Wallago attu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wallago attu, siluredo vivanta en Induso kaj pliaj sudaziaj riveroj.
Wallagonia leerii.jpg
Wallagonia leerii

Wallago attu estas nesalakva katfiŝo de la familio Siluredoj (Siluridae), indiĝena de Suda kaj Sudorienta Azio. Ĝi estas ofte konata kiel helikoptera katfiŝowallago katfiŝo. Ankaŭ estas uzataj mondoregionaj nomigoj, kiel la Manipuri Sareng, la Bengala Boal, la Silheti Gual aŭ la Malaja kaj Indonezia Tapah. W. attu troviĝas en grandaj riveroj kaj lagoj en du geografie diskonektitaj regionoj (disa distribuado), kun unu populacio vivanta je multo de la Hinda Subkontinento kaj alia en partoj de Sudorienta Azio. La specio povas atingi totalan longon de 1 m.[1]

Ĝi kunhavas partojn de sia indiĝena teritorio kun la ekstere simila, sed multe pli granda Wallagonia leerii, kaj estas tiel ofte konfuzita kiel tiu.

Tiu katfiŝo estas unu el la fiŝospecioj kiuj estis uzata kiel manĝo en Sudorienta Azio ekde antikvaj tempoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roberts, T.R. (2014): Wallago Bleeker, 1851 kaj Wallagonia Myers, 1938 (Ostariophysi, Siluridae), Distinct Genera of Tropical Asian Catfishes, with Description of †Wallago maemohensis from the Miocene of Thailand. Bulletin of the Peabody Museum of Natural History, 55 (1): 35-47.
  2. Charles Higham, A. Kijnga eld. The Origins of the Civilization of Angkor: Volume VI The Iron Age. p. 43. IV 'The Fish Remains'