Ogoneko
Aspekto
Pending
| Ą | ą |
| Ę | ę |
| Į | į |
| Ǫ | ǫ |
| Ų | ų |

La ogoneko (el pola ogonek, diminutivo de ogon, “vosto”) estas diakrita hoko poziciigita sub la suba dekstra angulo de vokalo de la latina alfabeto. Ĝi uziĝas en diversaj eŭropaj kaj amerik-indianaj lingvoj.
Eŭropaj lingvoj, kiuj uzas ogonekojn, estas
- la litova (literoj ą, ę, į kaj ų – la prononco en la moderna litova lingvo samas al la koncerna litero sen diakrita signo – la signo ogoneko litove nomiĝas nosinė)
- kaj la pola (literoj ą kaj ę – la prononco estas nazala). Ekzemplo: "ręka" (Dosiero:Pl-ręka.ogg)