Gebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gebo (ᚷ) estas la 7ª litero de la runaj alfabetoj. Ĝi signis la parolsonon [ɡ] kaj ĝiajn praĝermanajn alofonojn: [ɣ], [j] kaj eble [x] (t.e. ĥ).

Ĝia praĝermana nomo estas rekonstruata kiel *gebō (t.e. «donaco», «dono»; kp la germanan geben, la anglan give); ĝia nomo anglosaksa estas gyfu (kp gift).

En Unikodo la signonumero de gebo estas U+16b7, ĝia unikoda nomo estas RUNIC LETTER GEBO GYFU G.