Aĥeloo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aĥeloo, laŭ romia mozaiko, eltrovita en la urbo Zeugma (Turkio).

Laŭ la helena mitologio, Aĥeloo (el la greka Αχελώος, de nekonata signifo) estis la plej antikva kaj pova rivera-dio el Grekio, simbolo de samnoma rivero kiu fontas en la monto Pindo kaj alfluas proksime de Eniadaso, en marĉa lando formita el aluviaj materialoj, post traflui Etolion kaj Akarnanion. Lia nomo estas pra-greka vorto, do la helenoj elpensis eblajn etimologiojn rilatajn al greka vortaro. La plej fama ol tiuj tradukus tiun nomon kiel tiu, kiu forpelas malĝojon.

Genealogio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo, kiel ĉiu rivero de la mondo, de Oceano kaj Tetiso[1] aŭ, laŭ minoritataj versioj, de Oceano kaj Geo[2] aŭ de tiu ĉi lasta kaj Helioso[3].

Kiam la reĝo Eolo forĵetis sian propran filinon Perimedo el klifo, Aĥeloo savis ŝin, kaj edziĝis poste al tiu princino. Kune, ili iĝis gepatroj de Hipodamo kaj Oresto. Kaj krome, ĉu kun la muzoj MelpomenoTerpsiĥoro, ĉu kun sia nepino Steropo, Aĥeloo estis patro de la sirenoj, kaj de aliaj najadoj inter kiuj elstaris Pireno, Kaliroo, Kastalio kaj Dirco. Alternativa versio asertas ke la sirenoj naskiĝis el la sango verŝita de la korno de Aĥeloo dum lia lukto kun Heraklo[4].

Partneroj kaj idaro
Melpomeno, SteropoTerpsiĥoro Perimedo Nekonata

Origino kaj kultado[redakti | redakti fonton]

La korno de abundo, laŭ tiu rakonto, estis unu el la kornoj de Aĥeloo kaj simbolis la riĉecon disdonitan de tiu rivero al la agrokultura loka loĝantaro.

Oni diris ke la origina rivero devenis de la abundaj larmoj verŝitaj de Niobo, post kiam Apolono kaj Artemiso mortigis per iliaj sagoj ŝian tutan idaron, krom Melibeo, kiel puno por moki la kapablon naski de ilia patrino Leto. Tamen, kroma versio rakontas ke kiam Aĥeloo sciis pri la perdo de liaj filinoj (la sirenoj), lia koro estis tiel afliktita ke li petis al Geo ricevi lin denove en ŝian internon. Ĝuste en la loko kie la Tero bonvenigis lin, spruĉis la abund-akva fonto kiu formis la riveron.

Kelkaj verkistoj atribuas al li egiptan devenon, kaj komparas lin al dua Nilo. Sed malgraŭ tiu ebleco, estas fakto ke jam en tempoj de Homero[5] oni konsideris lin elstara diaĵo, grandskale honorata en la tuta Grekio. Lian nomon oni vokis dum preĝado, oferado kaj por soleni ĵurojn[6], kaj la orakolejo de Zeŭso en Dodono aldonadis al ĉiu respondo la ordon plenumi oferojn al la oceanido.

Laŭ Vergilio[7], tiu kultado divastiĝadis tiel, ke Aĥeloo iom post iom iĝis simbolo de ĉiuj riveroj, nemaraj akvofluoj kaj agrokulturaj putoj, do gravega diaĵo por la ĉiutaga vivo de la homaro. Pro tio Homero atribuis al li la originon de ĉiuj nemaraj akvofluoj[8] kaj dum la Romia Imperio oni nomis lin Princo de la riveroj[9].

Lukto de Heraklo kaj serpent-forma Aĥeloo, laŭ François-Joseph Bosio, 1824.

Rilato al herooj[redakti | redakti fonton]

Li konkuris kun Heraklo por edzinigi Dejaniron, filino de la reĝo Eneo al kiu la rivera dio pasie enamiĝis. Dum la lukto, Aĥeloo transformiĝis en serpento kaj fine en taŭro, sed Heraklo profitis tion por preni liajn kornojn (unu el kiuj rompiĝis) kaj faligi lin. Por redoni la elŝiritan kornon, Heraklo postulis interŝanĝon de ĝi kaj la fama korno de Amaltejo, tio estas, la korno de abundo[10]. Tamen, Ovidio asertas ke tiu lasta estis ĝuste tiu elŝirita al Aĥeloo. Do, laŭ li Heraklo donis la kornon de la rivera dio al la najadoj, kiuj faris el ĝi la faman kornon de abundo. Post tio, Heraklo devigis la venkiton rifuĝi en la rivero Toaso, kiu de tiam nomiĝas Aĥeloo, kaj edziĝis al Dejaniro. Laŭ Sofoklo[11], la princino trankviliĝis pro la venko de Heraklo, ĉar la ktonika diaĵo timigis ŝin.

Strabo interpretas tiun miton laŭ la naturaj kondicoj de tiu rivero, kies inundoj katastrofis tra la kamparo de Kalidono kaj konfuziis la naturajn landlimojn, kio okazigis multajn militojn inter la najbaraj popoloj. La serpenta formo reprezentas ĝian sinuan kursadon, kaj tiu bova, la forton de liaj inundoj kaj la muĝadon de lia akva fluo. Heraklo unuformigis la fluejon per konstruado de digoj kaj unuigis la du fluejojn de la rivero (pro tio la mito rakontas ke li unukornigis Aĥeloon). Tiuj modifoj de la rivera kursado ebligis irigacian agrokulturon, kiu riĉigis la landon. De tio devenas la origina rakonto pri la korno de abundo[12].

Aĥeloo gastigis Tezeon, kiu revenis el la ĉasado de la agro de Kalidono. Danke al tiu renkontiĝo, la heroo eksciis pri la travivaĵoj de Aĥeloo kaj la origino de ĉiuj insuloj kiuj troviĝas ĉe la alfluejo de la rivero[13]. Ili komence estis kvin nimfoj, kiuj forgesis honori Aĥeloon dum ilia festoj kaj estis metamorfoziitaj en insuloj (la Ekinadoj) de la dio pro tio. Kelkajn jarojn poste, Alkmeono ricevis teruran malbenon, pro la murdo de sia patrino: li suferos persekutadon kaj torturadon de la erinioj tra ĉiuj ekzistantaj landoj de la mondo. Pro tio li trovis rifuĝon en tiuj insuloj, kreitaj de Aĥeloo post kiam la krimo okazis, kiuj do, ne estis menciitaj en la solena malbeno. Tie li trovis pacon kaj edziĝis al filino de la rivera dio, Kaliroo. Sed la vanteco de tiu lasta fatale influis ŝian edzon.

Arta prezentado[redakti | redakti fonton]

Heraklo kaj Aĥeloo luktadas por Dejaniro. Atika vazo el Agrigento, ĉ. 450 a.K..

Kelkaj akarnanianaj moneroj prezentas lin kiel hom-kapa taŭro, sed ankaŭ aperas kiel dukorna maljunulo, kun serpenta korpo, griza hararo kaj longa barbo el kiu elfluas akvo. Kaj la serpentoj kaj la taŭroj rilatiĝis al ktonika kultado de la diino Geo.

La sceno de la lukto kun Heraklo aperis sur la trono de la urbo Amiklo, kaj en la trezoro de la megaranoj ĉe Olimpio elstaris skulptaĵo lia farita de Dontoso el cedra ligno[14]. En la helena kaj romia kulturo la dio ofte estis prezentita per ornamaj maskoj, kiuj simbolis ĝenerale fluantan akvon. Tiu kutimo supervivis tra la romanika arto dum Mezepoko kaj originis la klasikan prototipon pri la Verda Homo.

Dum la renesanco kutimis la klopodo rekrei la etosojn priskribitajn en la greka kaj latina literaturo, ĉefe en la kampardomoj. Francajn kaj italajn artistojn inspiris la rakonto de la Metamorfozoj de Ovidio pri la konversacioj inter Aĥeloo kaj Tezeo, kaj pro tio ili konstruis humidajn kaj malhelajn artifikajn kavernojn ene aŭ apud fontanoj, kiuj imitis la loĝejon de la rivera dio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrews, Tamra. A Dictionary of Nature Myths, 1998. ISBN 0-19-513677-2.
  • Kerenyi, Karl. The Heroes of the Greeks. Eld. Thames and Hudson, Novjorko kaj Londono, 1959.
  • Kerenyi, Karl. The Gods of the Greeks. Eld. Thames and Hudson, Novjorko kaj Londono, 1951.
  • March, Jenny. Cassell’s Dictionary of Classical Mythology, 2001. ISBN 0-304-35788-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vikifontaro|}}

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo. Teogonio, 340.
  2. Alceo el Mitileno. Fragmentoj.
  3. Natalis Comes, renesanca mitologiisto.
  4. Karl Kerenyi. La grekaj herooj, 1951-56.
  5. Homero. Iliado, 21.194.
  6. Eforo, menciita de Makrobio, 5.18.
  7. Vergilio. Georgica, 1.9.
  8. Homero. Iliado, 21.194.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.38.10.
  10. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.8.1.
  11. Sofoklo. Trakininoj.
  12. Plutarko. De flum., 22.
  13. Ovidio. Metamorfozoj, 9.1-88.
  14. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.18.9.