Kojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koio (helene Κοῖος, latine Coeus - komprenema) estis laŭ la pelasga mito pri kreado de la mondo filo de Eŭrinomo kaj Ofiono, Titano, al kiu estis kune kun Titanino Mnemozino disponigita planedo Merkuro.

Laŭ Olimpia mito pri kreado de la mondo estis Koio unu el originaj Titanoj, filo de Urano kaj diino de la Tero Gaja. Supoze li estis Titano „de prudento“.

Gaia fariĝis edzino de Urano, kiam li ekposedis mondon kaj kune naskigis dekdu posteulojn, Titanojn nomataj Okeano, Koio, Krio, Hiperiono, Japeto kaj Krono kaj Titaninojn nomataj Tejo, Reo, Mnemozino, Foiba, Temiso kaj Tetiso.

Kun sia edzino kaj fratino Foiba Koio havis filinon Leto, kiu naskis al la plej alta dio Zeŭso ĝemelojn Apolonon kaj Artemison. Apolono fariĝis dio de la suno kaj lumo, Artemiso diino de ĉaso.

Koio partoprenis titanan ribelon kontraŭ Zeŭso kaj post Zeŭsa venko estis ĵetita en eternan mallumon de Tartaro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Koios en la ĉeĥa Vikipedio.