Noktblindeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La noktblindeco estas stato kiu venas kun la malgrandigado de la funkcionado de la vidkapablo.

La ulo vidas en krepusko tre malbone, ĉar liaj okuloj ne povas akomodigi al la malgranda lumo. Ĝia kialo estas, ke la bastonetoj malfunkcionas, aŭ pereias. La ĉefaj kialoj estas la malestado de A-vitamino aŭ la retinitis pigmentosa, sed ĝi povas havi aliajn okazojn, ekzemple sindromo de Oguchi, kiu estas mutacio de geno de S-arrestino, aŭ la tipo de Nougaret, kiu estas aŭtosoma dominanta.

Tiel ni skribas ĉefe pri la malestado de A-vitamino. Pri retinitis pigmentosa temas en memstara artikolo.

Vido sur la vojo: maldekstre kun noktvido, dekstre noktblindeco.

Kialoj[redakti | redakti fonton]

La noktblindecon ofte okazas la malestado de A-vitamino. Tiu malhelpas la produktadon de purpurino, kiu estas baza proteino de la funkcionado de la vidado. La A-vitamino estas ne nur por vidado. Ĝi estas bezonata ankaŭ por la kreskado de hararo, por la kreskado de ostoj, kaj por la imuna sistemo, pleje kontraŭ aerovojaj malsanoj. Ĝi defendas ankaŭ la epitelon. Ĝi estas bezonata ankaŭ por la hormono de kreskado, precipe por la ostoj kaj dentoj.

En la evolvigintaj landoj ne la malesta enporto, sed la perturboj de metabolo okazas la malsanon. En malsanoj de digesta sistemo kreskas la risko de malesto de A-vitamino, kiu estas solvebla en graso. Ankaŭ la ofta trinkado de alkoĥolaĵoj malhelpas la sintezon de la A-vitamino el ĝiaj praŝtofoj. La malesto de zinko kaj fero gravidigas la malestadon.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

La aliaj simptomoj de la malestado de A-vitamino helpas distingi tion de la noktblindeco kaŭzita de aliaj okazoj.

La unuaj estas la difekto de la imuna sistemo, precipe kontraŭ la malsanoj de la aerovojoj. Karaktera estas ankaŭ la senapetito. Se la malesto daŭrigas, ankaŭ la haŭto kaj la mukozo malsanigas; la dentoj komencas malbonigi, la haroj igas frageblaj, la ungoj fendigas.

En pli severaj kazoj la okuloj sekas, la okuloj igas sentimaj kontraŭ la lumo, la korneo moligas. La sekado de korneo kaj konjunktivo povas ruinigi la vidadon, kaj blindigi la malsanulon. Ankaŭ la salivglanoj atrofias, la mukozo sekigas, la mundo itas, la haŭto sekigas, fendigas, korniĝas.

Troviĝebleco[redakti | redakti fonton]

La malesto de la vitamino estas plej pli ofta ĉe 2-5 jaraj infanoj, parte de ĝenerala subnutrado. En la evolvantaj landoj 230 milliono de infanoj suferas je la malestado, kaj el ili blindiĝas ĉiŭjare 350000, kaj 60% de tiuj ankaŭ mortas. Ankaŭ la gravidulinoj kaj mamnutrantaj patrinoj estas danĝeritaj je malesto.

La malesto en la evolutaj landoj estas rara, kaj iĝas al aliaj malsanoj, ekzemple rubeolo, morbilo, kaj malsanoj de intestoj.

Pli raraj estas malsanoj, kiuj direkte okazas noktblindecon.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

La malesto de A-vitamino estas kuracebla per A-vitamino kaj ĝiaj previtaminoj. Grandaj dozoj de A-vitamino helpas malrapidigi la retinitis pigmentosa.[1] En Ĉino jam antaŭ 3500 jaroj oni kuracis la noktblindecon per hepato, kiu estas riĉa en A-vitamino. La nunaj RDA dozoj estas:

  • Ĝis 1 jaro – 375 µg
  • 1-3 jaroj – 400 µg
  • 4-6 jaroj – 500 µg
  • 7-10 jaroj – 700 µg
  • Post 10 jaroj, viro – 1000 µg
  • Post 10 jaroj, virino – 800 µg

Se la A-vitamino estas donita en taŭga dozo, la noktblindeco kaŭzita per malesto de A-vitamino sanigas. Ĝi ne povas redoni la vidadon.

Antaŭmalhelpado[redakti | redakti fonton]

La antaŭmalhelpo estas la A-vitamino en taŭga dozo. La A-vitamino solvigas en graso, do la organismo povas ĝin enmagazenigi. La hepato de infanoj povas enmagazenigi la vitaminon por kelkaj semajnoj, la hepato de adultoj povas por unu jaro.

Por unu tago estas la dozo 0,8–1 mg, aŭ 5000 IU ĉe adultoj, kaj maksimume 8000 IU ĉe gravidulinoj. Ĝia plej pli naturaj fontoj estas la butero, ovo, hepato, reno, ruĝaj kaj flavaj fruktoj kaj legomoj (ekzemple tomato, karoto, oranĝo, kukurbo); tiujn koloron donas la karotino, kiu estas previtamino de A-vitamino. Ankaŭ la lakto kaj aliaj laktaĵoj, maraj fiŝoj, foliaj legomoj enhavas ĝin.

Oni ne konas metodon por antaŭmalhelpi la heredajn noktblindecojn.

Trodozado[redakti | redakti fonton]

La A-vitamino tre bone enigas, sed la organismo ne povas enigi ĝin, se ĝi estas trodozita. La adultoj ne povas toleri pli ol 3000 µg aŭ 10000 IU el ĝi.

Oni povas trodozi la A-vitaminon nature nur ekstreme, ekzemple per manĝado de hepato de bestoj vivitaj ĉirkaŭ polusoj. Oni ne povas trodozi la previtaminon karotino, ĉar ĝi estas sekure eligebla. Oni ne proponas hepaton por gravidulinoj, ĉar la bebo estas pli sentima kontrazŭ A-vitamino.

Pli ofta estas la trodozado per kapsuloj. La simptomoj de trodozado estas elfalado de hararo, ito de haŭto, senhaŭtado, kolorigado de haŭto, lacigado, naŭzo kaj malgrandigo de vidakreco. Ekstreme la hepato kaj lieno grandigas, kaj la uzanto povas mortigi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. P. Goodwin: Hereditary retinal disease. Curr Opin Ophthalmol. 2008 May;19(3):255-62. PMID 18408503