Leto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Letohelene Λητώ [Letó], dore Λατώ [Lató], tial identigita kun la romia diino Latona – estas patrino de la ĝemelaj dioj Apolono kaj Artemiso. Ŝi estas filino de la titanoj Feba, la Luno kaj de Kojo, eble la plenluma Ĉielo, ambaŭ gefiloj de Urano kaj Gaja.

Oni kredas ke la etimologio de ŝia nomo koncernas la ideon de sunbrilo, ĉar la diino ne sukcesus akuŝi siajn filojn tie kie estus sunbrilo. La mito diras ke, graveda de Zeŭso, Leto serĉis sekuran lokon por akuŝi ĉar Hera, plenĵaluze, malpermesis la Teron akcepti la gravedulinon. Timante la koleron de la reĝino de la dioj neniu regiono de la tero volis akcepti ŝin, nur izola insulo, kiu situis nenie, ne apartenante al la Tero, kuraĝis akcepti la akuŝontinon. Poste tiu insulo estis nomita de Apolono, Deloso kaj tiu ĉi dio faris ĝin la centro de la mondo. Estis, do, en Deloso kie okazis la akuŝo de Leto, sed tio fariĝis kun tro da malfacilo ĉar Hera sciante pri la okazaĵo devigis la diinon de la akuŝoj, Ilitia, kunpremi la maldekstran femuron sur la dekstran por malfacligi la akuŝon. Pro tia magia obstako Leto atendis naŭ noktojn por, finfine, ĉe palmarbo, naski la du ĝemelajn gefratojn, kiuj eliĝis laŭ la jena vico: unue naskiĝis Artemisa, poste Apolono.

Oni ankaŭ rakontas ke por eskapi de la kolero de Hera, Leto transformiĝis en lupino kaj kaŝis sin en la fabela lando de la hiperboreoj, kie naskiĝis la ĝemelaj gedioj. Sciante pri ŝia rifuĝejo Hera pelis al la gravedulino la serpenton Pitono. Kunpremante la gefilojn ĉe sia sino la patrino fuĝis al Likio, konata lando de la lupoj, kaj tie ŝi haltis ĉe fonto por bani la ĵusnaskitojn.