Oresto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La erinioj persekutas Oreston, laŭ William-Adolphe Bouguereau,1862.

Laŭ la helena mitologio, Oresto (el la greka Ὀρέστης, tiu, kiu sukcesas grimpi montojn, tre metafora nomo) estis la nura vira filo de Agamemno kaj Klitemnestro.


Genealogio[redakti | redakti fonton]

Genealogia arbo de Oresto laŭ Esĥilo. La tuta dinastio de Atreo suferis malbenon pro la fia agado de ĝia membraro.

Laŭ Homero[1], Oresto estis filo de Agamemno, reĝo de Mikeno kaj Klitemnestro, do membro de la dinastio de Atreo, kiu ricevis multajn malbenojn pro la fia agado de kelkaj el ĝiaj membroj, kiel TantaloPelopso. Pro tio, oni povis antaŭdiveni tragikan finon kaj de Oresto kaj de lia tuta familio. Li estis la nura vira filo de la gereĝoj, sed havis tri fratinojn: Krisotemiso, Laodico (Elektro) kaj Ifianaso (Ifigenio)[2].

Laŭ la homera rakontaro, Oresto estis for de Mikeno kiam sia patro alvenis el la Troja milito kaj estis murdita de la amanto de sia edzino, Egisto. Tiu lasta kaj Klitemnestro havis kialojn por murdi Agamemnon: Klitemnestra multe suferis pro la supozebla morto de sia filino Ifigenio, ordonita de Agamemno laŭ konsilo de divenisto por ke la ŝipoj kiuj eliris al Trojo havu favorajn ventojn. Aldone, Agamemno revenis el Trojo kun sia amantino Kasandro, kaj tio iĝis grava ofendo por la reĝino. Tamen, ŝi, kuraĝita de Naŭplio (kies filo Palamedo estis ŝtonumita laŭ ordono de Agamemno) trovis amanton antaŭ scii pri la reveno de sia edzo. Egisto ankaŭ havis kialojn malami la mikenan reĝon, tial kial sia patro Tiesto suferis ĝis sia morto la atakojn de sia frato Atreo, patro de Agamemno.

Laŭ Pindaro, Oresto estis savita de sia fratino Elektro, kiu portis lin eksterlande kiam konsciis ke Klitemnestro klopodis mortigi lin tuj post plenumi la murdon de sia edzo. Sklavo forfuĝis kun la bebo al Fanoto, ĉe la monto Parnaso, kie la reĝo Strofio, bofrato de Agamemno, zorgis pri li. Kroma versio rakontas ke tiu, kiu savis la bebon estis lia vartistino, Arsinoo, LaodamioGeiliso, kiu anstataŭis Oreston per sia propra filo en la lito, do permesis la morton de tiu lasta por protekti la princon. Ĉe la palaco de Strofio, Oresto amikiĝis al lia filo Pilado, kiu restis fidela al li sian tutan vivon. Fakte ilia amikeco iĝis proverba[3].

Plenumado de la venĝo[redakti | redakti fonton]

Oresto kaj Elektro renkontiĝas ĉe la tombejo de Agamemno.

En lia dudeka datreveno, la orakolejo de Delfo ordonis Oreston reveni hejmen kaj venĝi la morton de lia patro. Elektra multfoje rememorigis tion al li, do Oresto plenumis sian destinon, akompanata de sia amiko Pilado. Laŭ Esĥilo, li trovis sian fratinon Elektron ĉe la tombejo de Agamemno, kien ambaŭ alvenis por honori lin. Kaj ili rekonis unu la alian danke al la fidela sklavo kiu savis Oreston, al ilia tre simila hararo aŭ al la ĉemizo kiun portis Oreston kiam li estis infano. Tiam, ambaŭ planis la murdon de Egisto kaj ilia patrino. Tiu sceno estas priskribita diversmaniere de Sofoklo kaj Eŭripido en iliaj respektivaj verkoj kun la sama titolo: Elektro.

Murdo de Egisto sur apulia vinujo, ĉ. 430-300 a.K..

Unue Oresto kaj Pilado trovis Egiston, kiu estis plenumante oferon al nimfoj, kaj tial kial la gvardistaj soldatoj rekonis la filon de Agamemno kaj ne nur ne intervenis, sed eĉ aplaŭdis lian revenon, ili senprobleme mortigis la uzurpinton. Por la venĝo al Klitemnestro ili organizis strategion: antaŭ multaj jaroj Egisto timis komploton fare de Elektro aŭ ŝia idaro, kaj pro tio planis murdi ŝin. Sed Klitemnestro timis dian venĝon, kaj konvinkis sian amanton, anstataŭ mortigi Elektron, edzinigi ŝin al mizerulo, kiu neniel atakus la reĝan familion. Do, la sklavo diris al Klitemnestro ke Elektro ĵus naskis infanon, kaj kiam la reĝino iris al la izolita domaĉo kie sia filino mizere loĝis, Oresto atendis ŝin tie kaj trapasis ŝian korpon per sia glavo. Klitemnestro klopodis kortuŝi sian filon montrante "la korpon kiu naskis vin", sed li kovris ŝin per sia mantelo kaj ne dubis plenumi sian devon.

Dua versio asertas ke Elektro neniam edziniĝis, kaj nur ploradis la morton de sia patro. Male, sia fratino Krisotemiso klopodis konvinki ŝin obei Egiston, pro timo al puno kiun li ordonis por tiuj, kiuj sopiris al Agamemno. Laŭ tiu rakonto Oresto sendis la sklavon al palaco por diri al la gereĝoj ke Oresto falis el ĉaro kaj mortis. Poste, ili maskiĝis kiel heraldoj el Focio kiuj portis la cindrojn de Oresto, kaj pro tio ili senprobleme eniris la palacon kaj mortigis Klitemnestron. Kiam Egisto alvenis, ili portis lin al la ĝusta loko kie Agamemno mortis kaj sammaniere finigis lian vivon. Poste Oresto mortigis la Duan Helenon, filino de Klitemnestro kaj Egisto, kaj Pilado faris same al Eakso kaj aliaj filojn de Naŭplio, kiuj helpadis Egiston uzurpi la tronon dum sep jaroj.

Forpaso de Heleno[redakti | redakti fonton]

Heleno, edzino de Menelao, laŭ Evelyn de Morgan, 1898.

Laŭ la Eŭmenidoj, de Esĥilo, post plenumi la venĝon (helpita de Elektro en kelkaj versioj), Oresto freneziĝis kaj estis persekutata de la Erinioj, teruraj diaĵinoj kiuj punis iel ajn malobservon de la familia respekto (kiuj, strange, ne ĝenis Elektron). Pro tio Oresto pasigis la plimulton de la tempo enlite, suferante kaj mensajn kaj korpajn malsanojn.

Unu semajnon post la duobla krimo, Menelao alvenis el Trojo al haveno de Naŭplio. Lia edzino Heleno, kulpanto de la Troja milito, jam estis alvenita al palaco de Mikeno, ĉar ŝi emis viziti Hermionon. Do Menelao ankaŭ iris tien, por renkontiĝi kun ambaŭ, kaj trovis Oreston en malbonegaj san-kondicoj kaj tre maldika. Oresto rakontis la okazintaĵojn al li, klopodante trovi senkulpigadon, sed Menelao ne kredis ke la orakolo de Delfo povintus ordoni malnaturan krimon, kaj ne sentis kompaton al li[4].

Krome, la loĝantaro de Argolando, terurigita pro la murdoj, klopodis ŝtonumi Elektron kaj Oreston. Tiu lasta petegis helpon al Menelao, kiu rifuzis fari ion ajn krom peti Tindareon, reĝo de Argo kaj sia bopatro, rekonsideri la situacion. Oresto memorigis al Menelao la helpon iam ricevitan de sia patro, sed la sparta reĝo neniel emis malamikiĝi al Tindareo, kiun li esperis sukcedi. La argolanda asambleo kunvenis kaj, malgraŭ la favoraj elparoladoj de Diomedo kaj Taltibio, ili kondamnis la gefratojn al mortopuno.

La fidela Pilado decidis ke sia devo estis morti kun lia amiko, eĉ pli konsiderante ke li ankaŭ partoprenis la murdon de la gereĝoj. Do, li pripensis la plej dolorigan agon kontraŭ Menelao, kulpanto laŭ li de la verdikto de la asembleo: li planis la murdon de Heleno. Oresto entuziasmiĝis pri la ideo, per kiu li pensis ili atingis gloran famon, tial kial Heleno estis ege malamata de preskaŭ la tuta loĝantaro de Grekio, kiu suferis longan militon pro ŝi. Laŭ Oresto, "la murdon de mia patrino oni pardonos al mi post la morto de tiu, pro kiu mortis centoj da bravaj junuloj". Elektro aliĝis la komploton, kaj proponis ankaŭ kapti Hermionon kaj eviti per ŝi postan venĝon de Menelao, kaj eĉ ilian malliberadon.

Oresto en Delfo, laŭ Pitono, 330 a.K..

La tumulton kiu ili provokis ne donis la deziratajn fruktojn: Heleno sukcesis ekskapi danke al la interveno de trojaj gvardistoj kaj, kiam Oresto minacis mortigi Hermionon se Menelao ne permesis ili forfuĝi, Apolono alvenis kaj pacigis la etoson. Li prenis Helenon ĉielen kaj konsilis Menelaon trovi alian edzinon. Krome, li ordonis lin reveni al Sparto kaj liberigi Oreston.

Dua juĝado de Oresto[redakti | redakti fonton]

Kvankam li jam estis libera, la persekutado de la erinioj ne finis, kaj Oresto vagadis el unu lando al alia sen trovi pacon kaj helpon. Li rifuĝis ĉe la templo de Apolono en Delfo, sed, kvankam la dio mem ordonis lin venĝi lian patron, li ne trovis protekton de la torturaj atakoj de liaj persekutantoj.

Finfine Ateno bonvenigis lin ĉe la akropolo de Ateno kaj organizis oficialan juĝon antaŭ la Areopago, grava tribunalo el dek du atikaj juĝistoj. Tie la erinioj postulis ilian viktimon kaj Oresto pledis sian nekulpecon, tial kial li agadis laŭ la ordonoj de la orakolo. Kromaj versioj asertas ke la akuzinto estis Tindareo, patro de Klitemnestro, aŭ Erigono, filino de tiu lasta kaj Egisto. La juĝistoj voĉdonis duone favore al Oresto kaj duone malfavore, do Ateno intervenis kaj, per ŝia decida voĉdon-rajto, senkulpigis la akuziton. Post tio, oni trankviligis la eriniojn per establo de nova ritualo laŭ kiu oni kultadis ilin kiel Eŭmenidoj, kaj Oresto starigis altaron dediĉita al Areja Ateno[5].

Oresto en Taŭrido[redakti | redakti fonton]

Ifigenio pretigas la oferon de Oresto kaj Pilado, laŭ Benjamin West, 1766.

Oni rakontas ke la malsanoj de Oresto ankoraŭ ne finis tiam. Li, kiu eĉ manĝis unu fingron sian viktime de frenezo, iris al Trezeno kaj klopodis esti senkulpigita per la akvo de la Fonto de la Ĉevalo, kiu spruĉis tie el piedbato de Pegaso. Sed tio ne sufiĉis, kaj por sukcesi liberiĝi el la persekutado de la erinioj, Apolono ordonis Oreston vojaĝi al Taŭrido (nuntempe Krimeo) kaj porti al Ateno la statuon de Taŭropola Artemiso kiu falis el ĉielo kaj ricevadis honorojn en tiu fora lando[6].

Do, Oresto kaj Pilado foriris al Taŭrido, kaj estis malliberigitaj de la lokanoj, tial kial ili kutimis oferi al la diino ĉiujn eksterlandanoj kiuj kuraĝis alveni al la lando. La destino faris ke la sacerdotino kiu zorgis tiatempe pri tiu oferado estu Ifigenio, kiu proponis al Oresto (sen scii ke li estis lia frato) liberecon se li portos leteron al Grekio. Oresto rifuzis tion fari (por savi la vivon de sia amiko Pilado) kaj sin proponis por la ofero se oni liberigas sian amikon. Post kortuŝa debatado, Pilado akceptis tion, sed pro la letero Ifigenio kaj Oresto ĝustatempe eksciis pri ilia frateco kaj sukcesis forfuĝi el Taŭrido, kun Pilado kaj la skulptaĵo de Artemiso[7].

Por tion fari Ifigenio konvinkis la reĝon de Taŭrido pri ke, tial kial murdistoj eniris la templon, oni devos purigi la statuon el sango. Tiel, ŝi kaj la kaptintoj iris al la marbordo, teorie por plenumi ritualon, kaj el tie ili enŝipiĝis kaj forfuĝis al Ateno aŭ, laŭ alia rakonto, al Rodiso, kie ili dediĉis la statuon al la diino kaj Oresto akiris finfine pacon kaj sanon. Tamen, tria versio priskribas ke la ŝipo alvenis al Sminto, kaj tie ili trovis Ĥrizon, sacerdoto de Apolono kiu malliberigis ilin.

Ĥrizo volis sendi la kaptitojn denove al Taŭrido, sed tiam oni malkovris surprizigan sekreton: la filino de la sacerdoto, Ĥrizeiso, iam estis sklavino de Agamemno, kaj gravediĝis de li. Do, ŝia filo Ĥrizo la Juna estis duon-frato de Oresto, kaj pro tio li malobeis sian avon kaj helpis la forfuĝintojn batali kontraŭ Toanto, reĝo de Taŭrido, kiu ankoraŭ persekutadis ilin. Post ilia venko, Oresto, Elektro kaj Pilado revenis al Mikeno, portis la statuon al Ateno kaj liberiĝis de la malbeno.

Oresto akiras la tronon[redakti | redakti fonton]

Post alveni Grekien, Oresto mortigis la filon de Egisto, Aleto, kaj akiris la mikenan tronon de sia patro, uzurpita de li. Post la morto de Cilabaro, reĝo de Argolando, li ricevis ankaŭ tiun reglandon, al kiu Lakonio aldoniĝis, tial kial ĝia loĝantaro preferis lin, nepo de Tindareo, anstataŭ NikostratoMegapento, filoj de Menelao, sed kun sklavino[8]. Arkadio kaj Focio aliancis al li, do Oresto divastigis sian povon tra la tuta Peloponezo.

Antaŭ la Troja milito, Oresto estis fianĉita al sia kuzino Hermiono, filino de Menelao kaj Heleno. Tamen, reveninte el Trojo kaj post la murdo de Egisto kaj Klitemnestro, Menelao decidis edzinigi ŝin al Neoptolemo (aŭ tion faris Tindareo, sen scii ke ŝi jam estis fianĉita). Sed Oresto luktadis por sia rajto, post multaj adventuroj sukcesis mortigi Neoptolemon kaj edziĝis al Hermiono, malgraŭ ŝia volo[8]. Danke al tiu geedziĝo, li ricevis Argolandon kaj parton de Arkadio, kien li translokigis la ĉefurbon de sia lando. Lia filo Tisameno heredis ĝin, sed li estis mortigita de la heraklidoj. Krome, laŭ kelkaj verkistoj, Oresto estis patro ankaŭ de Pentilo, kun sia duonfratino Erigono.

Oresto sendis grupon de spartanoj kolonii Eolidon, kie li jam fondis urbon, Argos Oresticum (en Epiro), dum sia freneza vagado tra Grekio[9]. La dorioj, komanditaj de Hilo, invadis Peloponezon dum lia regado[10]. Li aperas ankaŭ en la rakonto pri Telefo, kiu malliberigis Oreston kaj postulis ke Aĥilo resanigu sin. Kaj ankaŭ en la Odiseado, kie oni prezentis Oreston kiel imitinda ekzemplo por Telemako, kies patrino suferis la premadon de multaj svatiĝantoj dum sia edzo estis for.

Oni rakontis ke Oresto mortis pro mordo-vundo de serpento en Arkadio[11]. Lian kadavron oni solene portis el Tegeo al Sparto, kie ĝi estis entombigita kaj ricevis kultadon kiel heroo[12]. Tamen, laŭ itala legendo, lia tombejo troviĝas en Aricia, el kie poste oni translokigis ĝin al Romo[13]. Laŭ Herodoto[14], la orakolo de Delfo respondis al spartanoj ke ili ne venkos la tegeanojn ĝis kiam la ostoj de Oresto ripozos en Sparto. Liko sukcesis trovi ilin, sub forĝejo, kaj surpriziĝis pro ilia eksterordinara grandeco (oni supozis ke Oresto, kiel multaj antikvaj herooj, estis giganto).

Antaŭe: Mitaj reĝoj de Sparto Poste:
Menelao Oresto Tisameno
Antaŭe: Mitaj reĝoj de Argolando Poste:
Cilabaro Oresto Tisameno
Antaŭe: Mitaj reĝoj de Mikeno Poste:
Aleto Oresto Tisameno


Romia sarkofago kiu prezentas la ĉefajn travivaĵojn de Oresto. ĉ. 130-140 a.K..

Oresto en literaturo[redakti | redakti fonton]

Ifigenio, Oresto kaj Pilado. Gravuraĵo por Ifigenio en Taŭrido, de Goethe, 1802.

La historio de Oresto ĉefrolas la Orestiadon kaj de Esĥilo (Agamemno, Koeforoj kaj Eŭmenidoj) kaj de Stesiĥoro, la Elektro de Sofoklo, kaj la Elektro, Ifigenio en Taŭrido kaj Oresto de Eŭripido. Troviĝas ankaŭ epopea poemo en la latina el plimalpli mil heksametraj versoj kies titolo estas Orestes Tragoedia, kiun oni atribuas al Drakontio el Kartago,

Oresto ankaŭ aperas en diversaj legendoj pri frenezo kaj ĝia senpekigado, kaj en Grekio kaj en Azio. Laŭ ili, Oresto estas mortemulo plenplena de kulpo al kiu oni senpekigas danke al la interveno de la dioj, kies kompata justeco malfermiĝas al ĉiuj, kies krimoj okazis pro mildigaj cirkonstancoj. La moral-instruo estas ke, malgraŭ la fortega graveco de la familiaj ligoj en tiu socio, en justa juĝado elstaru kompato, se la akuzito agadis laŭ ne-krima volo[15].

La mitologiisto Robert Graves interpretas tiun miton kiel metaforo de rita murdado de reĝo (Agamemno) en la antikvaj religiaj ceremonioj, kiuj estis forpelitaj post la establo de patriarka reĝimo en la antaŭe matriarka greka socio. Li asertas ke la sakrilegio pro kiu la erinioj persekutadis Oreston estis ĝuste murdi patrinon, simbolo de la matriarka kulturo. Pro tio, ekzemple, oni farigis Atenon filino de Zeŭso, klopodante adapti ŝian kultadon (kiu estis tiel forta, ke sukcesis supervivi la patriarkajn ŝanĝojn) al nova kultura kaj religia reĝimo.

Aliaj roluloj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, Oresto estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Filo de la antaŭa kaj de sia kuzino Hermiono. Lian nomon ricevis urbeto de Molosio.
  2. Filo de la rivera dio Aĥeloo kaj Perimedo, do frato de Hipodamo[16].
  3. Troja kapitano, kiun mortigis Polipeto.
  4. Greka kapitano, mortigita de Hektoro kaj Areso dum la sieĝo de Trojo.
  5. Trojano kiu atakis la grekan muregon kune kun Azio, reĝo de la flegianoj. Tamen, li estis malvenkita kaj mortigita de Leonteo, la lapita kapitano.
  6. Ĉefa satiruso kiu aliĝis la kampanjon de Dionizo kontraŭ Barato.

Arta prezentado[redakti | redakti fonton]

Vidu Ofero de Oresto kaj Pilado kaj Orestiado en arto kaj kulturo.

Nuntempaj mencioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Homero. Odiseado, 1.35.
  2. Homero. Iliado, 9.142.
  3. Eŭripido. Oresto, 804.
  4. Eŭripido. Oresto, 416.
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.28.5..
  6. Eŭripido. Ifigenio en Taŭrido, 89.
  7. Eŭripido. Ifigenio en Taŭrido, 800.
  8. 8,0 8,1 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.18.5.
  9. Strabo, 7.
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.5.1.
  11. Skolioj pri Oresto, de Eŭripido, 1640.
  12. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.11.8.
  13. Servio. Pri la Eneido, 22.116.
  14. Herodoto. Historio, 1.67.
  15. Robert Graves. The Greek myths, 112.1.
  16. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.3.