Joĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joĥ estas la mezangla litero ‹ȝ›, kiu estis uzata por prezenti la parolsonon [j] kaj kelkajn velajn konsonantojn, similajn al la Esperanta ĥ (ĝiajn iamajn alofonojn).

Ekz‑e þruȝ [θruːx] (novangle through, germane durch, «tra»); niȝt [niçt] (night, «nokto»).

La angla nomo de tiu litero estas yogh; oni diversmaniere ĝin voĉlegas, i.a.:

La skota nomo estas sco:yoch.

Grafike joĥ devenas el duonunciala signobildo de go (G), kiun alportis en Anglion la irlandaj misiistoj ankoraŭ en la malnovangla epoko. Tiam tiu signobildo ne prezentis apartan literon, ĝi estis alografo de la latina Go.

Do komence tiu «latina» go heredis la sonvalorojn de la responda runo gebo; interalie, ĉar la praĝermana g moliĝis ĝis [j] kiam ĝin sekvis antaŭaj vokaloj, tial gebo kaj go povis reprezenti tiun sonon en tiuj pozicioj. Tion oni ĝeneraligis ankaŭ al la okazoj kiam historie [j] ne rezultis el moligo de g, sed respondis al la praĝermana [j]; ekz‑e oni skribis gear («jaro», en la moderna angla year), malgraŭ ke tiu devenis el la praa *jērą.

Poste, sekve de la vikingaj invadoj kaj la Dana konkero de Anglio, influate de la Norena lingvo, la sonkombinoj [ɡe], [ɡi] reaperas en la malnovangla (ekz‑e get, give devenas el norenaj pruntoj, anstataŭintaj la respondajn vortojn anglosaksajn: la norena gefa → malnovangla giefan → mezangla given; resp. getageten). De tiam la ambigueco de g iĝas ĝena, kaj en la mezangla epoko oni repruntas la kontinentajn signobildojn de ‹g› por [ɡ] kaj [ʤ], farante joĥon ‹ȝ› kaj goon ‹g› apartaj literoj. Por [j] oni francmaniere ekuzis ‹y›; kaj por [x], ‹gh›. Ambaŭ aperas en la novangla nomo de joĥ, yogh ← mezangla ȝoȝ.