Higeno (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri romia erudiciulo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Higeno.
Ekzemplero de Poeticon Astronomicon, verkaĵo atribuita al Higeno, kun gravuraĵoj bildigantaj la konstelacioj Andromedo kaj Kasiopeo.

Gaius Julius Hyginus (IFA [hɨˈdʒaɪnəs]), esperante HIGENO (naskiĝis en 64 a.K., mortis en 17) estis latinlingva verkisto, lernanto de la fama Aleksandro Polyhistor kaj libertino de Caesar Augustus. Laŭ De Grammaticus, de Suetonio[1], li estis elektita superintendanto de la Palatina biblioteko de Aŭgusto, en kies klasĉambroj li instruis filozofion. Ne estas klare ĉu Higeno estis indiĝena de Aleksandrio aŭ de la Iberia duoninsulo, la humanisma Juan Luis Vives asertis ke li naskiĝis en Valencio.

Malgraŭ sia modesta statuso de liberino, Higeno atingis rekonon kaj estis en rilatoj kun multnombraj gravuloj. Tamen, Suetonio rimarkas ke Higeno falis en grandan malriĉecon en sia maljunaĝo, kaj estis apogita fare de la historiisto Clodius Licinus. Oni konsideris lin aŭtoritatulo, ĉefe pri Grek-romia antikvo, pri kio li havis profundan kaj vastan scion. Sed dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj aperis la duboj pri aŭtoreco de la verkaĵoj ĝis tiam atribuitaj al li, kio iĝis temo de polemikoj kaj diskutoj inter la fakuloj.

Higeno estis fekunda verkisto, kies verkoj inkludis topografiajn kaj biografiajn disertaĵojn (inter kiuj elstaris libro pri la vivo de eminentuloj, plia pri la urboj en Italio kaj alia pri la genealogio de la trojaj familioj), komentaĵojn pri Helvius Cinna kaj la poemaro de Vergilio, kaj eseojn pri agrikulturo, birdoj, insektoj kaj abelbredado.

Neniu el tiuj verkaĵoj konserviĝas en nia epoko. Tamen, sub la nomo de Higeno, troviĝas du aroj de verŝajnaj lernejnotoj mallongigantaj liajn disertaĵojn pri mitologio, nomataj «Fabulae» (kolekto de rakontoj) kaj «Poeticon astronomicon» (Poezia astronomio). Tamen, la plejmulto de la fakuloj konsideras ke la aŭtoro de tiuj eseoj estis alia Higeno, malpli erudicia, kiu verŝajne vivis dum la 2-a jarcento. Eble temas pri resumoj faritaj de tiu ĉi lasta, de la verkaĵoj de la vera Gaius Julius Hyginus.

Fabulae[redakti | redakti fonton]

La strukturo de «Fabulae», kiel manlibro pri mitologio, konsistas el tri tipoj de tekstoj: genealogiaj arboj de la gedioj kaj herooj, 220 fabloj (individuaj rakontoj) kaj la "enhavo-tabelo", kompilo laŭ formo de listo. Sub la titolo «Genealogioj de Higeno, konata de ĉiuj», ĝi estis tradukita en la jaro 207 («konsula jaro de Maksimo kaj Aper») en la grekan, do la baza teksto en la latina estas pli antikva ol sia helena ekvivalento. Verŝajne, la aŭtoro uzis kiel originaj fontoj manlibron similan al la Mitologia biblioteko de Pseŭdo-Apolodoro, konatajn tragediojn (Esĥilo, Sofoklo, Eŭripido, ktp.) kaj grekajn epopeojn, ĉefe de Homero kaj Heziodo.

Fabulae enhavas proksimume tri cent mallongajn kaj simplajn, eĉ krudajn, rakontojn el la parola mitotradicio kaj diaj genealogioj[2], verkita de aŭtoro priskribita fare de la nuntempa eldonisto de la verkaĵo, H.J. Rose, kiel adulescentem imperitum, semidoctum, stultum (senscia, duonedukita kaj stulta junulo). Tamen, ĝi estas tre valora pro la enhavo de referencoj al perditaj verkaĵoj, ĉefe al tiuj de elstaraj grekaj tragediverkistoj, pri kiuj ni nur scias ion danke al tiaj mencioj. Pro tio, Arthur L. Keith, recenzisto de la eldono de Rose de Fabulae (1934) por la Loeb Classical Library[3], plendas pri "la kapricoj de Fortuno, kiuj permesis la malaperon de multaj el la teatraĵoj de Esĥilo, de la plej granda parto de la rakontoj de Tito Livio kaj de aliaj nepageblaj trezoroj, dum la ekzercaro de adoleskanta lernantoj ankoraŭ pluvivas kaj iĝas la bazo de la scienca laborado". La kompilo de Higeno reprezentas en primitiva formo la bazan informon, kion oni supozis ke klera romiano devis scii pri la greka mitaro en la epoko de la Antoninoj, sur la plej simpla nivelo. Tamen, Fabulae estas mino de informo hodiaŭ, pro tio ke la plejmulto de la pli nuanciaj kaj riĉaj mitologiaj kompiloj kaj verkaĵoj perdiĝis.

Fakte, ankaŭ la teksto de Fabulae estis preskaŭ perdita, ĉar nur ununura beneventa manuskripto, datita de ĉirkaŭ la jaro 900, pluvivis en abatejo de Distrikto Freising[4]. Ĝi estis la materialo por la unua presita eldono, laŭ negligenta kaj senkomentita traduko de Jacob Micyllus (1535)[5], kiu eble aldonis al ĝi la titolon per kiu oni konas tiun verkaĵon nuntempe. En la kuro de la printado, laŭ la tiama kutima praktiko, pro kiu la manuskriptoj presitaj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj malofte postvivis sian traktadon ĉe la presejo, la origina manuskripto estis disigita. Nur du malgrandaj fragmentoj de ĝi aperis poste, unu malkovrita en Regensburg en 1864 kaj alia en Munkeno, en 1942. Nuntempe ambaŭ fragmentoj konserviĝas en tiu ĉi lasta urbo[6]. Plia fragmenta teksto, datita de la 5-a jarcento, troviĝas en la Vatikana librejo (Major 2002).

De Astronomia[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi kvar-voluma verkaĵo estis unue publikigita, kun aldonitaj bildigoj, fare de Erhard Ratdolt en Venecio (1482), sub la titolo «Clarissimi uiri Hyginii Poeticon astronomicon opus utilissimum». Tiu "Poezia astronomio laŭ la plej fama Higeno, tre ulita verkaĵoj" ĉefe rakontas la mitojn konektitajn kun la konstelacioj, en versioj ĉefe bazitaj sur Catasterismi, samcela verkaĵo laŭtradicie atribuita al Eratosteno.

Kiel Fabulae, Astronomia estas kolekto de resumoj, kies stilo kaj nivelo de kompetenteco en la latina, krom elementaj eraroj (precipe en la interpreto de la grekaj originaloj), estis uzitaj fare de la anonima kontribuanto al la Encyclopaedia Britannica[7] por pruvi ke ĝi ne povas temi pri verkaĵo de "tiel eminenta" akademiulo kiel Gaius Julius Higeno. Multaj fakuloj proponas ke tiuj disertaĵoj estu mallongigoj faritaj en la lasta duono de la 2-a jarcento de la Genealogiae de Higeno, fare de nekonata adaptisto, kiu aldonis kompletan traktaton pri mitologio[8]. La listoj de steloj en Astronomia estas ĝuste la sama kaj en identa sinsekvo kiel en Almagesto de Ptolemeo, kio plifortikas la ideon de kompilo de la 2-a jarcento. Oni ankaŭ kalkulas, kiel fonto, je la skolioj pri Argonautica de Apolonio el Rodiso, datitaj de la tempo de Tiberio fare de la eldonisto de tiu verkisto, R. Merkel, en la antaŭparolo de lia eldono de Apolonio (Leipzig, 1854)[9]. Kvankam la nuntempa kritikaro akceptas ĝin kiel verkaĵo de la sama aŭtoro ol Fabulae, ne estas unuanimeco kaj verŝajne tio ne estas klare.

Dum Mezepoko, tiuj tekstoj iĝis elementa fonto de antikvaj legendoj pri konstelacioj (katasterismoj), do ĝi estis ofta celo de la kopiistoj. De la 9-a jarcento troviĝas kopioj kun komplikaj bildigoj, altvaloraj.

Higeno en nuntempa kulturo[redakti | redakti fonton]

  • La angla verkisto Sir Thomas Browne komencas sian diskurson The Garden of Cyrus (1658) per kreomito bazita sur Fabulae, de Higeno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Latina teksto: elektronika faksimilo ĉe Internet Archive.
Enhavotabelo laŭ alfabeta ordo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Suetonio. De Grammaticus, 20.
  2. Second Thoughts on Hyginus, ĉe Mnemosyne, Fourth Series, 11.1, paĝ. 42-48 (1958). La artikolo sekvas la komentojn de la eldono de «Fabulae» fare de H.J. Rose, kiu konsideris pli ĝusta la alternativan titolon «Genealogiae».
  3. Arthur L. Keith. The Classical Journal, 31.1 (Oktobro 1935), paĝ. 53.
  4. La Codex Freisingensis, komentita fare de Fitch, kiu renovigis la eldonon Hygini Fabulae de Rose (1934).
  5. A.H.F. Griffin. Hyginus, Fabula 89 (Laomedon) ĉe The Classical Quarterly New Series, 36.2 (1986), komentoj ĉe paĝ. 541.
  6. M.D. Reeve. Fabulae, ĉe Texts and Transmission, paĝ 189 kaj sekv. Eld. L.D. Reynolds (Oksfordo, 1983).
  7. Encyclopaedia Britannica, 11-a eldono, 1911.
  8. Hugh Chisholm. Hyginu, Gaius Julius, ĉe Encyclopædia Britannica, 11-a eldono. Cambridge University Press.
  9. Menciita de Rose 1958:42, noto 3.
  10. Slipo de la lunkratero Hyginus, Gazeteer of Planetary Nomenclature. Ligilo konsultita la 5-an de julio de 2009.