Anaksagoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri greka filozofo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Anaksagoro (mitologio).
Anaksagoro
Persona informo
Ἀναξαγόρας
Naskonomo Ἀναξαγόρας
Naskiĝo ĉ. 500 a.K.
en Klazomenai
Morto 428 a.K.
en Lampsacus
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofofizikistoastronomoverkisto vd
Laborkampo astronomiomatematikofilozofio vd
Filozofo
Skolo/tradicio Ionia Skolo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Anaksagoro

Anaksagoro (ĉ. 500 a.K.-428 a.K.) estis antaŭsokrata Greka filozofo. li estis ano de kio nuntempe nomiĝas la Ionia Skolo de filozofio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas ke li havis kelkajn proprietaĵojn kaj politikajn influojn en lia naskiĝurbo, Klazomenio en Malgranda Azio. Tamen, supozeble, li forlasis tion ĉar li timis ke tio barus liajn serĉojn por scio. Kvankam li estis Greko, li estis ankaŭ verŝajne civitano de Persio kaj eble soldato de la Persa armeo kiam Klazomenio subpremis dum la Ionia ribelo.

Dum li junis (ĉ. 464 a.K-462 a.K.) li iris al Ateno, kiu rapide estis iĝanta la centro de Greka Kulturo. Tie, li restis dum tridek jaroj. Perikliso lernis ami kaj admiri lin, kaj la poeto Eŭripido derivis per Anaksagoro entuziasmon por scienco kaj homaro. Kelkaj spertuloj diris ke eĉ Sokrato estis unu de liaj disĉiploj.

Anksagoro portis filozofion kaj la spiriton de scienca demandado el Ionia al Ateno. Li kreis novajn teoriojn pri universala ordo el siaj observaĵoj. Li klopodis fari sciencan klarigecon de eklipsoj, aerolitoj, ĉielarkoj, kaj la suno, kiun li priskribis kiel amaso de flamega metalo, pli granda ol la Peloponezo. Li diris ke la astroj estas amasoj de ŝtono, kiuj estas ŝiritaj de Tero kaj ekbrulitaj per rapida rotacio. Tamen, tiuj teorioj kondukis lin al kunpuŝiĝo kun la popolara kredo.

Anaksagoron arestis politikaj malamikoj de Perikliso pro akuzo de kontraŭagado al la establita dogmo de religio. Perikliso fine akiris lian liberigon, sed ankoraŭ li perforte foriris Ateno al Lampsakusio en Ionio (ĉ 434 a.K.-433 a.K.. Li mortis tie ĉirkaŭ la jaro 428 a.K. Civitanoj de Lampsakusio starigis altaron al Menso kaj Vero por la memoro de li, kaj observis la datrevenon de lia morto dum multaj jaroj.

Anaksagoro verkis libron pri filozofio, sed nur fragmentoj traekzistas per la konservado de Simplicio de Cilicio en la 6-a jarcento d. K.

Kosmologia teorio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj aĵoj ekzistis ek de la komenco, sed origine, ili ekzistis kiel infinitezime malgrandaj fragmentoj de ili mem, senfinaj en numbro kaj nemalimplikeble kombinitaj. Ĉiuj aĵoj ekzistis en tiu amaso, sed en konfuza kaj nedistingebla formo. Estis la semoj aŭ miniaturoj de greno kaj karno kaj oro en tiu primitiva miksaĵo, sed tiuj partoj simile naturata kun siaj tutoj devis eliminiĝi el la kompleksa amaso antaŭ ili ricevus nomojn kaj karakterizojn

Penso nous apartigis la similojn de la malsimilojn. Tiu stranga aĵo, nomita Penso estis ne malpli nelimebla ol la ĥaosa amaso, sed malsimile al la logos de Heraklito, ĝi staras pure kaj sendepende, aĵo de fajna tekso, simila en ĉiuj manifestadoj kaj ĉie same. Ĉi tiu aganto, posedinta ĉiujn scion kaj povon, estas speciale rigardita reganta ĉiujn formojn de vivo.

Penso kaŭzas moviĝon. Ĝi rotaciigis la primitivan miksaĵon komencanta en unu angulopunkto kaj iompostioma etendiĝis ĝis ĝi donis klarecon kaj realecon al la sumoj de similaj partoj, agante iom kiel centifrugilo, kaj finfine ĝi kreis la konan kosmon. Sed eĉ post kiam ĝi plejbone agis, la origina miksaĵo ne estis tute ordigita. Ne unu aĵo en la tuta mondo estas abrupte disigita, kvazaŭ per hakilfrapado, de la ceteraj aĵoj.

Notindas ke Aristotelo akuzas Anaksagoron pri ke li malsukcesas diferencigi inter "nous" kaj psyche (psiko), dum Sokrato (Platono, Phaedo, 98 a.K.) konatraŭas ke lia nous estas nur deus ex machina kiu si refuzas atribui desgenon kaj scion.

Anaksagoro signifas turnopunkton en la historio de filozofio. Kun li, spekulativo moviĝis el la Grekaj kolonioj kaj fiksiĝis ĉe Ateno. Per la teorio de etaj elementoj de aĵoj, kaj lia emfazo pri mekanikaj procezoj en la formiĝo de ordo, li pavimas la vojon por atoma teorio. Tamen, lia opinio ke ordo venas el penso sugestas la teorion ke naturo kreis per inteligenta forto

Teismo kaj Ateismo[redakti | redakti fonton]

Anaksagoro, la unua nedubita teisto, inter la filozofoj, estis eble la unua iam akuziĝis pri ateismo. --David Hume, The Natural History of Religion, Ĉapitro IV

Hume postulis ke la kialo por ke Ankasagoron akuzis pri ateismo estis ĉar li neis ke steloj, planedoj kaj aliaj kreitaj objektoj estis diaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]