Iliado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eldono de ĉirkaŭ 1572.

Iliado estas – kun Odiseado – atribuata al la pra-greka poeto kaj rapsodo Homero. Ĝi konsistas el dudek kvar libroj aŭ kantoj. Kompleksa kaj enciklopedia verko, ĝi estas konsiderata ĉefelemento de la Greka literaturo. Ĝi rakontas la eventojn de mallonga epizodo de la Troja milito: tiu pri la kolero de Aĥilo.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Patroklo kaj Aĥilo. Aĥilo bandaĝas la brakon de sia amiko.

La poemo rakontas militon inter Grekoj kaj Trojanoj, kiu daŭris dek jarojn, kaj originis el la forrabo de Helena, edzino de Menelao, reĝo de Sparto kaj frato de Agamemnono, fare de Pariso, filo de Priamo, reĝo de Trojo. La "Iliado" disvolviĝas tamen en kvindek unu tagoj en la naŭa milita jaro. Homero kantas la eventon ekirante de la priskribo de la kolero de Aĥilo, la plej forta el la Aĥajaj herooj: li rifuzas batali plu, ĉar Agamemnono, reĝo de Mikeno kaj ĉefo de la Aĥaja armearo, forprenis de li lian sklavinon Brizeida. En la sekva batalo la Grekoj suferas gravajn malvenkojn kaj la Troja heroo Hektoro mortigas Patroklon, la amikon de Aĥilo. La dua parto de la poemo pivotas ĉirkaŭ la violenta venĝo de Aĥilo, kiu mortigas Hektoron kaj trenas lian al ĉaro ligitan kadavron ĉirkaŭ la muregoj de Trojo: la "Iliado" finiĝas per la funebrado pri Hektoro kaj ne pritraktas la finon de la milito kiun venkas la Grekoj danke al la fama ruzaĵo de Odiseo pere de la ligna ĉevalo. Al la Troja milito estas ligitaj multnombraj mitoj de la klasika antikveco.

En la latina ekzistas eta epopeo Iliado Latina el la tempo de Nerono en kiu oni resumis la Grekan Iliadon. Danke al tiu Latina versio, Mezepoko konis la miton.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Iliado konsistas el 15.693 heksametraj versoj kaj estas disdividita en 24 kantojn.

Zeŭso ludas gravan rolon en la intrigo.
  • Unua kanto: Ekesto de la kolero de Aĥilo
    Apolono sendas peston sur la greka armeo, ĉar Agamemnono, la estro de la grekaj batalantoj, estis ofendinta la Apolonan pastron, Krizeson.
    Aĥilo vokas la grekan armeon al kunsido kaj ekkverelas kun Agamemnono, kiu intencas forpreni de li lian trofeon, la virgulinon Brizeidan. Aĥilo, la plej forta greka batalanto, ekkoleras kaj ne plu pretas partopreni la militon.
    Tetisa, la patrino de Aĥilo, iras al Zeŭso kaj petas, ke pro puno li lasu la Grekojn malvenki kontraŭ la Trojanoj.
  • Dua kanto: Preparo de la batalo
    Zeŭso sendas al Aĥilo sonĝon, kiu profetas lian baldaŭan morton.
    Por testi la batalemon de sia armeo, Agamemnono trompe proponas ĉesi la militon kaj hejmenveturi. Sed Odiseo kontraŭas kaj kapablas reentuziasmigi la batalantojn. Nestor memorigas la antaŭsignojn kaj ĵurojn el la komenco de la milito. La Greka kaj Troja armeoj prepariĝas por batalo.
  • Tria kanto: Duelo inter Pariso kaj Menelao
    Pariso proponas duelon al Menelao. Pariso estas venkita en tiu-ĉi duelo kaj Afrodito translokigas lin al Trojo en la ĉambron de Heleno.
  • Kvara kanto: Komenco de la unua ĝenerala batalo
    Zeŭso kunvokas la diojn kaj sendas Atenon al la Trojano Pandaros, por ke ŝi instigu lin, pafi al Menelao. Menelao nur malgrave vundiĝas, sed tamen tiu okazaĵo kaŭzas la unuan ĝeneralan batalon.
  • Kvina kanto: La heroaĵoj de Diomedeso
    Diomedeso estas vundita de Pandaro, sed Ateno refortigas lin, do ke sekve li mortigas Pandaron. Li ankaŭ trafas Eneon, kiu estas savita nur per la helpo de Afrodito. Diomedeso vundas Afroditon kaj Areson.
Hera, edzino de Zeŭso ludas kiel kontraŭanto de sia edzo en la verko.
  • Sesa kanto: Hektoro preparas sin por partopreni en la batalo
    Laŭ la konsilo de la viziulo Helenuso, Hektoro iras al Trojo kaj petas sian patrinon Hekubo oferi al Ateno.
    Hektoro adiaŭas sian edzinon Andromaka kun sia filo Astianakso sub la Pordoj Skeoj de la urbo.
    En la batalkampo Diomedeso renkontas sian sampopolanon Glaŭkon kaj kiel signo de amikeco ili interŝanĝas siajn armilojn.
    Ĉe la ĉefa pordego de Trojo, Hektoro renkontas sian edzinon Andromakon, kiu vizie antaŭdiras lian baldaŭan morton.
  • Sepa kanto: Duelo inter Hektoro kaj Ajakso
    Hektoro ofertas dueli kontraŭ iu el la Grekoj. Ajakso akceptas tiun defion kaj ambaŭ interbatalas sendecide ĝis la nokto.
    Konsilio en Troja petas Parison redoni Helenon al la Grekoj, sed Pariso rifuzas.
    Nokte la Grekoj pro timo konstruas fortresan muron ĉirkaŭ ilia ŝiparo.
  • Oka kanto: La dua tago de la batalo
    Zeŭso malpermesas al la dioj interveni en la milito, kies dua tago alportas senbridan bataladon. Spite al tiu malpermeso Hero kaj Ateno provas helpi la Grekojn sed estas revokita de Iriso.
    Je la fino de la tago la Grekoj estas grave batitaj kaj la Trojanoj sentime pasigas la nokton en la malferma kampo.
  • Naŭa kanto: Agamemnono ofertas al Aĥilo repacigon. Aĥilo rifuzas
    Dume la Grekoj estas senesperaj. Agamemnono rekonas sian eraron, kaj sendas ambasadoraron komponitan el Odiseo, Ajakso, Fenikso, kaj du anoncistoj por proponi kaj Brizeon kaj grandajn donacojn al Aĥilo, kiu estis kampadita ĉe siaj ŝipoj, se li volus reveni al milito. Aĥilo kaj sia kompano Patroklo bone ricevas la ambasadoraron, sed Aĥilo akre malakceptas la proponon de Agamemnono, kaj deklaras ke li revenos al batalo nur se la Trojanoj atingos liajn ŝipojn kaj minacos ilin per fajro. La ambasadoraro revenas manmalplene.
  • Deka kanto: Odiseo kaj Diomedeso penetras Trojon kaj rabas la ĉevalojn de Resoso
    Poste tiunokte, Odiseo kaj Diomedes forventuras al la Trojanaj linioj, kaj mortigas la Trojanan Dolon kaj okazigas ĥaoson en la kampadejo de kelkaj Trakaj aliancanoj de Trojo.
  • Dekunua kanto: La tria tago de la batalo; Nestoro petas Aĥilon pri helpo
    Matene, la batalo ardas kaj Agamemnono, Diomedeso, kaj Odiseo estas ĉiuj vunditaj. Aĥilo sendas Patroklon el sia kampadejo por informiĝi pri la grekaj malfacilaĵoj, kaj tie Patroklo estas kortuŝita pro parolado de Nestoro.
  • Dekdua kanto: Hektoro konkeras la grekan fortresan muron
    La Trojanoj atakas la muron de la Grekoj. Hektoro, ignorante averton, estras la teruran batalon. La Grekoj estas survoje venkitaj, la murega pordo estas rompita, kaj Hektoro atakas.
  • Dektria kanto: La batalo pri la grekaj ŝipoj
    Multaj perdoj ambaŭflanke. La Trojana divenisto Polidamo instigas Hektoron reveni kaj avertas lin pri Aĥilo, sed oni ignoris lin.
  • Dekkvara kanto: Plua batalado; Pozidono plifortigas la Grekojn
    Hero seksallogas Zeŭson kaj dormigas lin, permesante Pozidonon helpi la Grekojn, kaj la Trojanoj retiriĝas reen al la ebenaĵo.
  • Dekkvina kanto: Plua batalado; Apolo plifortigas la Trojanojn
    Zeŭso vekiĝas kaj koleriĝas pro la intervenon de Pozidono. Kontraŭ la pliiĝanta malkontento de la Grek-eltenaj dioj, Zeŭso sendas Apolon helpi la Trojanojn, kiuj iam denove rompas la muregon, kaj la batalo atingas la ŝipojn.
  • Deksesa kanto: Patroklo eniras la batalon kaj estas mortigita de Hektoro
    Patroklo ne eltenas nur rigardi plue, kaj petas Aĥilon permeson por defendi la ŝipojn. Aĥilo mildiĝas, kaj pruntas al Patroklo sian kirason, sed forsendas lin kun klara averto ne persekuti la Trojanojn. Patroklo estras la Mirmidonojn al la batalo kaj alvenas kiam la Trojanoj ekbruligas la unuajn ŝipojn. La Trojanoj foriras pro la subita atako, kaj Patroklo ekatakas mortigante la Trojanan heroon Sarpedon. Patroklo, ignorante la ordonon de Aĥilo, persekutas kaj atingas la pordegojn de Trojo, kie Apolo mem haltigas lin. Patroklo estas atakata de Apolo kaj Eŭforbo, kaj estas finfine mortigita de Hektoro.
Patroklo fare de Jacques-Louis David (1780).
  • Deksepa kanto: Batalo pri la kadavro de Patroklo
    Hektoro prenas la kirason de Aĥilo el la falinta Patroklo, sed oni aranĝas luktadon ĉirkaŭ la korpo de Patroklo.
  • Dekoka kanto: Aĥilo ekscias pri la morto de sia kamarado Patroklo kaj decidas puni Hektoron
    Aĥilo freneziĝas pro doloro kiam li ekscias pri la morto de Patroklo, kaj ĵuras venĝon kontraŭ Hektoro; ankaŭ lia patrino Tetiso doloriĝas konante, ke Aĥilo estas destinita al juna mortiĝi se li mortigas Hektoron. Aĥilo urĝas helpi rekuperi la korpon de Patroklo, sed tiu ne havas kirason. Aĥilo koleriĝas antaŭ la Greka murego. La Trojanoj estas timigitaj pro lia aspekto kaj la Grekoj sukcesas forporti la korpon de Patroklo. Denove Polidamo urĝas Hektoron retiriĝi en la urbon, denove Hektoro malakceptas, kaj la Trojanoj kampadiĝas en la ebenaĵo je la noktiĝo. Patroklo estas funebrata, kaj dume, je peto de Tetizo, Hefesto fabrikas novan serion de armiloj por Aĥilo, inter kiuj estas rimarkinde forĝita ŝildo.
  • Deknaŭa kanto: Repaciĝo inter Aĥilo kaj Agamemnono
    Matene, Agamemnono donas al Aĥilo la promesitajn donacojn, inklude Brizeon, sed li estas indiferenta el ili. Aĥilo fastas dum la Grekoj manĝas, zonligas sian novan kirason, kaj prenas sian grandan glavon. Lia ĉevalo Ksantos profetas al Aĥilo lian morton. Aĥilo ŝoforas sian ĉaron al la batalo.
  • Dudeka kanto: Aĥilo eniras la batalon
    Zeŭso nuligas la malpermeson pri la interveno de dioj, kaj tiuj libere ekintervenas ambaŭflanke. La atako de Aĥilo, arda je kolero kaj doloro, estas terura, kaj li mortigas multajn.
  • Dudekunua kanto: Kverelo inter la dioj kiuj parte favoras Trojon parte la Grekojn
    Fuĝiginte la Trojanojn antaŭ li, Aĥilo duonigas ilin ĵetante ilin al la rivero Skamandro, mortigas ilin kaj plenigas la riveron je mortintoj. La rivero, kolera pro la mortigado, frontas Aĥilon, sed ĝi estas venkita per ŝtormo de Hefesto. La dioj mem luktas inter si mem. La grandaj pordegoj de la urbo estas malfermaj por akcepti la retiriĝintajn Trojanojn, kaj Apolo forigas Aĥilon for el la urbo ŝajnigante sin Trojano.
Morta korpo de Hektoro estas reportata en sieĝata Trojo - sceno el roma sarkofago el la jaroj 180 - 200.
  • Dudekdua kanto: Aĥilo mortigas Hektoron
    Kiam Apolo montriĝas sin mem al Aĥilo, la Trojanoj jam estis retiriĝintaj sendanĝere en la urbon, ĉiuj escepte Hektoro, kiu, dufoje ignorinta la konsilojn de Polidamo, sentas honton de fuĝo kaj decidas fronti Aĥilon, spite la plendojn de Priamo kaj Hekabo, siaj gepatroj. Kiam Aĥilo alproksimiĝas, la elano de Hektoro malsukcesas, kaj li estis kaptita ĉe la urbo fare de Aĥilo. Finfine, Ateno haltigas lin, kaj li turniĝas por fronti sian malamikon. Post mallonga lukto, Aĥilo frapas Hektoron ĉe la kolo. Antaŭ mortiĝi, Hektoro rememorigas al Aĥilo, ke ankaŭ li estas destinita mortiĝi en la milito. Aĥilo prenas la korpon de Hektoro kaj malhonorigas ĝin.
  • Dudektria kanto: Funebra ceremonio honore al Patroklo
    La fantomo de Patroklo venas al Aĥilo en sonĝo kaj urĝas la funebron de sia korpo. La Grekoj faras tagon de funebraj ludoj, kaj Aĥilo disdonas premiojn.
  • Dudekkvara kanto: Aĥilo transdonas la senhonorigitan kadavron de Hektoro al ties patro Priamo
    Trista pro la plua misuzado fare de Aĥilo de la korpo de Hektoro, Zeŭso decidas, ke ĝi estu redonita al Priamo. Kondukita de Hermes, Priamo eliras el Trojo, tra la ebenaĵoj, kaj eniras en la kampadejo de la Grekoj nenotite. Li kaptas Aĥilon je la genuoj kaj reklamas la korpon de sia filo. Aĥilo estas kortuŝita, kaj ambaŭ bedaŭras la perdojn pro la milito. Post manĝo, Priamo portas la korpon de Hektoro reen en Trojon. Hektoro estas entombigita, kaj la urbo funebras.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Hipno kaj Tanato portantaj la korpon de Sarpedono el la batalkampo de Trojo; detalo el Atika blanka-fona "lekito", ĉirkaŭ 440 a.K.

Multaj roluloj de Iliado estas katalogitaj; la dua duono de la Libro Dua, nome la "Katalogo de Ŝipoj", listigas la komandantojn kaj la kohortojn; la batalscenoj supraĵe aludas rapide aliajn minorajn rolulojn.

Aĥajoj/Grekoj[redakti | redakti fonton]

Aĥilo kaj Patroklo[redakti | redakti fonton]

Aĥilo lamentanta la morton de Patroklo (1855) fare de la rusa historipentristo Nikolaj Ge (Belarusia Nacia Artomuzeo, Minsko).

Oni multe studis kaj eĉ polemikis pri la naturo de la rilatoj inter Aĥilo kaj Patroklo, ĉu tiuj povus esti priskribitaj kiel seksamaj aŭ ne. Kelkaj fakuloj pri klasika Grekio kaj helenisma Ateno rigardis ilin kiel pederastiaj,[2] dum aliaj vidis ilin kiel platonisma milit-ligo.[3]

Trojanoj[redakti | redakti fonton]

  • La Trojanoj
    • Dardano – Unua reĝo de Trojo, kaj li origine nomis la urbon Dardania (Dardanio).[4]
    • Hektoro – Princo de Trojo, filo de la reĝo Priamo, kaj la plej elstara militisto inter Trojanoj.
    • Eneo – filo de Anĥiso kaj Afrodito.
    • Deifobo – frato de Hektoro kaj Pariso.
    • Pariso – Princo de Trojo, filo de reĝo Priamo, kaj amanto kaj seksalloganto de Helena de Trojo.
    • Priamo – la aĝa reĝo de Trojo.
    • Polidamas, Polidamo aŭ Polidamanto – prudenta komandanto kies konsilo estas ignorita; li estas protektanto de Hektoro.
    • Agenor, filo de Antenoro – Trojana militisto kiu klopodas luktadi kontraŭ Aĥilo (Libro XXI).
    • Sarpedono, filo de Zeŭso – mortigita de Patroklo. Li estis amiko de Glaŭko kaj kunestro de la Likianoj (luktantaj por la Trojanoj).
    • Glaŭko, filo de Hipoloĥo – amiko de Sarpedono kaj kunestro de la Likianoj (luktantaj por la Trojanoj).
    • Eŭforbo – unua Trojana militisto kiu vundis Patroklon.
    • Dolono – spiono en la kampadejo de la grekoj (Libro X).
    • Antenoro – konsilisto de la reĝo Priamo, kiu proponas redenon de Helena porfinigi la militon.
    • Polidoro – filo de Priamo kaj Laotoa.
    • Pandaro – fama arkopafisto kaj filo de Likaono.
  • Trojaninoj
    • Hekubo (antikve-greke Ἑκάβη) – edzino de Priamo; patrino de Hektoro, Kasandro, Pariso, kaj aliaj.
    • Helena (Ἑλένη) – filino de Zeŭso; edzino de Menelao; kromedzino unue de Pariso, poste de Deifobo; ties forporto fare de Pariso reen al Trojo okazigis la militon.
    • Andromaka – Princino de Trojo, edzino de Hektoro, patrino de Astianakso.
    • Kasandro – filino de Priamo.
    • Brizeis – Trojanino kaptita de Aĥilo el antaŭa sieĝo, pro kio venas kverelo de Aĥilo kun Agamemnono.

Dioj[redakti | redakti fonton]

Busto de Zeŭso.

En la literaturigita Troja Milito de la Iliado, la dek du Olimpaj gedioj kaj minoraj diaĵoj luktas inter si kaj partoprenas en la homaj militaferoj, ofte interferante ĉe homoj por kontraŭi aliajn diojn. Malkiel ĉe iliaj priskiriboj en la greka religio, la portretoj fare de Homero de la dioj kongruas kun liaj rakontaj celoj. La dioj en la tradiciaj pensaro ka jdiskurso de la kvar-jarcentaj atenanoj ne similas al tiuj kiuj estas familiaraj en Homero.[5] La klasika historiisto Herodoto diras, ke Homero kaj Heziodo, lia samtempulo, estis la unauj verkistoj kiuj nomas kaj priskribas la aspekton kaj karakteron de la dioj.[6]

Mary Lefkowitz (2003)[7] studis la elstarecon de la gedia agado en la Iliado, klopodante respondi la demandon ĉu dia interveno estas diskreta okazo aŭ ne, aŭ ĉu tiaj gediaj kondutoj estas simplaj homkarakteraj metaforoj. La intelektula intereso de la klasikepokaj aŭtoroj, kiel Tucidido kaj Platono, estis limigita al sia utileco kiel "vojo por paroli pri la homa vivo pli ol priskribo aŭ vero", ĉar, se la dioj restas religiaj figuroj, pli ol homaj metaforoj, ilia "ekzisto" — sen la fondo de dogmo aŭ de unu biblio de kredoj — poste permesis al la greka kulturo la intelektan amplekson kaj liberon por alvoki la diojn kiu kongruas kun la religiaj funkcioj kiujn ili postulas kiel popolo.[7][8] La religio ne havis fondinton kaj ne estis la kreaĵo de inspirita instruisto, kio male estis popularaj originoj de ekzistantaj religioj en la mondo.[9] La individuoj estis liberaj por kredi tion kion ili deziras, ĉar la greka religio estis kreita ekster la interkonsento de la popolo. Tiuj kredoj koincidas kun la pensaro pri la dioj en politeisma greka religio. Adkins kaj Pollard (2020/1998), samopinias kun tio dirante, “la fruaj grekoj personigis ĉiujn aspektojn de sia mondo, kaj natura kaj kultura, kaj siajn espertojn pri ĝi. La tero, la maro, la montoj, la riveroj, kutima juro ("themis"), kaj la propra havaĵo en la socio kaj estis ĉiuj viditaj laŭ terminoj kaj personaj kaj naturalismaj.”[10] Kiel rezulto de tiu pensaro, ĉiu dio aŭ diino, en la plurdeisma greka religio estas atribuata al aspekto de la homa mondo. Por ekzemplo, Pozidono estas la dio de la maroj, Afrodito estas la diino de la beleco, Areso estas la dio de milito, kaj tiel plu ĉe multaj aliaj dioj. Tiel estas kiel la greka kulturo estis difinita kiel multaj atenanoj sentis la ekziston de dioj pere de la dia interveno en gravaj okazaĵoj de iliaj vivoj. Ofte ili trovis tiujn okazaĵojn misteraj kaj neklarigeblaj.[5]

Psikologo Julian Jaynes (1976)[11] uzas la Iliadon kiel ĉefa pruvaro por sia teorio de la "Duĉambra Menso", kio asertas, ke ĝis ĉirkaŭ la tempo priskribita en la Iliado, homoj havis tre diferencan pensmanieron disde la nuntempaj homoj. Li diras, ke homoj en tiu epoko ne havis tion kion oni nomas nuntempe "konscio". Li sugestas, ke homoj aŭdis kaj obeis ordonojn el tio kion ili identigis kiel dioj, ĝis la ŝanĝo en la homa pensmaniero kiu enkondukis la motivigan forton en la konscia memo. Li indikas, ke preskaŭ ĉiu ago en la Iliado estas direktigita, okazigita aŭ influita de dio, kaj ke la plej fruaj tradukoj montras rimarkindan mankon de vortoj sugestantaj pensojn, planadon aŭ enrigardon. Tiuj kiuj ja aperas, li argumentas, estas misinterpretoj faritaj de tradukistoj trudantaj modernan pensmanieron en la rolulojn.[11]

Dia interveno[redakti | redakti fonton]

Sandro Botticelli: Juĝo de Pariso, 1485–1488, tempero sur kanvaso.

Kelkaj fakuloj kredas, ke la dioj povis interveni en la mondo de mortontoj pro la kvereloj kiujn la dioj povis havi inter ili mem. Homero interpretas la tiaman mondon uzante la pasion kaj emocion de dioj kiel determinantaj faktoroj de tio kio okazas je la homa nivelo.[12] Elstara ekzemplo el unu el tiaj rilatoj en la Iliado okazas inter Atena, Hera, kaj Afrodito. En la fina libro de la poemo, Homero verkis, “Li ofendis Atenan kaj Heran—ambaŭ diinoj.”[13] Atena kaj Hera estas enviaj kontraŭ Afrodito pro la kverelo pri beleco en la Monto Olimpo en kiu Pariso elektis Afroditon kiel la plej bela diino super kaj Hera kaj Atena. Wolfgang Kullmann krome sekvas dirante, “La seniluziiĝo de Hera kaj de Atena pro la venko de Afrodito en la Juĝo de Pariso determinas la tutan konduton de ambaŭ diinoj en La Iliado kaj estas la kaŭzo de ilia hato kontraŭ Pariso, la Juĝisto, kaj kontraŭ lia urbo, Trojo.”[12] Hera kaj Atena poste plue subtenas la fortojn de Aĥajoj laŭlonge de la tuta poemo, ĉar Pariso estas parto de Trojanoj, dum Afrodito helpas Parison kaj la Trojanojn. La emocioj inter la diinoj ofte transiras al agadoj kiujn ili entreprenas en la mondo de mortontoj. Por ekzemplo, en la Libro 3 de la Iliado, Pariso defias ĉiujn el la Aĥajoj al unupersona batalo kaj Menelao akceptas. Menelao estis dominanta la batalon kaj estis mortigonta Parison. “Nune li estis forkurinta lin kaj ricevinta senmortan glorion sed Afrodito, filino de Zeŭso, estis pretega marki, rompis la krudledan ŝnuron.”[13] Afrodito intervenis per sia propra intereso por savi Parison el la kolero de Menelao ĉar Pariso estis helpinta ŝin en la konkurenco pro beleco. La partianeco de Afrodito por Pariso okazigas konstantan intervenon fare de aliaj dioj, speciale por fari motivigajn diskursojn por siaj respektivaj protektatoj, dum ofte ili aperas en la formo de homa estaĵo kun kiuj oni estas familiare alkutimiĝintaj.[12] Tiu konekto de emocioj al agoj estas ĝuste unu ekzemplo el multaj kiuj povas okazi tra la tuta poemo.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Nostos[redakti | redakti fonton]

"La reveno de Odiseo", ilustraĵo de E. M. Synge el la verko de 1909 Story of the World. Odiseo estos la personigo de la koncepto de "reveno".

Nostos, la reveno, okazas sepfoje en la poemo (2.155, 2.251, 9.413, 9.434, 9.622, 10.509, 16.82). Kiel temo, la koncepto de "reveno" estas tre uzita en la literaturo de Antikva Grekio, speciale por la destino de la atreidoj, Agamemnono kaj Odiseo. Ĉe tiu lasta, reveno estos la temo de la alia epopeo de Homero, nome la Odiseado.

La reveno estas malebla antaŭ venki kaj rabadi Trojon. Pro tio la daŭro de la milito, ties multaj prokrastoj kaj meandroj, rilatas al la malproksimigo de la fina reveno. El historia, socia kaj kultura vidpunktoj la reveno de maristaj popoloj tute rilatas al iliaj propraj vivkondiĉoj, ĉu por komerco ĉu por milito, kaj tre fote or ambaŭ.

Kleos[redakti | redakti fonton]

Kleosκλέος», «gloro», «famo») estas la koncepto de gloro akirita en heroa batalo.[14] Por la majoritato de la grekaj invadantoj de Trojo, kaj partikulare por Odiseo, kleos estqs akirata per venka nostos (reveno hejmen). Tamen, Aĥilo devas elekti nur unu de la du premioj, ĉu nostos ĉu kleos.[15] En la Libro 9a (IX. 410–16), li parolas emocie al la senditoj de Agamemnono (Odiseo, Fenikso kaj Ajakso) petegante sian realigon al la batalo ĉar devas elekti inter du destinoj (διχθαδίας κήρας, 9.411).[16]

Rezignante pri sia nostos, li akiros la plej grandan premion nome kleos aphthitonκλέος ἄφθιτον», «senmorta famo»).[16] En la poemo, afhthitonἄφθιτον», «senmorta») estas uzata aliajn kvin fojojn,[17] kaj ĉiufoje tiu apero rilatas al po unu objekto: nome la sceptro de Agamemnono, la rado de Hebo, la ĉaro, la domo de Pozidono, la trono de Zeŭso, la domo de Hefesto. La tradukisto Richmond Lattimore[18] faras, ke kleos afhthiton estu ĉiam senmorta, kio indikis la mortontecon de Aĥilo substrekante lian pli gravan premion reveninte de la batalo de Trojo.

La koncepto de "kleos" estas ofte reprezentata per la premioj akiritaj en batalo. Kiam Agamemnono ricevis Brizeis el Aĥilo, forprenis el li parton de la "kleos" kiun li estis akirinta. La ŝildo de Aĥilo, prilaborita de Hefesto kaj donacita fare de lia patrino Tetis, montras bildon de steloj en la centro. La steloj konotacias imagojn de la profundeco de la graveco de ĉiu unuopa homo, sen atenti ĉu estas heroa aŭ ne, en la perspektivo de la tuta kosmo.

Timê[redakti | redakti fonton]

Proksima al la koncepto de kleos estas tiu de timê («respekto» aŭ «honoro»), nome koncepto kiu indikas la respekton kiun homo akumulas laŭlonge de sia vivo. La problemoj de la grekoj ekas per la konduto malmulte honorinda fare de Agamemnono. La hato de Aĥilo pro lia konduto kondukas al la ruinigo de la milita flanko de la aĥajoj. Ankaŭ aliaj roluloj estas pritaksataj depende de la respekto akirita per la respektiva konduto. Tiu koncepto klare sugestas la aristokratecajn sintenojn de la pragrekaj tempoj de Homero.

Kolero[redakti | redakti fonton]

La kolero de Aĥilo, fresko de Giovanni Battista Tiepolo (1757, Villa Valmarana ai Nani, Vicenza).

La poemo ekas per la vorto μῆνιν («kolero», «furio»), kiu estas la ĉefa temo de la Iliado: nome la kolero de Aĥilo. Lia persona kolero kaj vundita vanteco pelas la historion: la grekoj malvenkas en la bataloj, Patroklo mortas fare de Hektoro kaj Trojo falas. Kolerigita pro la agado fare de Agamemnono, Aĥilo petas al sia patrino Tetis, ke ŝi persvadu Zeŭson por ke tiu helpu la trojanojn. Dume, Hektor estris la trojanojn atakante la grekojn. Post la morto de Patroklo, Aĥilo revenis al la batalo.

Destino[redakti | redakti fonton]

La destino (nomita ankaŭ fato) pelas la plej grandan parton de la okazaĵoj de la Iliado. Post la establado de la destino (komuna afero al la greka tragedio), la dioj kaj la homoj eltenas ĝin, nek estas kapablaj nek estas pretaj defii ĝin. Oni ne konas kiel oni establas la destinon, sed tio estas dirata de la fato kaj de Zeŭso pere de la sendado de aŭguroj al viziuloj kiel Kalĥaso. Kaj homoj kaj dioj parolas konstante pri heroeca akceptado kaj malkuraĝa fuĝado el la programita destino.[19] La destino ne determinas ĉiujn agojn, aferojn kaj okazaĵojn, sed ja determinas la rezulton de la vivo; antaŭ mortigi lin, Hektoro nomas "stulto" Patroklon por eviti malkuraĝojn en la destino: [20]

Danke al la dia helpo, Eneo fuĝas el la kolero de Aĥilo kaj survivas post la Troja Milito. Ĉu la gedioj povas aŭ ne povas modifi la destinon, ili subtenas ĝin, spite la fakton, ke tiu kontraŭdiras iliajn homajn fidelecojn. Tiel, la mistera deveno de la destino estas iu povo trans la gedioj. La destino implicas la triopan kaj primitivan disdividadon de la mondo, kiun Zeŭso, Pozidono kaj Hadeso faris post ili elpostenigis sian patron, Krono, por ties dominado. Zeŭso ekhavis la Aeron kaj la Ĉielon, Pozidono la akvojn kaj Hadeso la grekan submondon, nome la tero de la mortintoj, sed ili kunhavas la dominadon de la Tero. Spite la surterajn povojn de la olimpaj dioj, nur la Tri Destinoj establas la destinon de la homo.

Menis[redakti | redakti fonton]

The Wrath of Achilles (La kolero de Aĥilo, 1819), de Michel Drolling.

La dekomenca vorto de la poemo, μῆνιν (mēnin, akuzativo de μῆνις, mēnis, «kolero, rabio, furio»), establas la ĉefan temon de la Iliado: nome la «Kolero de Aĥilo».[21] Lia persona kolero kaj la vanteco de la vundita soldato pelas la historion: la grekoj malfortiĝas en la batalo, la murdoj de Patroklo kaj Hektoro kaj la falo de Trojo. En la Unua Libro, la kolero de Aĥilo aperas por la unua fojo en la kunsido konvokita de Aĥilo, inter la grekaj reĝoj kaj la viziulo Kalĥaso. La reĝo Agamemnono malhonorigas Krizeson, la trojana pastro de Apolo, kiam malakceptas per minaco la redono de lia filino, Krizeis, spite la memoferon proponita de «sennombraj donacoj».[22] La insultita pastro preĝas por akiri la helpon de sia dio, kaj naŭtaga pluvo de sagoj pro dia plago falas sur la grekoj. Krome, en tiu kunsido, Aĥilo akuzas Agamemnonon kiel «la plej avarema por akirado de ĉiuj homoj».[23]

Influo super artoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

La Iliado estis normiga verko de granda gravo jam en Klasika Grekio kaj tiel restis tra la Helenisma kaj Bizanca periodoj. Temoj el la Troja Milito estis favoritaj inter grekaj dramaturgoj. La trilogio de Esĥilo nome Oresteia, enhavanta Agamemnonon, La trinkujportantoj, kaj La Eŭmenidoj, sekvas la historion de Agamemnono post sia reveno el la milito. Homero faris grandan influon en la kulturo de Eŭropo pro la reapero de la intereso por la Antikva Grekio dum la Renesanco, kaj la Iliado restas la unua kaj plej influa verko de la Okcidenta kanono. En sia kompleta formo la teksto venis al Italio kaj al okcidenta Eŭropo jam en la 15a jarcento, ĉefe tra tradukoj al la Latino kaj al la popolaj lingvoj.

Miniaturo kiu montras William Caxton prezentanta ekzempleron de la Recuyell of the Historyes of Troye al Margareta de Jorko.

Antaŭ la enkonduko de la poemo mem, mallongigita latinlingva versio de la poemo, konata kiel la Ilias Latina, jam estis studita kaj legita kiel baza lernolibro. Okcidento malfidis je Homero en la konsidero ke pli realismaj estis la rakontoj de la Troja Milito verkita de Dareso kaj Diktiso el Kreto, kiuj supozeble atestis en la okazaĵoj. Tiuj estis la bazo de kelkaj popularaj mezepokaj kavaliraj libroj, ĉefe de tiuj de Benoît de Sainte-Maure kaj Guido delle Colonne. Tiuj siavice transiĝis al multaj aliaj eŭropaj lingvoj, kiel la unua presita en angla nome en 1473, Recuyell of the Historyes of Troye. Sekvis aliaj verkoj kaj, eĉ sen Homero, la historio de la Troja Milito restis centra al la okcidenta eŭropa mezepoka kulturo kaj ties sento de identeco.

William Shakespeare uzis la historion de Iliado kiel fonta materialo por sia teatraĵo Troilus and Cressida, sed fokuse al mezepoka legendo, nome la amafero de Troilo, filo de la reĝo Priamo de Trojo, kaj Kresido, filino de la Troja pastro Kalĥaso. La teatraĵo, ofte konsiderata komedio, rompas la tradiciajn komprenojn de la Troja Milito kaj priskribas Aĥilon kiel malkuraĝa, Ajakson kiel seningenia, senpensa pagosoldato ktp.

La poemo de Robert Browning nome Development studas lian infanaĝan enkondukon al la temaro de la Iliado kaj lian plezuron por la epopeo, same kiel la siatempajn debatojn pri ties aŭtoreco.

Laŭ Sulejman al-Bustani, poeto de la 19-a jarcento kiu faris la unuan araban tradukon de la Iliado, la epopeo ebla estis cirkulanta en siriaj kaj pahlaviaj tradukoj dum la frua Mezepoko. Al-Bustani atribuis al Teofilo de Edeso la sirian tradukon, kiu supozeble (kun la greklingva originalo) amplekse legata kaj aŭdata fare de la studentoj de Bagdado en la komenco de la Abasida Kaliflando, kvankam tiuj fakuloj neniam klopodis traduki ĝin al la oficiala lingvo de la imperio, nome la araba. La Iliado estis ankaŭ la unua kompleta eposa poemo tradukita al araba el eksterlanda lingvo, per la publikigo de la kompleta verkaro de Al-Bustani en 1904.[24]

Kino kaj televido[redakti | redakti fonton]

La troja ĉevalo el la filmo Trojo (Troy) de 2004 estis donacita de la produktoroj al la turka urbo Çanakkale.
  • Helena de Trojo (Helen of Troy). Usono-Italio, 1956. Reĝisoro: Robert Wise. Geaktoroj: Jacques Sernas, Rossana Podestà, Niall McGinnis, Robert Douglas, Stanley Baker, Torin Thatcher.
  • La kolero de Aĥilo (L'ira di Achille / Fury of Achilles). Italio, 1962. Reĝisoro: Marino Girolami. Geaktoroj: Gordon Mitchell, Jacques Bergerac, Cristina Gaioni, Gloria Milland, Piero Lulli, Roberto Risso.
  • Trojo (Troy). Usono, 2004. Reĝisoro: Wolfgang Petersen. Geaktoroj: Brad Pitt, Eric Bana, Orlando Bloom, Diane Kruger, Brian Cox, Peter O'Toole.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lattimore, Richmond. (2011) The Iliad of Homer. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-47049-8.
  2. Esĥilo portretas tion en la Fragmento 134a.
  3. Hornblower, S. kaj A. Spawforth (1998). The Oxford Companion to Classical Civilization. pp. 3, 347, 352.
  4. Homero, Iliado (3:38, 7:89)
  5. 5,0 5,1 Mikalson, Jon. (1991) Honor Thy Gods: Popular Religion in Greek Tragedy. Chapel Hill: University of North Carolina Press.
  6. Homer's Iliad, Classical Technology Center.
  7. 7,0 7,1 Lefkowitz, Mary (2003). Greek Gods, Human Lives: What We Can Learn From Myths. New Haven, Conn: Yale University Press.
  8. Taplin, Oliver (2003). "Bring Back the Gods." The New York Times (14a de decembro).
  9. Lawson, John. (2012) Modern Greek Folklore and Ancient Greek Religion:A Study in Survivals. Cambridge University Press.
  10. “Greek religion”, Encyclopædia Britannica.
  11. 11,0 11,1 Jaynes, Julian. (1976) The Origin of Consciousness in the Breakdown of the Bicameral Mind. p. 221
  12. 12,0 12,1 12,2 (1985) “Gods and Men in the Iliad and the Odyssey”, Harvard Studies in Classical Philology 89, p. 1–23. doi:10.2307/311265. 
  13. 13,0 13,1 Homer. (1998) The Iliad. New York: Penguin Books.
  14. El concepto del héroe en la civilización griega. Athome.harvard.edu. Arkivita el la originalo je 21a de aprilo 2010. Alirita 2010 -04-18.
  15. introductiontohomer.html Los héroes y la Ilíada homérica. Uh.edu. Alirita 18a de aprilo 2010.
  16. 16,0 16,1 Volk, Katharina. ΑΦΘΙΤΟΝ ΑΦΘΙΤΟΝ Revisited. Filología clásica, vol. 97, No. 1 (januaro 2002), pp. & Nbsp; 61–68.
  17. II. 46, V. 724, XIII. 22, XIV. 238, XVIII. 370
  18. Richmond Lattimore (1906 - 1984): usona poeto kaj klasikisto konata pro siaj tradukoj de verkoj de la Antikva Grekio, ĉefe de la Iliado kaj de la Odiseado.
  19. El destino tal como se presenta en "La Ilíada" de Homero (el Retarkivo 20190513124840), Everything2
  20. Guía de estudio Iliad, Brooklyn College (el Retarkivo 20071205014548)
  21. Rouse, WHD La Ilíada (1938) p. 11
  22. Homero. La Iliado, Richmond Lattimore, tradukisto. Chicago: University of Chicago Press (1951). 1.13.
  23. Homero. La Iliado, Richmond Lattimore, tradukisto. Chicago: University of Chicago Press (1951). 1.122.
  24. Al-Boustani, Suleyman. (2012) الإلياذة (Iliad). Cairo, Egypt: Hindawi, p. 26–27. ISBN 978-977-719-184-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Iliad en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ilíada en la hispana Vikipedio.