Vidkapablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homa okulo

La vidkapablovidado estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo —kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj— estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.

Vidaj perceptaĵoj ne simple estas la rektaj rezultoj de impresoj de videbla lumo, kiel okazus en fotilo. Sed nur la plektiĝo kaj komparo de la akceptitaj lumaj impresoj kun la cerbe memorigitaj bildoj kreas la percepton, kiu post pli longa, atenta rigardado povas esti detaligita kaj «fajnigita».

Tiu rilato inter okula registro kaj cerba memoraĵo klarigas, kial oni multe pli rapide vide ekkonas aferojn, kiuj estas tre kutimaj, ol aferojn nekutimajn.

Teorioj pri la vida percepto[redakti | redakti fonton]

Dum la antikva epoko ekzistis diversaj teorioj pri la vida percepto: La percepta teorio de Eŭklido (365–300 a.K.) koncentriĝis pri problemoj de spaca percepto (ekzemple perspektivo kaj grandokonstanteco). Eŭklido supozis ke tiel nomataj «vidaj radioj», kiuj eliru de la homa okulo, sondis la ĉirkaŭaĵon kaj tiel kreis la vidan impreson en la cerbo, simile al blindulo, kiu per sia bastono sondas la ĉirkaŭaĵon. Aristotelo kontraŭe opiniis, ke lumo ekzistu sendepende de la homa okulo, ke ĝi eliru de luma fonto, reflektiĝu ĉe iuj objektoj kaj de tie trovu sian vojon al la okulo. Simile argumentis la percepta teorio de Empedoklo (492–432 a.K.): Li opiniis ke radioj eliru de la koloraj pigmentoj de la objektoj, trovu vojon al la okuloj kaj estu perceptataj, se ili trovas korespondon en la kapo («similaĵo perceptatas helpe de similaĵo»). Ĉiuj tiuj teorioj estis logikaj rezonoj sen praktikaj eksperimentoj aŭ observoj de la naturo.

Alhazen (965-1039) iris novan vojon por respondi al la demando, analizante la konstruon de la okulo. Li ekkomprenis la signifon de la lenso en la okulo kaj en sciencaj eksperimentoj malpravigis la teorion pri «vidaj radioj». Alhazen kiel unua pruvis, ke la vida percepto okazas en la cerbo, ne en la okulo. Eksperimente li krome pruvis, ke la vida percepto influatas pere de la personaj spertoj de homo. Vidu prie la verkon de Alhazen nome Libro de Optiko.

Leonardo da Vinci (1452–1519) malkaŝis multe pri la vidado, skribante: «La okulo havas solan centran linion kaj ĉiuj aferoj, de kiuj lumaj radioj per tiu linio atingas la okulon, estas bone vidataj. La okulo, de kiu al ni la sperto tiom klare malkaŝas la funkcion, de senfine granda nombro da aŭtoroj estis priskribita en difinita maniero, mi tamen trovas, ke estas tute alie.» Al la kompreno pri la ekzisto de la fovea (centra) kaj perifera vido li venis per observoj kaj optikaj eksperimentoj.

Senkonsciaj konkludoj dum vidado[redakti | redakti fonton]

Hermann von Helmholtz (1821-1894) de multaj sciencistoj konsideriĝas la patro de la moderna teorio pri vida percepto. Li komparis la okulon kun optikaj instrumentoj kaj trovis, ke la okula konstruo el mekanika vidpunkto estus kompare primitiva. El tio li konkludis, ke la rezulto de vidado —je pli granda parto ol antaŭe supozita— estas neŭrologia procedo okazanta en la cerbo, kaj ke la percepto nur eblas per senkonsciaj konkludoj per komparo de la novaj kaj kaj memorigitaj perceptaj spertoj.

Tiaj perceptaj spertoj estas ekzemple, ke lumo kutime venas de supre aŭ ke objektoj pli ofte estas vidataj de supre ol de malsupre. Aparte la studo de optikaj iluzioj montris, kiuj senkonsciaj konkludoj povas esti parto de la percepta procedo.

Alia speco de senkonsciaj konkludoj estas la percepto laŭ verŝajneco, kiu baziĝas sur la ofteco de jam faritaj similaj vidaj perceptoj[1].

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Malsanoj kaj malkapabloj[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri vid(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Elmeti la okulon kaj vidi nulon. 
  • Citaĵo
     Konfidu, sed vidu. 
  • Citaĵo
     Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]