Kalĥaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sébastien Bourdon: Ofero de Ifigenio, 1653. Kalĥaso estas en centro.

Kalĥaso (helene Κάλχας, latine Calchas) estis en la helena mitologio filo de Testoro. Li estis profetanto en aĥaja militistaro antaŭ Trojo.

Dia donaco de profetarto estis en antikva mitologio alte aprezata, estis konsiderata scienco kaj arto de unuagrada graveco. Profetantoj estis ĝenerale respektataj kaj admirataj. Ankaŭ Kalĥaso, kiel la armea profetanto apartenis inter la plej respektataj anoj de la milita konsilantaro. En longe pasintaj tempoj dioj intervenis en batalojn, aperis la dian volon per diversaj signoj, ekzemple per naturfenomenoj kiel fulmoj, tondroj, sendis al mortidevuloj sonĝojn, kies signifon oni devis ĝuste klarigi kaj laŭ tio proponi solvojn. Ĝuste tio estis tasko de profetantoj.

Kiamaniere Kalĥaso fariĝis profetanto de la grekaj militistaroj ne estas konata. Sed Homero prezentas, ke li konis "pasintaĵojn, estantaĵojn kaj estontaĵojn" kaj kapablis klarigi ankaŭ la plej nekompreneblajn fenomenojn aŭ eventojn. Oni ankaŭ diras, ke li estis demandata en tre seriozaj momentoj. Konataj estas aparte tiuj ĉi orakoloj:

  • li anoncis volon de la diino Artemiso ke al ŝi estu oferota Ifigenia, filino de la reĝo Agamemnono
  • antaŭ fornavigo de la greka militistaro al Trojo oni oferis al dioj por sukceso de la ekspedicio. Tie okazis mirinda evento: de sub la altaro elrampis serpento, venis al supro de alta platano, formanĝis ok etbirdojn kaj iliajn patrinon kaj poste transformiĝis en ŝtonon. Tion Kalĥaso klarigis, ke Grekoj sieĝos Trojon dum naŭ jaroj kaj nur en la deka jaro ili la urbon konkeros kaj el ĝi restos nur amaso da ŝtonoj
  • li klarigis, ke kaŭzo de la pesto en tendaro de aĥajoj antaŭ Trojo estas kolero de la dio Apolono pro tio, ke ne estis liberigita filino de lia pastro Ĥriso. Laŭ Homero pro Ĥrisa deziro ĵetis Apolono pestajn sagojn en tendaron de grekoj. Tiu ĉi klarigo estis kaŭzo de la profunda konflikto inter la supera aĥaja komandanto Agamemnono kaj la plej brava aĥaja batalanto Achileo, kiun Homero detale priskribas en Iliado.
  • li antaudiris al Eneo, ke lia sorto destinis al li, ke li fondu novan regnon en Italio.

Tamen la elstara profetanto Kalĥaso unu orakolon ne komprenis bone, kaj tio fariĝis por li fatala. Tiu orakolo diris, "ke li ne renkontu profetanton, kiu superigu lin". Kalĥaso komprenis, ke li neniam renkontos tian homon. Sed ĝi estis averto. Kiam li revenis el la milito, li renkontis profetanton de Argonaŭtoj Mopson, kaj tiu en profetanta konkurso Kalĥason venkis. Kalĥaso pro tio mortis de afliktiĝo.

Iuj fontoj sciigas, ke renkontiĝo de ambaŭ profetantoj okazis en Malgranda Azio, en Kilikio. Tra ĉi tie verŝajne Kalĥas iris returne en sian patrujon.

Kresido estis lia filino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kalchás en la ĉeĥa Vikipedio.