Eŭristeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭristeo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Stenelo
Patrino Nicippe
Edzo/Edzino Antimache • Admete
Infanoj Eurypylus • Admete • Alexander • Eurybius
vdr

Eŭristeo estis laŭ la helena mitologio la filo de Steneloso kaj Nicipo. Steneloso estis la filo de Perseo kaj Andromedo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nasko pripensita de Hera[redakti | redakti fonton]

Mapo de Grekujo en la tempo de Homero

Laŭ la mitologio la patrino de Heraklo nomiĝis Alkmeno.[1] Ŝi estis la nepino de Perseo, kaj la edzino de Amfitriono, reĝo de Tirinso, en Argolando.

Iun nokton, Zeŭso prezentis sin sub la mensoga aspekto de Amfitriono kaj amoris kun Alkmeno. Por resti kun ŝi dum longa nokto, li petis de Helioso, ke li ne leviĝu dum tri tagoj. Fine de la nokto revenis la edzo kaj ŝi amoris ankaŭ kun li. Ŝi estis naskonta du filojn, unu el homo kaj unu alian el dio.

Hera aŭdinte pri la adulto de sia edzo koleriĝis. Ŝi proklamis, ke iu ido de Perseo regos Argolandon. Kaj tuj ŝi forkuris al Mikeno kie regis la filo de Perseo Stenelo. Li estis edziĝinta kun Nicipo. Ŝi promesis filon al la paro.

Poste ŝi petis de sia filino Ilitio, diino kiu zorgis pri la naskoj, ke plimalfrue ŝi naskigu la bebojn de Alkmeno kaj pli frue la bebon de Nicipo.

Konsekvence, alvenis pli frue la bebo de Nicipo. Li estis nomita Eŭristeo kaj promesita al la regado de Argolando. Kaj post naŭ tagoj kaj noktoj de sufero, laŭ la ordono de Ilitio, fine naskiĝis la du infanoj de Alkmeno, Alcido kaj Ifiklo. Tiu nomo Alcido devenas de Alceo, la filo de Androgeo, kiu estis la avo de la infano.

Ĵaluzo de Eŭristeo kontraŭ Heraklo[redakti | redakti fonton]

Kiam li estis dekok jaraĝa, Heraklo estis preskaŭ du metrojn alta kaj bela junulo. Li tiam plenumis siajn unuajn heroaĵojn, estis mortinta leonon, li estis venkinta Orĥomenon, la rivalan urbon de Tebo kaj protektita de pluraj dioj. En Argolando la kuzo Eŭristeo aŭdis pri tiuj heroaĵoj kaj ĵaluzis pro tio. Plie, li timis, ke Heraklo disvolvigu sian potencon en ties lando. Li sendis mesaĝistojn por peti ke li venu servi en sian landon. Heraklo hezitis.

Tiam Hera frapis Heraklon per mensa malsano. Li mortigis siajn infanojn. Kiam li resaniĝis, li estis senespera. Li decidis eliri el Tebo kaj viziti la reĝon Tespios por esti purigita de siaj krimoj. Poste li iris al Delfo aŭskulti la konsilojn de la Orakolo. Ŝi konsilis al li iri al Tirinto kaj obei Eŭristeon dum dek du jaroj. Tiam komencis la longa periodo de sia vivo kiam li plenumis la dek du laboroj

"La dek du laboroj" de Heraklo, puno de Eŭristeo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo dek du laboroj.
Eŭristeo en la terkruĉo

Eŭristeo kaj Hera deziris, ke li malsukcesu. Fine de la unua laboro kontraŭ la leono de Nemeo, tiom terurita estis Eŭristeo, ke li malpermesis Heraklon eniri Tirinton. Poste, li konstruigis terkruĉon kaj iris kaŝi sin internen ĉiufoje, kiam revenis Heraklo.

Post la morto de Heraklo, milito kontraŭ ties filoj[redakti | redakti fonton]

La kvin gefiloj, kiujn Dejaniro naskis estis de Heraklo. Ili estis kvar filoj kaj unu filino Makaria. Ili loĝis en Trachis en Tesalio kaj estis protektitaj de la reĝo Ceikso, post la morto de Heraklo.

Eŭristeo minacis ekspedicii kontraŭ Ceikso. Tiam foriris la gefiloj de Heraklo kaj ili translokiĝis al Ateno. Tie, ili estis bonvenigitaj. Ateno decidis militi kontraŭ Eŭristeo, sed necesis, laŭ la orakolo, ke estu oferita virga junulino al la dioj. Ŝi konsentis. Eŭristeo estis venkita kaj mortigitaj siaj kvin gefiloj.

Morto de Eŭristeo[redakti | redakti fonton]

Post la batalo, Eŭristeo fuĝis per sia ĉaro. Tiam postkuris Hilos, la plej maljuna filo de Heraklo. Hilos mortigis lin en Atiko. Li kunportis la mortan korpon de la malamiko al Alkmeno, kiu krevis al li la okulojn.

Orakolo konsilis al la loĝantoj de Mikeno, ke ili elektu kiel reĝon iun idon de Pelopso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La mythologie grecque et romaine, Catherine Salles, Ed.Hachette 2003