Pronoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Poliniko donacas al Erifilo la kolieron de Harmonio, laŭ atika ruĝ-figura enoĥoo (ĉ. 450-440 a.K.). La avido posedi tiun magian objekton kaŭzis la morton de multaj membroj de la teba reĝa familio, kaj poste tiu arkadia, inkludite Pronoo.

Laŭ la helena mitologio, Pronoo (el la greka Πρόνοος) estis princo, filo de Fegeo, reĝo de Psofiso, en Arkadio[1]. Paŭzanio nomigis lin Temeno[2].

Pronoo iĝis fama pro la murdo de sia bofrato, Alkmeono. Tiu lasta forlasis sian edzinon, Arsinoo (fratino de Pronoo) kaj edziĝis sekrete al virino kiu postulis la faman kolieron de Harmonio, posedata tiam de Fegeo, por daŭrigi la geedzecon. Por akiri ĝin sen perforto, Alkmeono revenis al sia antaŭa hejmo kaj petegis ĝin ŝajnigante ke li bezonis la kolieron por donaci ĝin al la Orakolejo de Delfo kaj eviti tiel persekutadon fare de la Erinioj. Sed Fegeo eksciis la veron, kaj ordonis siajn filojn, Pronoo kaj Agenoro, murdi ilian eksbofraton.

Arsinoo, kiu sciis nenion, simple ĉeestis la (laŭ ŝi) senkialan mortigon de sia amata edzo, do ŝi solene malbenis la murdistojn, petegante ke ili mortu antaŭ la sekva nov-luno. Laŭ konsilo de Fegeo, Pronoo kaj Agenoro ekvojaĝis al Delfo por senpekiĝi, sed antaŭe ili klopodis konvinki sian fratinon retiri la malbenon, kaj devojiĝis por tion fari. La filoj kiujn Alkmeono havis kun sia nova edzino atendis ilin en tiu alternativa vojo kaj venĝeme mortigis ilin[3].

Paŭzanio ankaŭ rakontas tiun historion en sia Priskribo de Grekio, sed variigis la nomojn de la rolulojn: laŭ li, la gefiloj de Fegeo estis Temeno, Aksiono kaj Alfesibeo[2].

Aliaj roluloj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, Pronoo estas la nomo de la jenaj mitaj roluloj:

  1. Frato de Oresteo, laŭ alternativa versio[2]..
  2. Unu el la svatiĝantoj al Penelopo, de itaka origino. Odiseo mortigis lin, kune kun la ceterajn, post sia sekreta reveno al la insulo[4].
  3. Troja batalanto mortigita fare de Patroklo dum la sieĝo de la urbo[5].

Aliaj rolulinoj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

La plej elstaraj urboj en Etolio, Kalidono kaj Pleŭrono, ricevis siajn respektivajn nomojn el la eponimaj filoj de Pronoo, edzino de Etolo. Ĉi sube, ruinoj de Kalidono.

Pronoo (el la greka Προνόη, «singardo») nomiĝis ankaŭ la jenaj rolulinoj:

  1. Najado ligita al samnoma rivero en Likio. Ŝi rakontis al Kaŭno ĉion, kio okazis al lia fratino Bibliso (kiu sinmortigis), kaj konvinkis lin resti kune. Kompense pro la akompano, Pronoo petis la regadon de lando ĉu en Likio ĉu en Kario. Kaŭno kaj ŝi havis filon nomiĝintan Egialo, kiu heredis la reĝlandon post la morto de sia patro[6].
  2. Princino, filino de la reĝo Forbaso. Ŝi edziniĝis al Etolo, filo de Endimiono, kaj havis kun li du filojn: Pleŭrono kaj Kalidono, ambaŭ eponimoj de respektivaj urboj en Etolio[7].
  3. Filino de Melampo, reĝo de Argo, kaj Ifianiro, filino de Megapento. Oni konsideris ŝin divenistino, same kiel granda parto de sia familio[8].
  4. Nimfa patrino de la troja Laso, tiu kiu estis mortigita fare de Podalirio en la Troja milito[9].
  5. Filino de la river-dio Asopo. El rilato kun la mara dio Pozidono, ŝi iĝis la patrino de Foko[10].
  6. Unu el la nereidinoj, la kvin-dek maraj nimfoj, filinoj de Nereo kaj Doriso[11].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schmitz, Leonhard. Agenor. Ankaŭ ĉe Smith, William. Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology. Eld. Little, Brown and Company. Bostono, 1867. paĝ. 68. [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.24.4.
  3. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.7.5.
  4. Apolodoro. Epitomo, 7.26 kaj sekv.
  5. Homero. Iliado, 16.399.
  6. Konono, Διηγήσεις (Rakontoj), 2.
  7. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.7 [2]
  8. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.68.5 [3]
  9. Kinto el Smirno. Falo de Trojo, 6.497 [4]
  10. Skolioj pri Iliado, de Homero, 2.517.
  11. Heziodo. Teogonio, 240 [5]