Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Valo estas malaltiĝo en tereno kompare de ĝia ĉirkaŭaĵo, kutime ĉirkaŭata de montoj kaj montetoj. ekzemple ebenaĵeto inter montoj.

Ekzistas valoj de diversaj tipoj: V-valo, fosita de rivero; U-valo, fosita de glaciaro. Pendanta valo estas flanka valo, kiu pli alte kuŝas ol alia, ĉefa valo, kiu fositis de pli forta fluo - ĉu akva, ĉu glacia. Kiam valo troviĝas sub akvo sed ĉirkaŭatas de supermaraĵo, ĝi nomiĝas "fjordo".

Solidaj planedoj kaj lunoj ankaŭ havas surfacajn propraĵojn kiel valoj, malgraŭ ke akvo ne fluas sur liaj surfacoj kaj oni ne scias pri tektonika aktiveco. Ĉi tiuj valoj kutime estas fendaj valoj, aŭ ili apartenas al du kategorioj da valoj, kiuj laŭ la kondiĉoj ĉe la tero malhavas longe pro la aluvia surfaco drivanta per la ventoj kaj pluvoj:

  1. Ĉeno de alfrapaj krateroj (krateroj formitaj de meteorita frapo sur solida la surfaco);
  2. Lafrivero aŭ post la kuntiriĝo de malvarmetigita lafrivero

Tipoj[redakti | redakti fonton]

V-valoV-forma valo estas valo kiu troviĝas ofte en mezmontaro kaj altmontaro. Ofte la la valofundo estas mallarĝa, tiel ke la valo povas esti nomata mallarĝvalo. V-valoj ekestas ĉe forta profunda erozio kaj samtempe okazanta denudacio ĉe la valaj deklivoj.

U-valoU-forma valo. Glaciaj valoj formiĝis antaŭ dekoj da miloj da jaroj (probable dum la Glaciepoko) per la grandega kaj vasta forto de glaĉeroj. Multaj glaciejaj valoj troveblas en Mezeŭropo, en la landoj de Alpoj.

Homa habitato kaj lulilo de civilizoj[redakti | redakti fonton]

Iuj el la unuaj homaj nenomadaj kompleksaj socioj originis kaj situis ĉe rivervaloj. En prahistorio, la riveroj estis uzataj kiel fonto de dolĉa akvo kaj manĝaĵo (fiŝoj kaj ĉasaĵoj), kaj ankaŭ kiel loko por lavi kaj uzi kiel kloako. La proksimeco de akvo moderigis temperaturajn ekstremojn kaj provizis dependan fonton por irigacio, stimulante la disvolviĝon de agrikulturo. Ĉe la fino de rivero, la riverdelto, kaŭze de senĉesa aluvio estas multe pli da fekunda grundo por agrikulturumi kaj tiel vivteni, regule provizi la nutraĵabezono de la loĝantaro kaj eĉ amasigi plio por komerci. bonkvalitaj grundoj ankaŭ okazas ĉe la bordoj de riveroj. Plej multaj el la unuaj civilizoj disvolviĝis el ĉi tiuj riveraj valaj komunumoj ĉe la grandaj riveroj kiel tiu de Nilo, Tigriso-Eŭfrato (Mezopotamio), Induso, Gango, Jangzio, Flava Rivero, Misisipo, kaj verŝajne Amazono. Situado de setlejoj ene de valoj estas influita per multaj faktoroj inkluzive de la bezono eviti inundon kaj travadejo, kiel la plej konvena loko por riveraj transirejoj de bordo al bordo.

Famaj valoj[redakti | redakti fonton]

Konataj valoj inkluzivas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]