Rivero Kaketao
Rivero Kaketao | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2 820 km |
Akvokolekta areo | 267 730 km² |
Averaĝa trafluo | 18 620 m³/s |
Fluo | |
Enfluejo | Amazono |
Geografio | |
Landoj | Brazilo |
Regionoj | [[]] |
La rivero Japurao aŭ Kaketao estas rivero ĉirkaŭ 2 816 km longa (kelkaj fontoj indikas 2 414 km) fluanta kiel Kaketao (Caquetá [kaketA] en hispana, el Andoj al sudoriento de Kolombio. Ĝi fluas sudorienten al Brazilo, kie ĝi estas nomita Japurá [ĵapurA]. Tiu rivero eniras al la Amazona Rivero tra reto de kanaloj. Ĝi estas navigebla pere de malgrandaj boatoj en Brazilo.
La rivero estas hejmo al ampleksa vario de fiŝoj kaj reptilioj, kiaj enormaj katfiŝoj kiuj pezas ĝis 91 kg kaj estas ĝis 1,8 m longaj, piranjoj, testudoj, kaj kajmanoj. Ĝi utilas ankaŭ kiel ĉefa transportejo, fare de kanuoj, motorboatoj, kaj enlanda ŝipo konataj surloke kiel lanchas [lAnĉa].
Multe el la ĝangalo tra kiu la orienta Kaketao origine fluis estis klarigita for paŝtejoj, kampoj de rizo, maizo, manioko, kaj sukerkano, kaj en la pasintaj jardekoj, partikulare por kokao.
Okcidente de la Rio Negro, la rivero Solimões (kiel nomiĝas la amazona supra brazila fluo) ricevas tri pliajn akvejojn el nordokcidenta Japurao, la Içá (menciita kiel Putumajo antaŭ eniri en Brazilo), kaj la Napo. La Kaketao, post iĝi Japurao, fluas en kolombiaj Andoj, kaj preskaŭ tuŝas la fontojn de la Magdalena Rivero, kaj plialtigas sian kvanton el multaj branĉoj dum ĝi fluas tra Kolombio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- departemento Kaketao
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.