Anaksimandro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anaksimandro, detalo de la Skolo el Ateno de Rafaelo, 1510-1511

Anaksimandro (greke Άναξίμανδρος, Anaxímandros) (-610-546) estis antaŭsokrata filozofo, samtempulo kaj postanto de Taleso.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anaksimandro, filo de Praksjades, naskiĝis en Mileto dum la tria jaro de la 42a olimpiado (konjekteble en -610)[1]. Laŭ Apolodoro el Ateno, li aĝis sesdek kvar jarojn en la dua jaro de la 58-a olimpiado (-547-546) kaj li mortis post malmulta tempo[2]. Disĉiplo de Taleso, li ŝajne estis ankaŭ unu el liaj parencoj (laŭ la Suido). Je la morto de Taleso, lin Anaksimandro postiris ĉekape de la Mileta skolo.

Diogeno Laertio transdiras amuzan anekdoton pri tiu filozofo. Rimarkinte, ke la infanoj lin mokis, kiam li kantis, li respondis, ke li devu lerni kiel kanti por la infanoj[3].

Anaximandro estis unu el tute unuaj filozofoj, kiu skribe registris siajn cerbumaĵojn kaj konsekvence liaj dokumentoj estis inter la unuaj grekaj prozaj tekstoj[4].

Ŝajne Pitagoro observis liajn instruadojn. Detempe de Platono lia filozofio forgesiĝis, sed dank'al Aristotelo, Teofrasto kaj kelkaj doksografoj konserviĝis kelkaj fragmentoj.

Laŭ Aeliano li kondukis kolonion al Apolonio sur la trakia marbordo de la Nigra maro[5], kio sugestas ke je ioma konateco li estis civitano.

La luna kratero Anaksimandro estis nomita honore al lin.

Teorioj[redakti | redakti fonton]

Principo[redakti | redakti fonton]

Anaksimandro estis la unua, kiu uzis la filozofiajn konceptojn de «elementoj», de «principo» kaj de «senlimo» (nefinio). Li tiel rigardis la ἀπείρων / apeírôn («senfino» aŭ «senlimo») kiel originalan substancon aŭ principon (ἀρχή / arkhế), fonton, kolektujon de tuto, eternan kaj nedetrueblan, la plena kaŭzo de la generado kaj la detruado de tuto[6]. Por Anaksimandro la principo de la aferoj do ne estas nenie difinita, ĝi ne estas unuo el la elementoj, kiel ĝi estis la kazo kun Taleso. Ĝi ne estas malpli io intera de la aero kaj de la akvo, aŭ de la aero kaj de la fajro, pli densa ol la aero kaj la fajro kaj pli subtila ol la akva kaj la grundo[7].

Li eksplikis, kiel formiĝas la kvar elementoj de la antikva fiziko (la aero, la grundo, la akvo kay la fajro) kaj, pro iliaj interagoj, kiel formiĝas la Tero kaj la individuoj, kiuj ĝin loĝas.

Kosmologio[redakti | redakti fonton]

Li estis la unua filozofo, kiu provis doni klarigon tute materian kaj mekanikan pri estiĝo de mondo kaj vivo.

Li estis la unua, kiu desegnis sur tabulo mapon de la tiam konata mondo.

Origino de la vivo[redakti | redakti fonton]

Anaksimandro estis la unua, kiu asertis, antaxu Darvino, ke la homoj devenas de ia speco de bestoj. Ankaŭ li diris, ke la unuaj bestoj naskiĝis de la malsekaĵo, envolvitaj de dornplenaj ŝeloj. Laŭmezure ili alproksimiĝis al la sekaj regionoj, la ŝeloj rompiĝis kaj eliĝis diferencaj specoj de vivaĵoj. Adonis li, ke de la Tero kaj la varmigitaj akvoj naskiĝis la fiŝoj kaj bestoj tre similaj al la fiŝoj, ke la homoj kreskiĝis ene de tiuj lastaj kaj la embrioj restis tie en la internaĵo ĝis la pubereco, tiam la fiŝsimilaj bestoj rompiĝis ellasante virojn kaj virinojn tute kapablajn zorgi pri si mem.

La homo kaj bestoj, do, estiĝis pro sinsekvo da aliformiĝoj. Tiel li estas la unua antaŭulo de evoluismo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hipolito, Refuto, I, 6.
  2. En lia Kronologio, tia kia transdirita de Diogeno Laertio, Vivadoj kaj doktrinoj de famaj filozofoj, II, 2.
  3. Diogeno Laertio, Vivadoj kaj doktrinoj de famaj filozofoj, II, 2.
  4. Laŭ Temistio, Oratoraĵo, 36.
  5. Aeliano, Variaj rakontoj, III, 117.
  6. Opinio dementida pro Pseŭdo-Plutarko, Opinioj de filozofoj (I, 3).
  7. Aristotelo, Pri la generado kaj pri la detruado (II, 5).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭsokrataj filozofoj

Mileta skolo : Taleso el Mileto · Anaksimandro · Anaksimeno

Pitagorana skolo : Pitagoro · Alkmeono el Krotono · Filolao el Krotono · Arkito el Tarento · Timeo el Lokreso

Efesa skolo : Heraklito — Elaja skolo : Ksenofano · Parmenido · Zenono el Elajo · Meliso el Samoso

Pluralismo : Anaksagoro · Empedoklo — Atomismo : Leŭkipo · Demokrito

La sofistoj : Protagoro el Abdero · Prodiko · Gorgio · Hippio · Critio

Diogeno el Apolonio