Diskuto:Signobildo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La faka esperanta vorto glifo, de la greka vorto γλύφω, glífō, estas neoficiala neologismo kaj principe evitindas - sed tamen ĝi ĝis nun jam enŝteliĝis en (almenaŭ) 24 artikolojn kaj tial pro pure praktikaj (ne laŭ teorie "lingvopurismaj") konsideroj meritas alidirektigon ĉi tien kaj avertan klarigon, ke reale ekzistas tiu en normalaj tekstoj evitinda alternativa vortigo. ThomasPusch (diskuto) 20:35, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

hieroglifo kaj petroglifo[redakti fonton]

La aldonita aserto:

La faka termino glifo aperas ankoraŭ en iuj pliaj esperantaj vortoj, ekzemple

  • hieroglifo kaj
  • petroglifo.

estas nekorekta: kvankam veras, ke la greka etimo γλύφω aperas en tiuj du vortoj, tamen esperante ili estas neanalizeblaj. Kaj γλύφω aperas en la grekaj pravortoj ne en la faka signifo de signobildo (= en:glyph), sed en la signifo signo: hiero/glifo ← sankta-signo (ne temas pri iu specifa formo de tiu signo, kion neprigas la fakvorto).--Sergio (diskuto) 05:11, 11 nov. 2023 (UTC)[Respondi]