Valo de Morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Morta Valo)
Tiu ĉi artikolo temas pri dezerto en Usono. Valo de morto estas ankaŭ kromnomo por Dukla montpasejo.

Valo de Morto
angle Death Valley
dezerto
Sablodunoj en Morto de Valo
Oficiala nomo: Death Valley
Lando Usono Usono
Kontinento Norda Ameriko
Ŝtato Kalifornio
Baseno Granda Baseno teritorio
Konteo Mono Konteo
Parto de Nacia Parko Valo de Morto
Najbaras kun Sierra Nevada montaro, Mojave-dezerto dezerto
Rivero Amargoso
Situo Valo de Morto
 - koordinatoj 36° 14′ 49″ N 116° 49′ 01″ U / 36.24694 °N, 116.81694 °U / 36.24694; -116.81694 (mapo)
Plej malalta punkto
 - alteco −86 m s. m.
Longo 230 km (143 mi), Nordo/Sudo
Larĝo 8 - 25 km (−8 mi)
Areo 8 000,0 km² (800 000 ha)
Biomo Dezerto
Geologia konsisto
Animalaro Granda vojkurulo
Nomita 1849 Kalifornia deliro pri oro
Horzono PTZ (UTC-8)
 - somera tempo PTZ (UTC-7)
Loĝantoj timbiŝoj
Temperaturo 56,7 °C 3-a de julio 2001
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Vikimedia Komunejo: Death Valley
Retpaĝo: www.nps.gov/deva
dunoj de Valo de Morto
Valo de Morto
Kelkfoje post vintraj plucoj, Valo de Morto ne aspektas kiel dezerto dum pluraj semajnoj.
Valo de Morto

La Valo de Morto (angle Death Valley) estas dezerto en la ŝtato Kalifornio de Usono. Temas pri la plej malalta, plej seka kaj plej varmega valo de Usono[1]. La plej malalta punkto de la dezerto situas 85,5 metrojn sub la marnivelo. La dezerto havas la rekordon pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo en Ameriko, 56,7 °C, notita en la loko Furnace Creek dum 1913 – ĵus sub la tutmonda rekordo pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo, 58 °C, kiu mezuriĝis en la loko El Aziza de Libio dum 1922. La dezerto situas okcidente de la montaro Sierra Nevada en la Granda Baseno kaj la Mojave-dezerto. Ĝi konsistigas grandan parton de la Nacia Parko Valo de Morto. La teritorio situas norde-sude inter la montoĉenoj Amargosa oriente kaj Panamint okcidente. La montaroj Sylvania kaj Owlshead konsistigas la nordan respektive sudan limojn. La dezerto kovras areon de proksimume 7 800 km².

Klimato[redakti | redakti fonton]

La temperaturoj en la valo kutime alternas inter ĝis 54 °C dum someraj tagoj ĝis sub 0 °C dum vintraj noktoj. La plej malalta temperaturo fidinde mezurita estis −9 °C en la loko Furnace Creek. Frostaj temperaturoj, do sub 0 °C, averaĝe mezuriĝas dum 11 ĝis 12 tagoj ĉiujare.

Multaj el la mallarĝaj, serpentecaj ŝoseoj de la valo konstruiĝis dum la 1930-aj jaroj kaj ne povas esti aŭte uzataj je granda rapideco. La plej malalta punkto de Usono specife estas ĉe la loko Badwater ene de la dezerto. La rivero Amargosa kaj la rojo Furnace fluas tra la valo, sed kutime malaperas en la sablo de la dezerta grundo. Nur dum escepte pluvaj periodoj la rivero Amargosa dumtempe fluas sur la surfaco kaj eĉ povas formi dumtempan lageton ĉe la loko Badwater, kiel okazis dum la malseka vintro de la jaro 2005.

Tradiciaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La Valo de Morto estas la hejmregiono de la indiana tribo de timbiŝoj (angle Timbisha), kiuj vivas en la valo dum almenaŭ la lastaj mil jaroj. Iuj el la familioj nun daŭre vivas en la vala loĝloko Furnace Creek. La indiana nomo de la valo, timpisa, signifas "roka farbo" kaj aludas al tio, ke la valo estas fonto por natura farbo ruĝece oranĝkolora.

En literaturo kaj filmoj[redakti | redakti fonton]

En romanoj kaj filmoj, kiuj disvolviĝas en okcidenta Usono, la valo ofte menciiĝas pro siaj ekstremaj klimataj cirkonstancoj, kaj tial estas vaste konata. Multaj scienc-fikciaj filmoj kaj ankaŭ komputilaj ludoj uzas la pejzaĝon de la valo, kiu kun iom da fantazio aspektas preskaŭ ekster-tera.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]