presses universitaires de France, collezione "Que sais-je ?", numero 653, Parigi, 1955, 200311.
  • france Jean Irigoin, "Trois millénaires d'écriture grecque" in Du signe à l'écriture, numero speciale della rivista Pour la science, ottobre/gennaio 2002.
  • angle Paul Mayvaert, Uncial letters. Jerome's Meaning of the Term in The Journal of theological Studies n.s. 34 (1983), pp. 185–188.
  • Armando Petrucci, L'onciale romana. Origini, sviluppo e diffusione di una stilizzazione grafica altomediovale (sec. VI-IX) in Studi Medievali, Ser. 3, 12 (1971), pp. 75–132.
  • france Franz Steffens, Paléographie latine, Honoré Champion, Parigi, 1910 Arkivigite je 2007-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
  • germane Jan-Olof Tjäder, Der Ursprung der Unzialschrift in Basler Zeitschrift für Geschichte und Altertumskunde 74,1 (1974), pp. 9–40.
Codex Sinaiticus.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]