Foroneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

'Foroneo (helene Φορωνεύς, latine Phoroneus) estas en la helena mitologio filo de rivera dio Inaĥo kaj lia edzino Laodika, arga reĝo.

Laŭ argaj mitoj li estis la unua homo en la mondo, simile kiel laŭ mezopotamiaj mitoj Adapo kaj laŭ judaj mitoj Adamo. Li havas grandegajn meritojn pri homaro: li lokigis la homojn en komunajn koloniojn, instruis ilin pri la unuaj lertoj kaj donis al ili fajron. Unuiĝis sub liaj reguloj Peloponezo, kaj komenco de tiu ĉi regado fariĝis en la urbo Argo elirpunkto de la regno. Kun sia edzino, kiu nomiĝis ankaŭ Laodika, li havis du infanojn, Apidon kaj Niobon, sed ne identaj kun pli konataj samnomuloj (egipta dio Apido kaj teba reĝino Niobo). Lia fratino estis Io, Patrino de diino Hero kaj amantino de la plej alta dio Zeŭso.

En mito pri Foroneo estas kunligitaj elementoj de aliaj, en Grekujo pli vastigitaj mitoj pri Prometeo, Demetra kaj aliaj, kies interrilato ne estas unusence klarigita. Arganoj, kiuj prezentis sin al Foroneo kiel al sia prapatro, konsideris sin la plej maljuna greka tribo. Ĉu prave, la arĥeologoj ne decidis malgraŭ ili allasas, ke en Argo estis verŝajne la plej malnova setlejo sur greka teritorio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Foróneus en la ĉeĥa Vikipedio.