Pendaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Literpendaĵo aŭ simple pendaĵo estas tiu parto de iuj minuskloj, kiu sinkas trans la linibazon:

La horizontala strukturo de skriba linio
Pendaĵoj (markitaj per ruĝo), el la tiparo Myriad Pro

En la angla kaj esperanta alfabetoj pendaĵojn havas la literoj gĝjĵpqy; krome, en iuj tiparoj pendaĵon povas havi la formo kursiva de la litero zfz, kaj iam ankaŭ la majuskloj zJzĴzQz (la zooj estas aldonitaj por vidigi la linibazon).

La parto de iuj minuskloj, kiu altiĝas super la trunko (super la x-alto), estas malpendaĵo.