Heraklidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heraklo kun sia filo Telefo, ĉefo de la heraklidoj. Romia kopio de originala greka skulptaĵo. 4-a jarcento a.K., Luvro.

Laŭ la helena mitologio, la heraklidoj (el la greka Ἡρακλεῖδαι) estis la multnombraj gefiloj de la elstara heroo Heraklo kaj iliaj posteuloj, pli specife tiuj, de Hilo, la plej aĝa el la kvar filoj de Heraklo kaj Dejaniro (kvankam kroma versio asertas ke la patrino de Hilo estis Melito). Aliaj elstaraj heraklidoj estis Makario, Lamo, Manto, Bianoro, Tlepolemo kaj Telefo.

Historie, la heraklidoj simbolas la grupon de dorianaj militestroj kiuj konkeris la peloponezajn regnojn Mikeno, Sparto, Argo kaj aliaj, postulante, laŭ la legendo, ilian rajton pro tio ke ili devenis de antikvaj reĝoj de tiuj ĉi urboj. Tiun ŝanĝon de regantoj oni kutime nomas «doria invado»[1]. Kvankam la diversaj genealogioj varias laŭ la aŭtoroj, la kultura signifo de tiu reveno el ekzilo de la posteuloj de Heraklo kiuj pledis por ilia rajto regi sur la mikenaj urboj estis ĝuste pravigi la legitimecon de specifa klano verŝajne devenanta el komuna mita praulo, kiu leĝigus ĝiajn postulojn.

Deveno kaj rifuĝado en Ateno[redakti | redakti fonton]

Danke al lia patro Zeŭso, la destino de Heraklo estis regi Argolandon, Lakonion kaj la mesenian Piloson. Tamen, la ruzaĵoj de Hero, eterna malamikino de la heroo, permesis Eŭristeon, reĝo de Mikeno, anstataŭigi Heraklon kiel reĝo de tiuj urboj.

Tuj post la morto de Heraklo, sia patrino, Alkmeno, migris al Tirinto akompanata de la plimulto de la heraklidoj. Tamen, kelkaj restis en Tebo kaj Trakinio. Eŭristeo decidis tiam forpeli ilin el Grekio, tiam, kiam la filoj de Heraklo ankoraŭ estis infanoj, por eviti tiel postan venĝadon. Pro tio, li sendis mesaĝon al Ceikso, reĝo de Trakinio, ordonante lin malpermesi ilian ĉeeston en tiu urbo. Tro malforta por malobei, sed malĝoje, Ceikso ekziligis kaj la heraklidojn kaj ĉiujn, kiuj iam helpis Heraklon. Ĉiuj kune vagadis de urbo en urbo, ĝis kiam ili trovis rifuĝon en la kortego de Tezeo, reĝo de Ateno. Li ankaŭ timis la povan Eŭristeon, sed la bildo de la infanoj mizere rifuĝitaj ĉe la Altaro de Kompato, kaj lia ideo pri justeco venkis lian timon[2].

Tezeo loĝigis la ĵusalvenintojn en la urbeto Trikorito, apartenanta al la tiama atika urba kvaropo, kaj rifuzis transdoni ilin al Euristeo. Tiu estis la ĉefa kialo de la posta unua milito inter Ateno kaj Peloponezo, ĉar kiam la heraklidoj plenkreskis, Euristeo unuigis armeon kaj marŝis kontraŭ la atika ĉefurbo. Oni nomis Jolaon, Tezeon kaj Hilon militestroj de la komuna armeo de atenanoj kaj heraklidoj, sed kromaj versioj asertas ke Demofonto jam estis sukcedinta Tezeon.

Unua milito inter Ateno kaj Peloponezo[redakti | redakti fonton]

Tezeo kaj Heraklo batalas kontraŭ la amazonoj, laŭ Raoul Lefévre, 15-a jarcento. La amikeco inter la atena reĝo kaj la patro de la heraklidoj influis en la decido de Tezeo protekti ilin.

Orakolo aŭguris ke la atenanoj nur venkus se iu el la heraklidoj volonte mortos por tio. La situacio iĝis tiam neeltenebla, sed la nura filino de Heraklo, Makario, sin mortigis en Maratono por plenumi tiun verdikton, kaj pro tio la atenanoj honoradas ŝin de tiam[3].

La atika armeo, al kiu la helpo de la sukcedintoj de Heraklo plenigis je fiero, venkis Eŭristeon kaj mortigis multajn el liaj aliancanoj kaj liajn filojn Aleksandro, Ifimedonto, Eŭribio, Mentoro kaj Perimedo. Eŭristeo sukcesis ekskapi per sia ĉaro, sed Hilo persekutis kaj trafis lin ĉe la Sciraj Rokoj. Li senkapigis Eŭristeon kaj portis lian kapon al Alkmeno, kiu krevigis liajn okulojn per pinglo, kiel post-morta venĝo nome de sia edzo[4]. Tamen, aliaj rakontas ke estis Jolao tiu, kiu trafis Eŭristeon ĉe la Sciraj Rokoj kaj portis lin, ankoraŭ vive, al Alkmeno, kiu komdamnis lin tiam al mortopuno. La atenanoj, kiuj havis malsaman ideon pri justeco, petis forpardonon, sensukcese. Pro tio oni diras ke Eŭristeo ploris pro dankemo kaj ĵuris eternan helpemon kaj al Tezeo kaj al liaj sukcedontoj, krom ankaŭ porĉiaman malamon al la heraklidoj. Oni entombigis lin en Peleno, ĉe la vojo inter Ateno kaj Maratono, kaj konsideris lin protektanto kontraŭ la malamikoj de la atika lando.

Tiu honorado al malamiko surprizigis ĉiujn, kiuj ne bone konis la atenan idiosinkrazion, kaj pro tio aperis versio de la historio laŭ kiu la atenanoj estis aliancanoj de Eŭristeo kontraŭ la heraklidoj, kaj Jolao, post senkapigi lin ĉe la fontano Makario, entombigis la kapon en Trikorito kaj sendis la korpon al Gargeto[5].

Invadoj de la Peloponezo kaj morto de Hilo[redakti | redakti fonton]

Post venki Eŭristeon, Hilo kaj liaj fratoj translokiĝis al Tebo, ĉe la Elektriona Pordo. De tiam li sukcese komencis fulman invadon de la Peloponezo, profitante la malaperon de ĝia reĝo, sed tuj poste terura pesto divastiĝis inter ili. Hilo konsultis la orakolon, kiu respondis ke la katastrofa malsano estas puno pro ilia antaŭtempa alveno al tiu lando. Do, la heraklidoj forlasis Peloponezon kaj transloĝiĝis al Maratono.

La orakolo ankaŭ konsilis ilin «atendi ĝis la tria rikolto kaj tiam eniri Peloponezen tra mallarĝa pasejo». Tiel, li atendis tri jarojn, kaj tiam li marŝis tra la istmo de Korinto kaj atakis Atreon, posteulo de Eŭristeo[6]. Sed tio estis katastofe por Hilo, ĉar li trovis morton fare de Ekemo, la reĝo de Tegeo: Hilo volis eviti ne-necesajn mortojn, do pro tio li defiis iun ajn aĥajanon al duopa lukto. Li proponis, kaze de venko sia, ke oni akceptu lin kiel reĝo; kaj se oni venkus lin, li promesis ke la heraklidoj ne plu trairos tiun landon almenaŭ dum kvindek jaroj. Do Ekemo sin proponis por la lukto kaj venkis. La heraklidoj entombigis Hilon en Megaro, honoradis lin kaj revenis al Trikorito. Nur Licimio, siaj gefiloj kaj Tlepolemo[7] restis en Peloponezo.

La heraklidoj en Dorido[redakti | redakti fonton]

El Trikorito, la heraklidoj alvenis en Tesalion, kie regadis Egimio, mita praulo de la dorianoj. Multajn jarojn antaŭe, Heraklo helpis tiun reĝon en lia milito kontraŭ la lapitoj, do Egimio kaj lia popolo dankeme adoptis Hilon (ankaŭ filo de Heraklo, sed malsama ol la antaŭa) kaj donacis al li trionon el ilia lando. Kiam Egimio porfasis, du el liaj filoj (Panfilo kaj Dimanto), akceptis Hilon kiel reĝo, kvankam li ne estis doriano, sed aĥajano[8]. Pro tio, la tri branĉoj de la doria tribo ricevis ilian nomojn el tiuj roluloj.

La heraklidoj ne respektis la promeson farintan: Kleodeo kaj Aristomako, ekzemple, organizadis pliajn atakojn al la peloponezanoj, kun sama katastrofa rezulto.

Doria invado[redakti | redakti fonton]

Mapo pri la diversaj migradoj de la antikvaj grekaj triboj, elstare, tiu doria. H.G.Wells, 1920.

Post la malsukcesaj klopodoj, Temeno, Kresfonto kaj Aristodemo, filo de Aristomako, iris plendi al orakolejo, kiu respondis ke la tria rakolto signifis la tria generacio, kaj ke la pasejo ne estis la istmo, sed la mar-kolo de Rhium[9]. Sciante tion, kaj pro tio ke ili jam estis la tria generacio, ili organizis milit-ŝiparon en Naŭpakto, sed antaŭ enŝipiĝi Aristodemo estis trafita de fulmo kaj la ŝiparo detruita, eble fare de Apolono, venĝeme pro tio, ke unu el la heraklidoj mortigis Karnon, akarnanianan diveniston.

Temeno pridemandis la orakolon denove, kaj ĝi konsilis ke li pretigu senpekigan oferon, ekzilu la murdiston dum dek jaroj kaj serĉu triokulan viron, por ke li gvidu la ekspedicion. Temeno pensis peti helpon al reĝo de Rodiso, Triopo (kies nomo signifas ĝuste tri okula), sed revenante al Naŭpakto, li trovis Oksilon, unu-okula etoliano kiu rajdis ĉevalon (tio estas, tri okuloj entute), kaj devigis lin iĝi lia servanto. Alia versio asertas ke tiu unu-okululo estis la azeno rajdita de Oksilo.

Kuraĝigitaj pro tio, la heraklidoj riparis la ŝiparon, vojaĝis al Antirrio, kaj de tie al Rhium, en Peloponezo. Ili faris decidan batalon kontraŭ Tisameno, filo de Oresto kiu regis la duon-insulon kaj kiu estis venkita kaj mortigita de la heraklidoj. Tradicie oni datumas tiun konkeron de sesdek jarojn antaŭ la Troja milito. Post tiu batalo la heraklidoj iĝis faktaj regantoj de Peloponezo, kiun ili septis en diversajn landojn. Posta lotumado asignis Argon al Temeno, Lakonion al Proklo kaj Eŭristeno, ĝemelaj filoj de Aristodemo, kaj Mesenion al Kresfonto[10]. La bestaj simboloj de tiuj regionoj (bufo, serpento kaj vulpino) devenas de ĉi tiu lotumado, ĉar ili uzis tiujn bestojn por tion fari. La fruktodonan regionon Elido ili rezervis al Oksido laŭ interkonsento. La heraklidoj-dorianoj regis Lakonion ĝis 221 a.K., sed ili estis forpelitaj de aliaj landoj multajn jarojn antaŭe.

La konkeron de Peloponezo fare de la dorianoj, kutime nomita «doria invado» aŭ «reveno de la heraklidoj», oni prezentis kiel laŭleĝa reakiro, fare de la posteuloj de Heraklo, de la heredaĵo de ilia heroa praulo kaj liaj filoj. La dorianoj daurigis la kutimon de aliaj grekaj triboj rilatigi ilian familion al mita heroo, kutime la fondinto de la regata urbo. Sed tiujn tradiciojn oni konsideru tute legendaj, la reveno de la heraklidoj estis kuna invado de etolianoj kaj dorianoj, forpelitaj suden de la tesalianoj. Rimarkindas la fakto ke nek Homero nek Heziodo mencias la heraklidojn en iliaj respektivaj verkaĵoj (do tre eble temas pri posta aldono al la mitaro). Herodoto[11] nur rakontas ke kelkaj poetoj laŭdis la heroaĵojn de la heraklidoj, sed tio temas nur pri eventoj kiuj okazis ĝuste post la morto de Heraklo. Postaj dramaturgoj pligrandigis tiujn rakontojn, tre eble laŭ inspiro de lokaj legendoj rilataj al la helpo kiun la diino Ateno disdonis al la peloponezaj regantoj.

Heraklidaj reĝoj de Korinto[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de Korinto, fama urbo iam regata de heraklida dinastio.

Unu el la plej gravaj urboj konkeritaj de la heraklidoj estis Korinto, kies reĝa familio dum historiaj tempoj asertis deveni el ili. Laŭ Diodoro[12] la jenaj reĝoj de Korinto apartenis al la heraklida familio:

Forpaso de Alkmeno[redakti | redakti fonton]

Travivaĵoj de Alkmeno, laŭ Virgil Solis, 1581. La patrino de Heraklo akompanis la heraklidojn dum sia tuta vivo, kaj estis entombigita de ili.

Alkmeno, la patrino de Heraklo, agis ĉiam kiel inspiro kaj konsilantino de siaj nepoj, kiu multe respektis kaj amis ŝin. Ili akompanis ŝin al Tebo kiam Alkmeno, tre maljuna, sentis ke la fino de sia vivo baldaŭ alvenos. Kiam ŝi mortis, Zeŭso ordonis Hermeson anstataŭigi ŝian korpon, jam enĉerkita, per ŝtono, kaj porti ĝin al la Insulo de la benitoj. Tie, rejunigite, Alkmeno edziniĝis al Radamanto, kvankam kroma versio rakontas ke ŝi tion faris en Ekalio, antaŭ sia morto.

Dume, la heraklidoj kiuj portis la ĉerkon supozeble de ilia avino, sentis ĝin tro peza, do malfermis ĝin kaj trovis la trompon. Ili portis la ŝtonon al sakrala arbaro apud Tebo, kie de tiam oni kultadis Alkmenon.

Malgraŭ tio, en la epoko de Paŭzanio troviĝis teoriaj tombejoj de Alkmeno almenaŭ en du urboj: Haliarto kaj Megaro. Laŭ tradicio de tiu lasta, la heraklidoj disputis pri kie entombigi ŝin, ĉu en Tebo ĉu en Argo, kaj la orakolo de Delfo konsilis ilin tion fari en Megaro, kie laŭ tiu versio ŝi mortis[13].

Kromaj heraklidaj elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la heraklidoj iĝis famaj, ricevis apartan kultadon aŭ ĉefrolis mitarojn ne rilataj al la doria invado. Inter ili elstaras, ekzemple, Telefo, reĝo de Misio kiu helpis la aĥajanoj en la sieĝo de Trojo, aŭ Jolao, al kiu la tebanoj dediĉis heroan altaron, ĉe kiu kutimis ilian geedziĝaj ceremonioj, apud tiu, de Amfitriono, kvankam Jolao heroo mortis en Sardio.

Tlepolemo[redakti | redakti fonton]

La urbo Kamiro, en Rodiso, estis fondita laŭtradicie de Tlepolemo, unu el la heraklidoj.

Kiam la heraklidoj estis forpelitaj el Peloponezo fare de Atreo, nur Tlepolemo kaj malmultaj familianoj kuraĝis resti en la lando, kaj tio nur ĉar oni invitis ilin loĝi en Argo. Tie, Tlepolemo nevolonte mortigis sian karan praonklon, Licimio. Li estis punante serviston per ligna bastono kiam la maljuna Licimio stumblis kaj ricevis mortigan baton surkapen. La ceteraj heraklidoj mortominacis Tlepolemon pro tio, do li, laŭ konsilo de Apolono, konstruis ŝiparon kaj forfuĝis en Rodison, post multaj penoj kaj adventuroj.

Dum tiu epoko, Rodiso estis loĝata de grekaj kolonianoj regataj de Triopo, la filo de Forbanto. Kun lia konsento, Tlepolemo septis la insulon en tri landojn kaj fondis la urbojn Kamiro, Lindo kaj Jaliso. Zeŭso mem helpis la pliboniĝon kaj riĉigon de la loĝantaro dum la regado de tiu heraklido, kiu fine partoprenis la Trojan militon per sia armeo el naŭ ŝipoj[14].

Hilo la dua[redakti | redakti fonton]

Kun la akva nimfo Melito, filino de la rivero Egeo, Heraklo naskigis Hilon, same nomita, sed malsama, al tiu, kiu ĉefis la invadon de la Peloponezo. Heraklo konis Meliton en la lando de la feacoj, kien li vojaĝis por ke ĝia reĝo Naŭsitoo senkulpigu lin pro la mortigo de liaj filoj. Kiam Hilo plenkreskis, migris al la Kronia maro, kun kelkaj feacoj. Pro tio, laŭ Apolonio[15], la loĝantoj de tiu marbordo ricevis la nomon hileanoj.

Teageno[redakti | redakti fonton]

La laste naskita heraklido estis Teageno, tasosa atleto kies patrino estis vizitita, en la templo dediĉita al Heraklo, de iu, kiu ŝi pensis estis sia edzo, la tiea sacerdoto Timosteno[16].

La heraklidoj en belartoj[redakti | redakti fonton]

La heraklidoj ĉefrolis samnoman verkaĵon de Eŭripido. Laŭ ĝi, Makario kaj siaj gefratoj kaŝiĝis, dum sia forfuĝo de Euristeo, en Ateno, tiame regata de Demofonto. Kiam Eŭristeo pretiĝis por ataki ilin, orakolo aŭguris venkon de Demofonto, nur se li kalkulas je la helpo de nobela virino volonte oferata al Persefono. Makario proponis sin por tion plenumi, kaj pro tio atena fonto ricevis ŝian nomon, kiel dankema ago de la reĝo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karl Otfried Müller. Die Dorier. 1830.
  2. Sofoklo. Trakinianinoj, 115-5.
  3. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 5.57.
  4. Lisio, 2.11.16.
  5. Eŭripido. Heraklidoj, 843.
  6. Ferecido. Transformiĝoj, 33.
  7. Kiun oni invitis resti en Argo.
  8. Herodoto. Historio, 5.72.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.44.
  10. Herodoto. Historio, 6.52.
  11. Herodoto. Historio, 6.52.
  12. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 7.9.
  13. Plutarko. Lisandro, 28.
  14. Homero. Iliado, 2.653-70.
  15. Apolonio el Rodiso. Pri la argonaŭtoj, 4.538.
  16. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.11.12.