Strofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strofio
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Crisus
Patrino Antiphateia
Edzo/Edzino Anaxibia • Astyoche • Cyndragora
Infanoj Astydameia • Pilado
vdr

Strofio (latine Strophius) estas en la helena mitologio fokida reĝo, patro de la heroo Pilado.

Lia edzino estis fratino de la mikena reĝo Agamemno Astioĥea (nomata ankaŭ Anaksibia). Kiam Tiesta filo Egisto murdis reĝon Agamemnon, la reĝo Stroifo prizorgis Agamemnan filon Oreston kaj edukis lin apud sia filo Pilado kiel sian propran.

Kiam post kelkaj jaroj Oresto venĝis murdon de sia patro per murdo de Egisto kaj de sia perfida patrino Klitemnestro, pro puriĝo por tiu ĉi duobla murdo ekvojaĝis en longdistancan Taŭridon. Akompanadis lin fidela Pilado kaj kiam ili estis kaptitaj kaj unu el ili estis oferota sur altaro de diino Artemiso, Pilado senhezite disponigis sian propran vivon. Fine ili ambaŭ estis savitaj, kiam sacerdotino de Artemiso montriĝis esti la plej aĝa fratino de Oresto Ifigenia. Tiu kun ili revenis patrujon. Oresto ree fariĝis reĝo en Mikeno.

Pilado edziĝis kun lia fratino jak filino de Strofio Elektro. Ilia filo poste nomiĝis ankaŭ Strofio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 15129158 Strofio en la ĉeĥa Vikipedio.