Induso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Induso
urdue: سندھ
rivero
Indus.A2002274.0610.1km.jpg
Pakistano kun sia ĉefa rivero Induso en satelita foto
Landoj Ĉina Popola Respubliko Ĉina Popola Respubliko (Tibeto), Barato Barato, Pakistano Pakistano
Longo 3 200 km (1 988 mi)
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Indus River
Rivero Induso en la valo Ĥarmang, Pakistano.

Induso (sanskrite सिन्धु, Sindhu, urdue سندھ Sindh) estas la ĉefa rivero de Pakistano kaj la ĉefa sudfluanta rivero de Suda Azio. La rivero fontas en okcidenta Tibeto, enfluas Kaŝmiron kaj trafluas Pakistanon. Ĝi longas proksimume 3200 kilometrojn, kio faras ĝin unu el plej longaj riveroj en Azio, kaj gravas por la tuta regiono. Origine el la Tibeta Altebenaĵo ĉe la Lago Mansarovar, la rivero fluas tra la regiono Ladaĥo de Ĝamuo kaj Kaŝmiro, al Gilgit-Baltilando kaj poste fluas en suda direkto laŭlonge de la tuta longo de Panĝabo (Pakistano) por alflui al la Araba Maro ĉe la havenurbo Karaĉi en Sindo. Ĝi estas sendube la plej longa rivero de Pakistano.

La rivero havas totalan akvokolektan areon kiu superas 1 165 000 km². Ties ĉirkaŭkalkulita ĉiujara fluo estas ĉirkaŭ 207 km³, kio faras ĝin la 21a plej granda rivero en la mondo laŭ ĉiujara akvoŝarĝo. La Zanskar estas alfluanto de maldekstra bordo en Ladako. Rn la ebenaĵoj, ties alfluanto de maldekstra bordo estas la Ĉenabo kiu per si mem havas kvar ĉefajn alfluantojn, nome, la Ĝelum, la Ravi, la Beas kaj la Satleĝo. Ties ĉefaj alfluantoj de la dekstra bordo estas la Ŝjok, la Gilgit, la Kabulo, la Gomal kaj la Kurram. Elfluinta en montofonto kaj nutrita el glaĉeroj kaj riveroj el Himalajo, tiu rivero eltenas ekosistemojn de moderklimataj arbaroj, ebenaĵoj kaj arida kamparo.

La Induso formas la delton de la nuntempa Pakistano menciita en la veda Rigvedo kiel Sapta Sindhu kaj en la irana Avesto kiel Hapta Hindu (ambaŭ esprimoj signife "sep riveroj"). La rivero estis fonto de mirindo ekde la Klasika Periodo, kiam la reĝo Dario de Persio sendis sian grekan subulon Scilakson de Karjando esplori la riveron tiom frue kiom ĉe 510 a.K.

Etimologio kaj nomoj[redakti | redakti fonton]

La Veda Civilizo nomis tiun riveron Sindhu, de kiu venis la persa nomo Hinduŝ. La antikvaj grekoj konis la Induson per la nomo Ἰνδός (Indós), el kiu venis la latina nomo Indus. La vorto "Indus" do estas la latinigita formo de la vorto el la antikva greka nome "Indós" (Ἰνδός), prunteprenita el la malnovpersa vorto "Hinduš" kiu siavice estis prunteprenita el la sanskrita vorto "Sindhu".

La libro de Megasteno nome Indica derivigas sian nomon el la greka nomo de la rivero, "Indós" (Ἰνδός), kaj priskribas la samtempan rakonton de Nearĥo pri kiel Aleksandro la Granda trapasis la riveron. La antikvaj grekoj aludis al la Indianoj (popolo de nuntempaj Barato kaj Pakistano) kiel "Indói" (Ἰνδοί), laŭvorte signife "la popolo de Induso". La iama nomo Hindio de la lando Barato kaj la pakistana provinco Sindo ŝuldas siajn nomojn al la rivero.[1]

Rigvedo kaj Induso[redakti | redakti fonton]

Rigvedo priskribas kelkajn mitajn riverjon (ĉefe sep), inter kiuj unu nomatan "Sindhu". La Rigveda "Sindhu" ŝajne estas la nuntempa Indusa rivero kaj estas atestita 176 fojojn en ties teksto – 95 fojojn en la pluralo, plej often uzata en generala signifo. En la Rigvedo, notinde en la plej posta himnoj la signifo de la vorto estas limigita por aludi al la Indusa rivero en partikularo, kiel en la listo de riveroj menciitaj en la himno Nadistuti sukta. La Rigvedaj himnoj aplikas femeninan genron al ĉiuj riveroj menciitaj tie sed "Sindhu" estas la nura rivero atribuata al maskulina genro. Sindhu estas vidata kiel forta militistoj inter aliaj riveroj kiuj estas vidataj kiel diaĵoj kaj komparitaj al bovinoj kaj ĉevalinoj kiuj produktas lakton kaj buteron.

Aliaj nomoj[redakti | redakti fonton]

En aliaj lingvoj de la regiono, la rivero estas konata kiel सिन्धु नदी (Sindhu Nadī) en Hindia, سنڌو (Sindhu) en Sinda, سندھ(Sindh) en Ŝahmuĥi Panĝaba, ਸਿੰਧ ਨਦੀ (Sindh Nadī) en Gurumuĥa Panĝaba, اباسين (Abāsin, laŭvorte "Patro de Riveroj") en Paŝtoa, رود سند, (Nahar al-Sind) en Araba, نهر السند (Nahr Alssund, laŭvorte "Leonrivero") in Tibeta, 印度 (Yìndù) in Ĉina, kaj Nilab en Turki.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Induso havigas ŝlosilajn akvoresursojn por la pakistana ekonomio – ĉefe ĉe la pankorbo de Panĝaba provinco, kio respondecas pri plej el la enlanda agrikultura produktado, kaj Sindh. La vorto "Panĝabo" signifas "teron de kvin riveroj" kaj la kvin riveroj estas Ĝelum, Ĉenabo, Ravi, Beas kaj Satleĝo, ĉiuj el kiuj fine fluas en la Induson. La Induso ankaŭ eltenas multajn fortajn industriojn kaj havigas la ĉefa liverado de trinkakvo en Pakistano.

Indusrivero apud Leh, Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Barato

Fonto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa fonto de Induso estas en Tibeto; la rivero ekas ĉe la kunfluo de la riveroj Sengge kaj Gar kiuj kolektas akvon el montaroj Nganglong Kangri kaj Gangdise Ŝan (Gang Rinpoĉe, Monto Kailas).

La tradicia fonto de la rivero estas la Senge Ĥabab aŭ "Leona Buŝo", tutjara fonto, ne for el la religie konsiderita Monto Kajlaŝ markite de longa malalta linio de tibetaj stupaoj. Estas kelkaj aliaj alfluantoj proksime, kiuj eble formas pli longan fluaĵon ol Senge Ĥabab, sed malkiel Senger Ĥabab, estas ĉiuj dependaj el neĝofando.

Vojo[redakti | redakti fonton]

La Induso poste fluas nordokcidenten tra Ladako kaj Baltilando en Gilgit, ĝuste sude de la montaro Karakorumo. La Ŝjok, Ŝigar kaj Gilgit portas glaciajn akvojn en la ĉefan riveron. Ĝi laŭgrade turniĝas suden, elirante el la montetoj inter Peŝavaro kaj Rawalpindi. La Induso trapasas gigantajn gorĝojn 4,500–5,200 metrojn (15,000–17,000 futojn) profundajn ĉe la montarmasivo Nanga Parbat. Ĝi fluas milde tra Hazara kaj al la Tarbela Rezervejo. La Kabul-rivero kuniĝas ĉe Attock. La resto de ties fluejo al la maro estas sur la ebenaĵoj de Panĝabo kaj Sindh, kie la fluado de la rivero iĝas malrapida kaj tre plektita. Ĝi kuniĝas al la Panjnad ĉe Mithankot. Post tiu kunfluo, la rivero estis nomata Satnad (sat = "sep", nadī = "rivero"), ĉar la rivero nune portas la akvojn de la rivero Kabulo, de la Induso kaj de la kvin panĝabaj riveroj.

Riverdelto de la Induso.

Enmarejo[redakti | redakti fonton]

Preterpasinte Jamŝoron, Induso finiĝas per granda delto en la Araban Maron, oriente de Thatta. La tuta delto superas 40000 km², ĝia aktiva parto etendiĝas sur ĉ. 6000 km²; la marbordo laŭ la delto estas ĉ. 200 km longa.

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

La Induso estas unu el malmultaj riveroj en la mondo kiu montras tajdan kurondon.

La Indusa sistemo estas ege nutrata de la neĝoj kaj glaĉeroj de la montaroj de Himalajo, Karakorumo kaj Hindukuŝo de Tibeto, de barataj ŝtatoj Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj Himaĉal-Pradeŝo kaj de Gilgit-Baltilando de Pakistano. La fluo de la rivero estas ankaŭ determinata de la sezonoj – ĝi ege malpliiĝas en la vintro, dum la bordojn inundas la musono dum kelkaj monatoj el Julio al Septembro. Estas ankaŭ pruvaro de regulaj ŝanĝoj en la fluo de la rivero ekde prahistoriaj epokoj – ĝi devojiĝis okcidenten el fluado en la Ranno Kutĉa kaj por kuniĝi al herbejoj de Banni post la tertremo de 1816.[2][3]

La rivero Zanskar, kiu fluas en la Induson en Ladako, havas pli grandan volumenon de akvo ol la Induso mem antaŭ tiu punkto.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Simile al Nilo, Tigriso, Gango, Jangzio kaj aliaj grandaj riveroj, Induso estis tre grava por la ekesto de civilizo en la lando kiun ĝi trafluas.

Etendo kaj ĉefaj lokoj de la Induso-civilizacio 3000 a.K.

Post kiam prahomoj eklernis terkultivadon, abundo da akvo kaj ebenaĵoj iĝis favoraj loĝlokoj. Kvankam la plej malnovaj neolitikaj vilaĝoj trovitaj ĝis nun en la nuntempa Pakistano estas sur la montetoj de Baluĉistano (ĉ. 6500 jaroj a.K.), baldaŭ la centro de la kresko moviĝis apud la Induson kun la unuaj urbetoj (Amri, ekde 3600 a.K., kaj multaj pluaj lokoj en la malalta valo kaj en Baluĉistano).

La Veda Civilizo inter 1700 kaj 1100 a.K.

Preskaŭ samtempe ekaperis en la mezalta valo Rehman Dehri (ekde 3300 a.K.) kaj pluaj urbetoj, apartenantaj al malsama kulturo. Post malmultaj jarcentoj Rehman Dehri iĝis vera urbo kun 10-15mil loĝantoj. En la 25-a jarcento a.K. la ĉefaj urboj estis Harapo kaj Mohenĝo-daro, havantaj po 30-40mil loĝantojn. La civilizo de la mezalta valo (Harapa kulturo) progresis rapide kaj disvastiĝis ankaŭ en la malalta valo kaj en aliaj regionoj, ĉefe en nordokcidenta nuntempa Barato.

Inter la 20-a kaj la 15-a jarcento a.K. novaj popoloj estis allogataj de la fruktoriĉa valo de Induso el la montoj de Afganio. La Hindarjoj kaŭzis la finon de la Harapa Kulturo kaj de ĝiaj urboj kaj estigis novan kulturon, la Vedan Civilizon, kiu poste disvastiĝis ankaŭ en la valo de Gango kaj en pluaj apudaj regionoj.

Babur trapasanta la Indusan Riveron.

En la 6-a jarcento a.K. la Persa Imperio atingis Induson. Pli malpli, la orienta landlimo de tiu imperio restis apud Induso dum pluraj jarcentoj, ĝis la konkero de la Persa Imperio fare de Aleksandro la Granda. Aleksandro fondis eĉ urbon kun sia nomo - Aleksandrio ĉe Induso, hodiaŭ Uch, en 325 a.K. - kaj transpasis Induson klopodante konkeri plu da landoj; sed liaj militistoj estis tro lacaj kaj li estis trudita reveni okcidenten.

Monero de Hindogreka reĝo Menandro. Notu la skribsistemojn: grekan sur la antaŭa flanko kaj lokan "ĥaroŝti" sur la reversa.

Kelkaj jaroj post la morto de Aleksandro, Seleŭko la 1-a, kiu regis la areon apartenintan al la Persa Imperio, luktis kontraŭ Ĉandragupto Maŭrjo kaj, post 6-jara milito, estis trudita lasi al li la valon de Induso interŝanĝe kontraŭ 500 elefantoj (301 a.K.). Sed la Maŭrja Imperio malfortiĝis kaj alia potenculo de greka deveno, Demetrio la 1-a, konkeris la indusan valon venante de Baktrio kaj kreis hindogrekan regnon ĉirkaŭ en 180 a.K.. La reĝlando daŭris ĝis ĉ. 10 p.K..

En 711 la generalo Muhammad bin Kasim konkeris la valon de Induso. Tiu konkero povas esti taksata la komenco de la historio de Pakistano.

Vidu Pakistano#Historio por pli da detaloj.


Ekologio[redakti | redakti fonton]

Mangrovarbaro en la areo de la Indusa Delto, fotita dum malalta tajdo

Akvaj Mamuloj[redakti | redakti fonton]

Unu specio de delfeno – la indusa riverdelfeno (Platanista minor) – nur troveblas en tiu ĉi rivero. Ĝi tre similas la gangan riverdelfenon (Platanista gangetica); laŭ pluraj fakuloj ambaŭ apartenas al la sama specio, kiel subspecioj.

La eŭropa lutro, Lutra lutra, vivas ankaŭ en la Induso.

Fiŝoj[redakti | redakti fonton]

Wallago attu, siluredo vivanta en Induso kaj pluaj sudaziaj riveroj

22 specioj de fiŝoj estas endemiaj de Induso kaj ĝia regiono. Inter ili, Naziritor zhobensis, specio de mahasir (la nomo mahasir celas plurajn ciprinedojn similajn al karpoj)[5], kaj Mystus horai, specio de malgranda katfiŝo (ĝis ĉ. 15cm).

Al la genro Glyptothorax apartenas pluraj specioj de kafiŝetoj, kelkfoje ne pli longaj ol 5 cm, parte endemiaj (ekz. G.punjabensis) kaj parte komunaj ankaŭ al norda Barato (ekz. G.pectinopterus, "ĝuppah").[6][7]

Inter la neendemiaj fiŝoj, estas menciindaj la siluredo Wallago attu, kiu povas superi la longon de 2m,[8] kaj la granda katfiŝo Rita rita, kiu povas atingi 1,5m.

Indas mencii ankaŭ klupeedon Tenualosa ilisha, similan al riverharingo, kiu vivas kaj en mara akvo kaj en riveroj en la tuta Sudazio kaj estas ofta ankaŭ en Induso.

Plantoj[redakti | redakti fonton]

Tre gravaj estas la mangrovoj kiuj abunde kreskas en la delto. Ili estigas aridajn mangrovarbarojn, ĉar la loka klimato estas deserta kaj akvo venas preskaŭ nur el la rivero kaj el la maro. La plej abunda specio de mangrovo estas Aegiceras corniculatum.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La valo de Induso ĉiam favoris la kreskon de loĝantaro, kvankam en kelkaj regionoj la inundodanĝero puŝis la plej grandajn urbojn iom malproksimen.

La plej granda urbo ĉe Induso estas Hajderabado, kun ĉ. 1,5 milionoj da loĝantoj (samnoma urbo estas ankaŭ en Barato). Alia granda urbo estas Sukkur, kun ĉ. 500mil loĝantoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopædia Britannica.
  2. 70% of cattle-breeders desert Banni; de Narandas Thacker, TNN, 14a de Februaro 2002; The Times of India
  3. Lost and forgotten: grasslands and pastoralists of Gujarat; de Charul Bharwada and Vinay Mahajan; The forsaken drylands; a symposium on some of India's most invisible people; Seminar; New Delhi; 2006; NUMB 564, pages 35–39; ISSN 0037-1947, Listita ĉe British Library Online
  4. Albinia (2008), p. 307.
  5. Naziritor zhobensis (angle). Fishbase. Alirita 2018-06-30.
  6. List of Freshwater Fishes for Pakistan (angle). Mongabay. Alirita 2018-06-30.
  7. Glyptothorax pectinopterus (angle). The IUCN Red List of Threatened Species 2010 (2010). Alirita 2018-06-30.
  8. Wallago attu (angle). The IUCN Red List of Threatened Species 2010 (2010). Alirita 2018-06-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Indus River en la angla Vikipedio.