Fegeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fegeo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Alfeo
Infanoj Alphesiboea • Pronoo • Agenor • Arsinoë • Axion • Temenus
vdr

Laŭ la helena mitologio, Fegeo (el la greka Φηγεύς, «manĝebla kverko»[1]), estis reĝo de FegeoPsofiso, nordokcidenta urbo en Arkadio[2]. La urbo Fegeo, kiu antaŭe nomiĝis Erimanto verŝajne ricevis sian nomon honore al tiu reĝo, kiun kelkaj konsideras fondinto de la urbo[3]. Tamen, oni verŝajne ŝanĝis poste ĝian nomon denove al la definitiva: Psofiso[4][5].

Poliniko donacas al Erifilo la kolieron de Harmonio, laŭ atika ruĝ-figura enoĥoo (ĉ. 450-440 a.K.). La avido posedi tiun magian objekton kaŭzis la morton de multaj membroj de la teba reĝa familio, kaj poste tiu arkadia, inkludite Fegeo.

Li estis filo de la river-dio Alfeo (aŭ de Inaĥo kaj Melio, laŭ alternativa versio laŭ kiu li estus frato de la fama Foroneo). Fegeo havis du filojn, Pronoo kaj Agenoro, kaj filinon nomiĝintan Arsinoo[6]. Paŭzanio variigas la nomojn de la idaro de Fegeo: laŭ li, ili nomiĝis Temeno, Aksiono kaj Alfesibeo, respektive[7].

Fegeo helpis kaj gastigis Alkmeonon, unu el la epigonoj kiu tiam suferadis la sencesan persekutadon de la erinioj ĉar li estis murdinta sian propran patrinon, Erifilo. Preskaŭ freneze, li atingis Psofison, kie Fegeo senpekigis lin. Iom poste Arsinoo, filino de Fegeo, enamiĝis kaj fine edziniĝis al Alkmeono. Okaze de la geedziĝo, la epigono donacis al sia nova edzino la kolieron kaj tunikon de Harmonio, kiuj antaŭe apartenis al sia patrino.

Tamen, la geedzeco daŭris malmulte, ĉar Alkmeono kaŝe forlasis Arsinoon kaj foriris al alia lando. Onidire, la grundo de Psofiso iĝis malfruktodona ĝuste pro la krima vivo de la ĵusalveninto, kaj orakolo konsilis lin translokiĝi al nova insulo kiu estis ĵus-spruĉinta el la akvo de Aĥeloo. Laŭ la tradicio, la erinioj ne plu povus torturi lin en nova lando. Neniu vidis Alkmeonon denove ĝis kiam li revenis hejmen por peti la donacon kiun li faris al la filino de Fegeo. Por ĝin akiri senprobleme, li mensoge asertis ke ĝi estis bezonata por, per donado al orakolejo de Delfo, liberiĝi de la monstraj erinioj. Sed la vero estis ke Alkmeono sekrete edziĝis denove, al Kaliroo, filino de la revera dio Aĥeloo, kiu postulis tiun donacon.

Naive, Arsinoo donis la kolieron kaj tunikon al sia eks-edzo, iluziplene pro la verŝajna reakordiĝo. Fegeo konsentis, sed maldiskreta servisto de Alkmeono informis lin pri la trompo, kaj la reĝo, ekkolerite, ordonis siajn filojn murdi Alkmeonon kiam li foriru el la reĝa palaco (por ne malobeo la sakralaj leĝoj pri gastigado. Do, Arsinoo, kiu sciis nenion pri tio, ĉeestis hororplene la morton de sia (laŭ ŝi) fidela edzo fare de siaj propraj fratoj. Sen ebligi Fegeon klarigi la kialojn, la princino alvokis teruran malbenon, laŭ kiu la murdistoj de sia edzo mortos antaŭ la sekva nov-luno.

En sia klopodo eviti la aŭguron, Fegeo malliberigis sian filinon en kofro kaj sendis ŝin al reĝo de Nemeo. Li ankaŭ ordonis siajn filojn vojaĝi al Delfo por senpekiĝi. Sed kiam Kaliroo eksciis pri la murdo de Alkmeono, li petegis al Zeŭso ke siaj filoj, ankoraŭ beboj, kresku tiel rapide ke ili kapablu venĝi sian patron. Pro kompato, kaj ĉar li emis amindumi la nimfon, la dio konsentis, do Akarnano kaj Amfotero subite iĝis plenkreskuloj, kaj plenumis la deziron de sia patrino, ĉar ili tuj mortigis Pronoon kaj Agenoron kaj poste iris al Psofiso kaj murdis Fegeon kaj sian edzinon[8]. Laŭ Higeno, Fegeo murdis sian nevinon Klitio, filino de Arsinoo kaj Alkmeono[9].

Genealogia arbo de la mitaj reĝoj de Psofiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Geo
 
Okeano
 
Tetiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Fariso
 
 
 
Triptolemo
 
Kaanto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Telegono
 
Alfeo
 
La Oceanidoj
 
La Oceanidinoj
 
Forko
 
Aĥeloo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pozidono
 
Melanteo
 
Ortiloĥo
 
 
 
 
 
Fegeo
 
 
 
Amfiarao
 
Erifilo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ejreno
 
 
 
Dioklo
 
Pronoo
 
Agenoro
 
Arsinoo
 
Alkmeono
 
 
Kaliroo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kretono
 
Ortiloĥo
 
Antiklio
 
Makaono
 
 
 
Klitio
 
Akarnano
 
Amfotero
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Aliaj roluloj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Ĵuro de la Sep kontraŭ Tebo. Diversaj partoprenantoj en tiu milito nomiĝis Fegeo.

Krom la antaŭe priskribita, Fegeo estis ankaŭ la nomo de la jenaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Trojano, filo de Dareso (sacerdoto de Hefesto), kaj frato de Ideo. Kune kun sia frato, li batalis en la Troja milito ĝis kiam li estis mortigita fare de Diomedo[10].
  2. Akompananto de Eneo en lia ekspedicio en Italio. Turno, la loka princo kiu kontraŭstaris Eneon, mortigis lin[11].
  3. Plia soldato en la armeo de Eneo, ankaŭ mortigita fare de Turno[12].
  4. Unu el la tebanoj kiuj partoprenis embuskon por klopodi murdi Tideon, en lia reveno el la milito de la Sep kontraŭ Tebo. Kiel ĉiuj, kiuj partoprenis tiun fian agadon, li estis mortigita fare de Tideo mem.[13].
  5. Alia tebano kiu defendis la urbon kontraŭ la sieĝo de la Sep. Tamen, Agreo sukcesis mortigi lin[14].
  6. Atena mesaĝisto kiun Tezeo sendis al Kreono, kun milit-minaco se tiu lasta fine ne malpermesos entombigi la kadavrojn de tiuj, kiuj mortis en la kampanjo de la Sep[15].
  7. Sklavo en la troja kortego[16].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Graves. The Greek Myths.
  2. Joël Schmidt. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine. Référence Larousse, Parizo, 1986.
  3. Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine.
  4. Stefano el Bizanco. Suido.
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.24.1.
  6. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.7.5-6.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.17.4. kaj 8.24.4.
  8. Higeno. Fabloj, 245.
  9. [[Higeno (verkisto)|]]. Fabloj, 244.
  10. Homero. Iliado, 5.9 kaj sekv.
  11. Vergilio. Eneado, 5.263 kaj 9.765.
  12. Vergilio. Eneado, 12.371 kaj sekv.
  13. Statio. Tebaida, 2.609.
  14. Statio. Tebaida, 7.603 kaj 8.441.
  15. Statio. Tebaida, 12.596.
  16. Homero. Iliado, 5.