Signobildo
Aspekto
| Signobildo | ||
|---|---|---|
| grafemo • skribsigno | ||

Signobildo - en la faka lingvaĵo de tipografio kaj lingvoscienco ankaŭ nomata glifo, de la greka vorto γλύφω, glífō, kvankam la esperanta fakvorto estas neoficiala neologismo kaj evitindas - estas konkreta grafika formo de tipografia aŭ programlingva signo (litero, cifero, interpunkcia signo, matematika simbolo ktp).
Ekzemple la minuskla litero a havas malsamajn signobildojn en la tiparoj kursiva (a) kaj rekta (a).
La faka termino glifo aperas ankoraŭ en iuj pliaj esperantaj vortoj, ekzemple
- hieroglifo kaj
- petroglifo.

