Katfiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Phractocephalus hemioliopterus (Tiergarten Schonbrunn).jpg
Phractocephalus hemioliopterus (Tiergarten Schonbrunn)

Katfiŝoj (ordo Siluroformaj) estas diversa grupo de aktinopterigaj fiŝoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La komuna nomo rilatas al ties elstaraj barbomustaĉoj, kiuj similas al kataj vibrisoj.[1] Estas kirasŝirmaj tipoj kaj ankaŭ nudaj tipoj, kaj neniu havas skvamojn. Spite ties nomon, ne ĉiuj katfiŝoj havas elstarajn barbomustaĉojn; la membroj de la ordo de Siluroformaj difiniĝas pro karakteroj de la kranio kaj de la naĝoveziko.

La plej grandaj katfiŝoj povas atingi longon de 3m kaj eĉ pli (Silurus glanis, Pangasius sanitwongsei, Pangasianodon gigas ktp). Aliflanke, Hoplomyzon papillatus, Otocinclus tapirape kaj aliaj specioj estas longaj malpli ol 3cm.

Multaj katfiŝoj estas noktuloj,[2] sed ne ĉiuj (ekzemple Acanthicus estas aktiva ankaŭ dum la tago).[3]

Vivareo kaj vivmedio[redakti | redakti fonton]

Estas katfiŝoj en ĉiuj kontinentoj, krom Antarkto.[1] Ili estas pli abundaj en varmaj landoj.

Katfiŝoj plejparte vivas en riveroj kaj lagoj, nur malmultaj specioj estas maraj (ekzemple Bagre marinus).[1]

Ekonomia gravo[redakti | redakti fonton]

Pangasionodon hypophthalmus, kutime nomata Pangasius, estas katfiŝo bredata en sudorienta Azio

Katfiŝoj estas de konsiderinda komerca gravo; multaj el la plej grandaj specioj estas bredataj (ekzemple Pangasianodon hypophthalmus) aŭ kaptataj por manĝo.

Multaj el la plej malgrandaj specioj, ĉefe de la genro Corydoras, estas gravaj en akvaria fiŝbredado.

Familioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Animal World
  2. K.Wong (2001). How Nocturnal Catfish Stalk Their Prey (angle). Scientific American. Alirita 2018-07-01.
  3. Acanthicus adonis (angle). Planetcatfish (2013). Alirita 2018-07-01.