Petroglifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Newspaper Rock en Utah
Mesquite Springs (Morta Valo)

Petroglifoj aŭ ŝtongrataĵoj estas bildoj kaj grafikaĵoj gratitaj en ŝtonon en la antaŭhistoria epoko. La vorto venas el la greka: "petros" - ŝtono kaj "glif" - tranĉi aŭ ĉizi. Oni ofte uzas tiun nocion ankaŭ en rilato kun ŝtonpentraĵoj. En preciza senco, oni povas paroli pri petroglifoj nur okaze de grataĵoj.

Tiuj bildoj havis por la komunumo gravan kulturan kaj religian signifon. Petroglifoj troviĝas sur ĉiuj kontinentoj escepte de Antarkto - la plimulto el Afriko, Skandinavio kaj la altaj montaroj Alpoj kaj Pireneoj, Siberio, Nord-Ameriko kaj Aŭstralio.

Kelkaj trovejoj[redakti | redakti fonton]