Pierre Grimal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Pierre Grimal
Personaj informoj
Naskiĝo 21-an de novembro 1912 (1912-11-21)
en Parizo
Morto 2-an de novembro 1996 (1996-11-02) (83-jara)
en Parizo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo
Profesio latinisto, klasika filologo, verkisto
Lingvoj latina lingvo, franca lingvo
Familianoj
Edz(in)o Claude-Edmonde Magny
Infanoj Nicolas Grimal, Florence Dupont
v  d  r
Information icon.svg

Pierre Grimal (Pierre Antoine Grimal [pier antoan grimal]), naskinta en Parizo la 21-a de novembro 1912, mortinta en Parizo la 2-a de novembro 1996, estas franca filologisto, specialisto en lingvo kaj literaturo latina kaj plue historiisto. Li interesiĝas pri la romia civilizo, rekonita internacie[1], siaj verkoj estas tradukitaj en pluraj lingvoj, li multe faris por la vastigo de la kultura heredo el antikva Romio , tiel ĉe specialistoj kiel la plivasta publiko.

Li speciale defendis latinaĵojn kiel modernaj kaj fundamentaj kaj kontribuis je la profundigo kaj je la transformo de la latinaj studoj al sia epoko[2].

Li skribis multajn temajn kaj ĝeneralajn verkojn kaj faris tradukojn el latina al franca kaj ankaŭ el greka al franca de famaj antikvaj aŭtoroj kiel Cicerono, Tacito, Lukiano, Karitono... Inklusive lia verkaro havas ankaŭ kelkajn romanigajn historiajn fikciojn. Li partoprenis kaj iutempe direktis la francan specialistan sciencian revuon Revue des études latines (Revuo pri latinaj studoj) kay ankaŭ partoprenis je la asocio Vita latina (latine) kiu voliĝas promocii la latinan kulturon.

Li recevis honorojn kiel la premio Cultori di Roma[3] kaj li estis membro[1] de elstaraj akademioj kiel la Akademio de Linkoj (itale Accademia nazionale dei Lincei)[4], la Instituto de Francio (Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio) (france Institut de France Académie des inscriptions et belles-lettres)[5] kaj la reĝa akademio de Svedio kaj la reĝa akademio de Belgio[6]. Li ankaŭ instruis en pluraj francaj universitatoj.

Li defendis francan lingvon per la franca asocio Asselaf[7].

Li estas la patro de la egiptologo Nicolas Grimal, la sanskritisto François Grimal, la latinistino Florence Dupont kaj la avo de la violonisto David Grimal kaj de la ludistino kaj komponistino de saksofono Alexandra Grimal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Arcellaschi André, « Pierre Grimal (1912-1996) », Vita Latina, n° 146, 1997, p. 2-5 france
  2. france
  3. http://www.studiromani.it/html/elencoCultori.htm
  4. Listo de membroj italie
  5. Listo de membroj france
  6. reĝa akademio de Belgio
  7. Franca akronimo por Association pour la sauvegarde et l'expansion de la langue française (Asocio por la protekto kaj la plivastiĝo de la franca lingvo), [1]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pierre Grimal en la franca Vikipedio.