Noktulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strigoj estas konataj noktuloj, kvankam kelkaj el ili estas aktivaj dumtage.
Erinacoj estas plejparte noktaj.

Noktulonoktuma besto estas besto kiu nur estas aktiva dum la nokto kaj dormas dum la tago.[1] Bestoj, kiuj pli aktivas tage, kiel homo, nomiĝas taguloj, kaj tiuj, kiuj plej aktivas dum matenoj kaj vesperoj krepuskuloj. Noktulaj bestoj ofte havas fortajn sensojn da vidado kaj aŭdado, kiuj helpas al ili orientiĝi en mallumo. Ili vivas en noktario.

Besto povas preferi la noktan vivon pro diversaj kialoj: por ekspluati iun ekologian niĉon, por eviti esti ĉasita, por plibonigi sian kapablon kiel depredanton, por eviti la varmegon de la tago, ktp. En la dezerto, ekzemple, la nokta vivo permesas al la bestoj minimize la perdon de akvo.[2]

La noktaj animaloj havas aŭdadon kaj flaradon tre evoluintaj kaj ili povas havi adaptita vidadon. La okuloj de la katoj adaptas al malsamaj niveloj de lumigado. La galagoj kaj iuj kiropteroj havas okulojn specialigitaj en la nokta vidado kiu ne funkcias bone dum la tago.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nocturnal. BBC.
  2. N.A.Campbell (1996) Biology (4th edition) Benjamin Cummings NY. (ISBN 0-8053-1957-3)
  3. (2012) “Eye shape and the nocturnal bottleneck of mammals”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 279, p. 4962–4968. doi:10.1098/rspb.2012.2258. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]