Ifigenia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ifigenia, de Herbert Schmalz
La ofero de Ifigenia, 1623

Ifigenia (helene Ιφιγένεια, latine Iphigenia) estis en la helena mitologio filino de la mikena reĝo Agamemno kaj lia edzino Klitemnestro. Ŝia frato estis Oresto kaj fratinoj Elektro kaj Ĥrisotemo. Per Sorto ŝi estis destinita fariĝi tragika figuro de la mitoj.


La reĝo Agamemno fiksis grandpotencan postenon de Mikeno, venigis ĝin al prospero kaj riĉeco. En tiu ĉi situo okazis, ke troja princo Pariso forrabis belan Helenon, edzinon de Menelo, reĝo en Sparto, frato de Agamemno. Post vana traktado pri ŝia reveno al la edzo amaskolektis Helenoj grandan armeon kaj ŝiparo estis preparita fornavigi.

Sed en la porto Aŭliso retenis ilin malfavora vetero - regis absoluta kalmo (senventeco). post vana atendado venigis la reĝo profetanton Kalĥason kaj tiu klarigis, ke la kalmo estas el volo de la diino Artemiso, kiu ne povis forgesi, ke Agamemno mortigis ŝian sakralan cervinon. Vanigon de la tuta militiro oni povas forigi nur per tio, ke Agamemno oferos sian filinon Ifigenion. Agamemno rifuzadis, sed sub premo de ceteraj militestroj admonantaj lin al respondeco al militistaro kaj eĉ minacis per elekto de alia armeestro, Agamemno fine konsentis la filinon fordoni.

Li venigis ŝin en Aŭlison sub falsa promeso, ke granda heroo Aĥilo volas edziĝi kun ŝi kaj Ifigeneia ne hezitis eĉ momenton kaj alrapidis kun sia patrino Klitemnestro kaj frato Oresto. Sur la loko ŝi eksciis, ke atendas ŝin la morto. Ŝi ne voli morti, estis juna kaj bela, atendis ŝin granda estonteco. Kontraŭ ŝia morto starigis sin ankauŭ Aĥilo, defendis ŝin ankaŭ ŝia patrino. Malgraŭ ĉiu hezitado devis subiĝi ankaŭ ŝia patro. En tiuj ĉi cirkonstancoj decidiĝis Ifigenio mem: pro venko de aĥajaj armiloj ŝi volonte oferos sian vivon.

Lastaj momentoj ĉe la oferaltaro pasis per tuta trankvilo. Batalantoj aprezis knabinan kuraĝon kun kortuŝo. La profetanto Kalĥaso prenis tranĉilon. Kiam li almetis ĝin al ŝia korpo, pro dia miraklo li mortigis nur Artemisan cervinon. La diino la oferojn interŝanĝis kaj la knabinon forrabis. En la fora Taŭrido (estanta duoninsilo Krimeo) ŝi starigis Ifigenion sia pastrino. Ŝia tasko estis oferi ĉiun alvenintan alilandanon, kiun venigos la reĝo Thoaso, protektanto de Artemisa statuo. Tie ŝi servis dek sep jaroj.

Dum longaj jaroj ŝi nenion aŭdis pri sia patrolando nek sia familio. Ŝi ne sciis, ke la Troja milito finiĝis per pereo de Trojo. Ke ŝia patro revenis kiel venkinto, sed estis tuj en bonveniga soleno mortigita de murdistoj dungitaj de ŝia onklo Egisto kun kosento de ŝia patrino Klitemnestro. Ke Egisto fariĝis mikena reĝo. Ne sciis, ke ŝia frato Oresto post sep jaroj revenis por puni murdistojn de sia patro. Laŭ ordono de la dio Apolono li purigu en Taŭrido antaŭ statuo de la diino Artemiso.

Oresto forvojaĝis longan danĝeran veturon, ĉar ne estis por li nenio pli malbona ol penado kaj torturado de Erinioj, kiuj suferigis lian konscion pro mortigo de la perfida patrino. Akompanis lin lia neapartigebla amiko Pilado. En fino de sia longa vojaĝo rekte antaŭ sankta statuo ili estis kaptitaj de Thoasaj soldatoj por esti oferotaj fare de Ifigenia. Tiu kompatis kaj anoncis, ke la diino postulas morton nur de unu el ili. Pilado senhezite proponis sian vivon, se Oresto estos liberigita. Ifigenio pariolis kun ili kaj eksciis, ke ili estas ŝiaj samlandanoj kaj eĉ baldaŭ venis al tio, ke Oresto estas ŝia frato. Tio inversigis la okazadon. Helpis la diino Atena. Ŝi ordonis al Thoas, ke li liberigu ilin. Tiel atingis liberecon ankaŭ Ifigenio, kiu devis resti en servoj de la diino Artemiso, sed en sia patrolando. Ankaŭ ŝi jam ne devis oferadi homojn. Sian vivon ŝi finis en templo sur marbordo apud Ateno sen edzo kaj sen posteuloj.

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Ifigenio vivas ĝis nun kiel altsignifa heroino de grandaj dramoj:

  • Eŭripida tragikaĵo Ifigenio en Taŭrido kaj Ifigenio en Aŭlido (el la 5-a jc. a.K.)
  • Racina Ifigenio en Aŭlido el la jaro 1674
  • Goeto Ifigenio en Taŭrido el la jaro 1776
  • muzikiste prilaboris tiun ĉi temon Christopher Willibald Gluck en Ifigenio en Aŭlido en 1774
  • ilustraĵoj konserviĝis sur multaj vazaj pentraĵoj kaj reliefoj, la plej konata estas la murpentraĵo Ofero de Ifigenio en Pompejo, plu la roma reliefo Ifigenio, Oresto kaj Pilado en Taŭrido (el la 2-a jc. a.K.)
  • el novtempa arto estas konata bildo Ifigenio de Anselm Feuerbach el la jaro 1862, nun en Darmstadta muzeo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ífigeneia en la ĉeĥa Vikipedio.