Duonuncialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peco el duonunciala kodekso de la 6ª jc (Codex Basilicanus S. Petri D 182)

Duonuncialo estas malfruantikva kaj frumezepoka latina manskribo kodeksa. Entute nin atingis ĉ. 160 kodeksoj duonuncialaj, kaj kelkaj el ili aspektas ne malpli impone ol la kodeksoj uncialaj.

Malgraŭ sia nomo, duonuncialo estas nek bazo, nek derivaĵo de uncialo — ĝi aperis en sendependa evoluo paralela; tamen kiel fruktoj de samepokaj evoluoj samrimedaj ili nature havas multajn komunaj trajtojn.

La duonuncialaj literoj C I N O S X V Y Z restas esence majusklaj (samkiel en uncialo); sed a b e f g k l m p q r jam estas 4-nivelaj literoj minusklaj.

Jen kelkaj karakteraj trajtoj de signobildoj duonuncialaj:

  • a estas rondigita: ɑ;
  • b kaj d havas maston samforman kiel la signobildoj modernaj;
  • g havas platan supron, ne fermiĝas, kaj aspektas simile al 5 (vd Joĥ);
  • la vertikalo de t estas rondigita: .

Post la falo de la Okcidenta Romio, la naciaj skribmanieroj de la kontinenta Eŭropo plejparte sin bazis sur uncialo; sed la tradicio de la irlandaj monaĥejoj sin bazis sur duonuncialo, kaj la irlandaj misiistoj ĝin disvastigis sur la tutajn Britajn Insulojn.