Empedoklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Empedoklo
Empedokles.jpeg
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 483 a.K.
en Agriĝento
Morto 423 a.K.
en Etna
Mortis pro falo [#]
Etno grekoj [#]
Lingvoj antikva greka [#]
Profesio
Okupo kuracistofilozofoverkisto • poeto [#]
Laborkampo filozofio [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Empedoklo (greke: Εμπεδοκλής; naskiĝis en -483(?) en Agrigento kaj mortis en -423(?)) estis greka filozofo, unu el la plej elstaraj de la pluralisma filozofia skolo.

La kvar elementa teorio pri la konsisto de la mondo estas origine atribuita al li. Li ankaŭ estis inter la unuaj, kiuj provis pruvi evoluon de ĉiuj estaĵoj el la praunuo, surbaze de agado de naturaj fortoj.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Empedoklo naskiĝis en Akragas, Sicilio (nun Agrigento). Dum lia vivo multe vagis en fremdlandoj. Empedoklo tre interesiĝis pri mistikismo kaj medicino, kaj kredis je reenkarniĝo.

La grava malkovro de Empedoklo estis, ke aero estas materio. Li metis malplenan kruĉon en la akvon kun la kruĉo malfermita malsupren, kaj per sia fingro fermis la truon ĉe la fundo de la kruĉo. La akvo ne povis eniri la kruĉon tiel longe kiel la fermis la truon. Empedoklo eksplikis, ke la aero ene de la kruĉo premas la akvon kaj ne enlasas ilin ene. Nur kiam li forigis sian fingron de la truo, la aero eliris el la kruĉo, kaj akvo de egala volumeno eniris ĝin.

Empedoklo verkis du librojn

"Pri Naturo" - scienca filozofia libro.
"La Libro de Purigoj" - libro de mistikismo, kiu traktis reenkarniĝojn.

La libroj de Empedoklo ne konserviĝis tute sed nur kelkaj fragmentoj el ili. Ĉi tiuj pasejoj instruas, ke li verkis siajn du librojn laŭ metriko (heksametro).

Koncerne la morton de Empedoklo, estas legendo, ke li sinmortigis saltante en la faŭkon de la vulkanakratero de la vulkano Etna, sed ĉi tiu legendo havas neniun konfirmon.

Kiel pitagora disĉiplo, Empedoklo estis vegetarano. [1]

La principoj de liaj instruoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la ĉefaj demandoj, kiuj maltrankviligis filozofion en la tempo de Empedoklo, estis "el kio konsistas la mondo?". La respondo de Empedoklo al ĉi tiu demando estis, ke ĉio en la mondo konsistas el miksaĵoj de la kvar ĉefaj elementoj (kiel estis generale kredinte dum longa tempperiodoj): fajro, aero, tero kaj akvo.

Ĉi tiuj fundamentoj, asertis Empedoklo, estas en si mem eternaj kaj neŝanĝeblaj - ĉiam ekzistis kaj ekzistos por ĉiam. Rezulte, Empedoklo argumentis, ke ĉiuj videblaj ŝanĝoj en nia mondo estas kvantaj anstataŭ kvalitaj ŝanĝoj.

Kiel kaŭzo de la ŝanĝoj okazantaj en nia mondo, Empedoklo proponis du fortojn, kiujn li nomis "amo" kaj "kverelo". Ĉi tiuj fortoj estas la kaŭzoj, kiuj pli kaj pli disigas nin inter la bazaj elementoj kaj tiel kreas la diversajn fenomenojn observitajn en nia mondo.

La teorio de Empedoklo pri la kvar elementoj poste estis akceptita de Aristotelo, kaj poste estis adoptita en malfrua greka filozofio kaj de la mezepokaj filozofioj, kaj kristanaj kaj islamaj. En la frua mezepoko, ĉe arabaj filozofoj kaj verkistoj troviĝis multaj pseŭdo-empedoklaj eseoj. La publikigo de Empedoklo igis falsistojn verki siajn eseojn baze kaj imitante lian verkon por doni al ili publikecon kaj kredindecon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spencer, Colin. The heretic's feast: A history of vegetarianism. UPNE, 1996. p. 63-64