Pilado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilado
rolulo de helena mitologio
Verko Oferverŝantoj
Elektro
Informoj
Eble sama Pylade
Sekso vira
Patro Strofio
Patrino Anaxibia
Gefratoj Astydameia
Edzo/Edzino Elektro
Infanoj Medon • Strophius
vdr

Pilado (helene Πυλάδης , latine Pylades) estas en la helena mitologio filo de la fokida reĝo Strofio kaj lia edzino Astioĥeo (nomata ankaŭ Anaksibio).

Li estis edukata kune kun sia amiko Oresto, kiu post murdo de sia patro Agamemnono, mikena reĝo, trovis rifuĝejon ĉe la reĝo Strofio. El ambaŭ knaboj fariĝis grandaj amikoj por la tuta vivo.

Oresto plenkreskis kaj havis pripensitan venĝon al murdistoj de sia patro. Pilado akompanis lin en Mikenon, kie Oresto mortigis kriman Aigiston kaj sian patrinon Klitemnestron, kiu perfidis sian edzon kaj lian murdon kaŝintencis kune kun sia amanto.

Oresto fariĝis nova mikena reĝo, lia popolo konsideris linan venĝon kaj murdon kompreneblaj. Sed Oreston persekutis pro lia terura faro Erinioj, diinoj de venĝo. Por sia purigo li devis, laŭ klarigo de divenistino, okazigi vojaĝon en malproksiman Taŭridon kaj tie penti ĉe altaro de diino Artemiso. Pilado okazigis la ekspedicion kun li. Sed ili ambaŭ estis tuj post veno en Taŭrido kaptitaj kaj estis destinite, ke unu el ili estos oferita. Pilado tuj proponis sian vivon por vivo de la amiko. Lastmomente savis ilin ambaŭ sacerdotino Ifigenia. Kiel estis baldaŭ malkovrita, ŝi estis la plej aĝa fratino de Oresto, kiun antaŭ longa tempo forrabis diino Artemiso, kiam ŝi antaŭe savis ŝin de ofero por sukceso de ekspedicio de ilia patro Agamemnono en militon kontraŭ Trojo.

Kiam ĉio klariĝis, Ifigeneia ruze okazigis liberigon kaj kun ambaŭ junaj viroj revenis patrujon. Oresto denove gajnis mikenan tronon kaj Pilado edziĝis lian fratinon Elektran.

Pilado fariĝis simbolo de sindonema amikeco.

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Figuro de fidela amiko Pilado aperas ĉie, kie estas prilaborita historio de Oresto.

  • tragedio Oresteia de Esĥilo (el la jaro. 458 a.K.)
  • Elektra de Sofoklo kaj de Eŭripido, Ifigenio sur Taŭrido kaj Oresto (el la jaro 408 a.K.) de Eŭripido
  • rimarkinda estas romia statuaro Oresto kaj Pilado (5-a jarcento a.K., en pariza Luvro).

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pyladés en la ĉeĥa Vikipedio.