Anaksagoro (mitologio)
Anaksagoro | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Argeus |
Infanoj | Alector |
Laŭ la helena mitologio, Anaksagoro aŭ Anaksagoraso (el la greka Αναξαγόρας, «reĝo de la merkatplaco») estis reĝo de Argolando kaj filo ĉu de Megapento, ĉu de lia filo Argeo.
Dum lia regado, la dio Dionizo frenezigis la virinaron, kaj la reĝo promesis rekompencon al tiu, kiu sukcesus resanigi ilin. Oni vokis Melampon, loka divenisto, sed la prezo kiun li postulis (triono de la reglando) estis troa laŭ Anaksagoro[1]. Tiam, la virinoj iĝis eĉ pli frenezaj, do la reĝo finfine konsentis peti helpon al la divenisto. Profitante la malesperan situacion, Melampo plialtigis sian postulon kaj petis kroman trionon de la reglando por lia frato Biaso, sukcese. Pro tio, dum kelkaj jaroj, Argolando estis dividitaj en tri regnojn.
Alternativa versio
[redakti | redakti fonton]Laŭ alternativa versio, tamen, tio ne okazis dum la regado de Anaksagoro, sed dum tiu, de sia avo Preto. Troviĝas ankaŭ rakonto laŭ kiu tiu, kiu suferis la mensan malsanon estis filo de Anaksagoro, anstataŭ la loka virinaro. Laŭ ĝi, Melampo oferis okson por paroli kun la vulturoj kiuj venos manĝi ĝian kadavron. La funebraj birdoj, krom laŭdi la festenon kaj memori la lastan (kiam la reĝo plenumis oferadon), klarigis al la divenisto la kialon de la malbeno: kiam la princo estis bebo, la granda kaj sangmakulita tranĉilo de lia patro timigis lin. Pro tio, Anaksagoro ĵetis ĝin for, kaj hazarde ĝi enbatis proksiman arbon kaj vundis ĝian hamadriadon. Ŝi tiam malbenis la princon, sed poste ŝi laŭpete instruis al Melampo la manieron liberiĝi el la malsano. Oni devis eltiri la tranĉilon el la arba trunko kaj boligi ĝin. La rusta akvo rezultanta, drinkata de la princo, nuligis la malbenon.
Post la morto de Anaksagoro, lia filo Alektoro heredis la reĝlandon[2]. Ilia dinastio daŭris pli ol tiu, de Melampo kaj Biaso, do posteulo de Anaksagoro nomiĝinta Kidanipo aŭ Kilabareso finfine sukcesis unuigi Argolandon denove.
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Argolando | Poste: | |
---|---|---|---|
Argeo | Anaksagoro | Alektoro, Melampo kaj Biaso |
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.18.4.
- ↑ Diodoro Sicila Historia biblioteko, 4.68.4.