Alkmeono (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Alkmeono.

Alkmeono (helene Ἀλκμαίων; latine Alcmaeon) estas en helena mitologio filo de aŭguristo kaj militisto Amfiarao kaj de lia edzino Erifilo, fratino de argolanda reĝo Adrasto.


Lia patro Amfiarao estis unu el estroj de la milito Sep kontraŭ Tebo. Ĉar Amfiarao el orakolo sciis, ke el sep armeestroj ses perdos sian vivon kaj sciis ankaŭ, ke la dioj militon pri Tebo ne favoras, li hezitis kaj rifuzadis la militon ĉeesti. Fine li pro deziro kaj decido de sia edzino Erifilo en la militon foriris sciinte, ke Erifilon konvinkis granda kaj rara donaco de Poliniko. Li donacis al ŝi belegan kolringon, origine donacon de la diino Afrodito al prapatrino de la familiaro Harmonio.


La milito nomata "Sep kontraŭ Tebo" finiĝis per malvenko de argeanoj kaj iliaj aliancanoj, la urbo defendis sin venke kaj el sep argeaj armeestroj revenis nur Adrasto.


Post dek jaroj la posteuloj de la falintoj ree kunligiĝis kaj militiris kontraŭ Tebo en la militon nomatan "Milito de Epigonidoj". Aliĝis ankaŭ la filoj de Amfiarano, Alkmeono kaj Amfiloĥo, sed ili longe hezitis, ĉu ili povas esperi en sukceso de la milito. Fine ripetiĝis la malnova historio: Erifilo akceptis raran donacon, tiuokaze sorĉmantelon, kaj devigis siajn filojn iri en la militon, el kiu ili eble ne sukcesus reveni. Naŭ Epigonidoj ekiris kontraŭ Tebo, ĉiuj restis vivaj, nur Egialeo, filo de Adrasto estis en la milito mortigita. Kiam Alkmeono kaj Amfiloĥo revenis en Argon, eksciis, ke ilia patrino vendis ilin same, kiel antaŭ kelkaj jaroj ilian patron. Ili petis orakolon kaj eksciis, ke laŭ la dioj ilia patrino meritas morton. Poste Alkmeono, aŭ eble li kun sia frato mortigis ŝin. Mortante la patrino ankoraŭ sukcesis siajn filojn malbenigi.


Post la patrinmortigo Alkmeonon persekutis Erinioj tiel, ke li devis foriri el Argo al la reĝo Fegeo. Tie li edziĝis al Fegea filino Arsinoo kaj donacis al ŝi ambaŭ valoraĵojn. Sed Erinioj plu persekutis lin kaj eĉ tutan Fegean landon. El orakolo Alkmeono eksciis, ke por puriĝo li devas iri plu en la mondon. kaj okazis, ke li edziĝis duafoje al la filino de la rivera dio Aĥeloo, sireno Kalirhoo. Tion Alkmeono tenis en sekreto, sed Kalirhoo insistis, ke li donacu al ŝi rarajn kolringon kaj mantelon. Alkmeono volis la valoraĵojn akiri de Arsinoo reen. Poste ĉio senvualiĝis kaj bopatro Fegeo lasis Alkmeonon mortigi.

Arsinoo ne sciis kaŭzon de tiu faro kaj riproĉis al siaj patro kaj fratoj, ke ŝi nun estas vidvino kaj deziris al ili morton. Fegeo fermis ŝin en kestoŝrankon kaj sendis kiel sklavinon al la reĝo en Nemeo. Al siaj filoj li ordonis la kolringon kaj mantelon doni al la dio Apolono, por ke tiuj aĵoj jam ne povu alportadi al homoj plagon.

Kiam tion eksciis Kaliroo, petis diojn pri helpo. Je ŝia deziro Zeŭso plenkreskigis dum unu nokto ŝiajn du malgrandajn filojn en fortajn virojn. La fratoj, Akarnano kaj Amfotero, foriris en Fegean reĝolandon kaj sian patron venĝis mortiginte Fegeon kaj liajn du filojn.

La malbenitajn donacojn, kolringon kaj mantelon, oni ankoraŭ dum longaj jaroj montris en Delfo.